
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 28a de novembro 2026 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon. |
Jes 2,4
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj. |
Luk 12,35
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Servi en karitato. |
Rudolf Graber
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Patro, mi aŭdu Vian voĉon, kiam Vi parolas al mi. Miĝoje respondu: jen mi estas, Sinjoro. Se Vi vokas min por plenumi pezan devon, mi bonvole obeu. Helpu min preni kaj porti mian krucon kaj sekvadi Vin. |
