
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de decembro 2026 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. |
Jes 11,7
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas. |
el Zeĥ 9,9
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Advento estas tempo de renversiĝo, tempo, en kiu la homo vekiĝu al si mem. |
Alfred Delp
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
La lasta monato de la jaro komenciĝas, ho Sinjoro; la monato de la memoroj, de la festoj, sed ankaŭ de la malĝojo pro malplenaj lokoj en la familia rondo. Helpu nin por travivi ĝin dece, danke, plaĉe al Vi. |
