
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de decembro 2026 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. |
Jes 11,7
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas. |
el Zeĥ 9,9
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Ĉiu povas koleri, tio estas facila. Sed koleri kontraŭ la ĝusta persono, laŭ la ĝusta grado, en la ĝusta tempo, por la ĝusta celo, kaj laŭ la ĝusta maniero, tio estas malfacila. |
Aristotelo
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho Patro, donu al mi la emon, tute dediĉi min al mia proksimulo, se tiu bezonas min. Amaj pensoj ĉirkaŭu la alian, kaj mi disdonu amon, amikecon, trankvilecon kaj fidelecon. Provizu min. |
