
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 13a de decembro 2026 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. |
Jes 11,7
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)[Tria Dimanĉo de Advento]
Pretigu la vojon de la Eternulo.
Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco.
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Kompleta ateisto staras sur la antaŭlasta ŝtupo al la plej kompleta kredo. |
Fjodor Dostojevskij
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho Dio, riĉa en kompato, mi preĝas por la perditoj, por la vagantoj, por la rifuĝintoj kie ajn, por tiuj, kiuj ne estas akceptataj. Pretigu multajn korojn por helpi ilin. Vi mem konduku ilin al Via patra koro. |
