Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 14a de decembro 2026    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune;
kaj leono simile al bovo manĝos pajlon.

Jes 11,7



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Pretigu la vojon de la Eternulo.
Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco.

el Jes 40,3.10



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  La homo estas la sola vivanta estaĵo, kiu scias, ke ĝi mortos. La subpremo de ĉi tiu scio estas la sola tragedio de la homo.

Friedrich Dürrenmatt



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Baptu nin, ho Patro, per la sankta spirito.
Malplenigu nin, por ke ĝi ekloĝu en ni.
Ĝi regu niajn agojn kaj niajn pensojn, niajn vortojn kaj laborojn.





supren al la komenco de la paĝo