
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 22a de decembro 2026 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. |
Jes 11,7
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju. La Sinjoro estas proksima. |
el Flp 4,4-5
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Ni povas ami aliajn, ni povas ami ĉiujn, ĉar Dio amis nin unue. |
Henry Drummond
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Kara Patro de ĉiuj homoj, kiam ni estas okupataj sendi bondezirojn al geamikoj en la tuta mondo, akompanu tiam la sendaĵojn kaj benu la ricevontojn. Ni preĝu por tiuj, al kiuj neniu pensas. |
