
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 23a de decembro 2026 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. |
Jes 11,7
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju. La Sinjoro estas proksima. |
el Flp 4,4-5
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Nur kun la infinito kiel fono mia menso povas rekoni la finiton tia, kia ĝi estas. |
François Fénelon
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Jam alproksimiĝas la Kristnaskfesto. Benu, ho Kreinto, ĉiujn homojn, ankaŭ tiujn, kiuj neniam aŭdis pri la naskiĝo de Via Filo, aŭ tiujn, kiuj ne povas kredi, ke la Bebo en la staltrogo estas Via Filo, naskita de la Virgulino Maria, kiun Vi elektis kiel Lian Patrinon. Dankon pro ŝia sindono! |
