
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 24a de decembro 2026 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. |
Jes 11,7
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)[Sankta Vespero]
Ne timu;
ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo;
ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto,
kiu estas Kristo, la Sinjoro.
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro. |
Zamenhof, Proverbaro
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Gloron al Vi en la supera alto! Kiam ni estas kune en la Sankta Vespero, silentigu tiam la bruon de la mondo, de la militoj, de la densa trafiko kaj de nia ribelantaj koroj. Paco, amo kaj adoro venu anstataŭ la bruado. |
