Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 3a de decembro 2026    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune;
kaj leono simile al bovo manĝos pajlon.

Jes 11,7



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jen via reĝo iras al vi;
justa kaj helpema li estas.

el Zeĥ 9,9



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  Dio atendas, ne ke ni komprenu Lin, sed ke ni fidu Lin.

Detlev Fleischhammel



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro de ĉiu bono, Vi ekipis min per multaj talentoj.
Mi ne estu fiera, sed mi uzu ilin humile por la feliĉo de aliaj.
Penetru en ĉiun homan koron, ke ili uzu sian talenton, kiom ajn malgranda ĝi estas.
Vi povas ja uzi ĉion kaj ĉiun.





supren al la komenco de la paĝo