
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 11a de februaro 2026 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo. |
Rea 26,11
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, ne obstinigu vian koron. |
el Heb 3,15
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Kiam mi admiras la mirindaĵon de sunsubiro aŭ la belecon de la luno, mia animo disetendiĝas en respekto antaŭ la Kreinto. |
Mahatma Gandhi
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Patro, kion Vi volas hodiaŭ diri al mi? Donu ke mi tion klare aŭdu kaj komprenu. Mi havu aŭskultantan orelon kaj atentan koron. Mi ŝatas ekkoni la Veron inter multa malvero. Mi agu laŭ Via Evangelio. |
