Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 12a de februaro 2026    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo.

Rea 26,11



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
ne obstinigu vian koron.

el Heb 3,15



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  Kiu diris A, ne nepre devas diri B. Li ankaŭ povas rimarki, ke A estis malĝusta.

Bertolt Brecht



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro en la ĉielo,
sanigu mian animon.
Ĝi ne malpuriĝu pro la veneno de la mondo.
Resanigu min, Sinjoro, tiam mi vere estos sana, kaj resanigu ankaŭ la korpe kaj mense malsanajn homojn.





supren al la komenco de la paĝo