
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 13a de majo 2026 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
La esperon ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan. |
Heb 6,19
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Glorata estu Dio, kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon. |
Psa 66,20
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Kiu ne povas pardoni al alia, ke li estas alia, tiu estas ankoraŭ tre malproksima de la vojo al saĝo. |
Mahatma Gandhi
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Patro, la lumo de Via Evangelio penetru mian animon, por ke la ĉiela semo ĝermu en mi kaj la burĝonoj de ĉio, kio estas bona kaj pura, ekfloru en plena beleco. |
