
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de majo 2026 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
La esperon ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan. |
Heb 6,19
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)[Ĉieliro de Kristo]
(Kristo diras:)
Mi,
se mi estos suprenlevita de sur la tero,
altiros al mi ĉiujn homojn.
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
La akvoj de la Okcidento estas putraj, sed la fonto estas pura. |
Nicolás Gómez Dávila
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Patro de la lumo, mi dankas Vin pro ĉiu homo, kiu avertas kaj admonas min, pro ĉiu, kiu per vorto aŭ verko pligrandigas mian konon pri Vi. Vi estu laŭdata pro ĉiu riĉigo. |
