Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 17a de aŭgusto 2026    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Mi venis, por ke ili havu vivon,
kaj havu ĝin abunde.

Joh 10,10



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Dio kontraŭstaras al la fieruloj,
sed al la humiluloj donas gracon.

el 1 Pet 5,5



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  La vivo ĉiam estas kaj instruisto kaj ekzamenanto.

Gudrun Zydek



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kompatema Patro, mi volas hodiaŭ pensi al ĉiuj, kiuj havas malĝojon.
Vi estu kun Via konsolo ĉe ili, por ke ili rimarku la resanigan forton de Via ĉeesto.
Helpu ankaŭ tiujn, kiuj perdis la kuraĝon.
Ili tamen tenu la kredon kaj fidon en Vi.





supren al la komenco de la paĝo