
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de aŭgusto 2026 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde. |
Joh 10,10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon. |
el 1 Pet 5,5
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Mi havas la plej grandan respekton kaj admiron por ĉiuj inĝenieroj, precipe por la plej granda inter ili: DIO! |
Thomas Edison
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Sankta Dio, mi scias min ĉirkaŭata de multaj geamikoj, pro kiuj mi dankas Vin. Sed multaj mem estas solecaj aŭ perdis amatan proksimulon. Konsolu ilin, Vi, la granda Konsolanto de la mondo, de la vidvinoj kaj orfoj. |
