Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 19a de aŭgusto 2026    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Mi venis, por ke ili havu vivon,
kaj havu ĝin abunde.

Joh 10,10



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Dio kontraŭstaras al la fieruloj,
sed al la humiluloj donas gracon.

el 1 Pet 5,5



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime.

Zamenhof, Proverbaro



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ĉiela Patro, pardonu ke mi silentis, kiam mi devis paroli, ke mi malobeis, kiam mi devis obei kaj ke mi ne aŭskultis al Vi, kiam Vi volis ion diri al mi.





supren al la komenco de la paĝo