
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de aŭgusto 2026 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde. |
Joh 10,10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Kanon rompetitan li ne rompos, kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos. |
el Jes 42,3
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno. |
Zamenhof, Proverbaro
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho mia Patro, donu ke mia kredo ne ŝanceliĝu pro la kontaktoj kun alireligiuloj. Mi amu ilin kaj respektu ilin. Eble mi povas doni ion de la riĉeco de mia kredo en Vi, humile, sen fiero, tamen firma, sciante ke la saviĝo estas nur en Vi. |
