
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 27a de aŭgusto 2026 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde. |
Joh 10,10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Kanon rompetitan li ne rompos, kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos. |
el Jes 42,3
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Se vi volas esti feliĉa en la vivo, kontribuu al la feliĉo de aliaj; ĉar la ĝojo, kiun ni donas, revenas en nian propran koron. |
Marie Calm (pseŭdonimo: Marie Ruhland), ofte atribuita al Goethe
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Kompatema Sinjoro, la fontanoj de la homa kompato alportu ĉie refreŝigon kaj konsolon. Forprenu la senamecon, kiu staras kiel muro inter la homoj. Via regno venu. |
