Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 28a de aŭgusto 2026    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Mi venis, por ke ili havu vivon,
kaj havu ĝin abunde.

Joh 10,10



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Kanon rompetitan li ne rompos,
kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos.

el Jes 42,3



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  Povi simple ĉeesti, sen manko de io ajn – tie kuŝas paco kaj sereno.

Reinhard Deichgräber



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mi volas laŭdi Vin pro Viaj bonfaroj.
Ofte mi ne vidas ilin.
Pardonu min pro tio.
Dankon pro la geamikoj, pro la ĉiutagaj benoj, pro la suno kaj la pluvo.
Mi akceptu ĉion el via mano, Dio.





supren al la komenco de la paĝo