Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 17a de septembro 2026    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Pli bone estas plenmano da trankvilanimeco,
ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo.

Koh 4,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Surĵetu sur Lin ĉian vian zorgon,
ĉar Li zorgas pri vi.

laŭ 1 Pet 5,7



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  La vivo estas spegulo. Kie amo rigardas enen, amo rigardas reen.

Gudrun Zydek



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, rigardu en granda kompato al mia pasinta vivo.
Pardonu al mi miajn rompitajn promesojn, mian malrapidemon por Via servo, mian malgrandan sopiron al la vero.
Helpu min denove sekvadi Vin.





supren al la komenco de la paĝo