
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de septembro 2026 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Pli bone estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo. |
Koh 4,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Surĵetu sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi. |
laŭ 1 Pet 5,7
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Mi kredas, ke la teorio de la evolucio estas perfekte kongrua kun la kredo je Dio. |
Charles Darwin
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Kara Sinjoro, mi dankas Vin pro la infanoj, kiuj ĉirkaŭas min. Mi dankas Vin pro la ĝojo, kiun ili alportas en la vivon. Mi dankas Vin pro la sunbrilo, kiu per ili ofte falas en lacajn, ĉagrenajn korojn. Mia koro ankaŭ restu per ili juna kaj gaja. |
