
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 19a de septembro 2026 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Pli bone estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo. |
Koh 4,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Surĵetu sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi. |
laŭ 1 Pet 5,7
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Ne aŭskultinte, ne kondamnu. |
Zamenhof, Proverbaro
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Kara Patro, helpu la gejunulojn, kiuj lernas kaj studas. Ili elektu tiun studadon, kiu plej konvenas je iliaj karakteroj kaj kapabloj. Fortigu ilin per Via spirito en la ofte malfacila kaj tenta studenta vivo. Ili estu fidelaj kolegoj. |
