Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 2a de septembro 2026    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Pli bone estas plenmano da trankvilanimeco,
ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo.

Koh 4,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj,
tiom vi faris al mi.

el Mat 25,40



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  «Ĉu vi kredas je Dio?» – «Mi ne scias. Mi ne renkontis Lin. Sed tio estis mia kulpo. Mi ne volis.»

Carl Zuckmayer



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Patro, helpu la homojn ĉe la ĉiutaga laboro, kiu ajn ĝi estu.
Ni laboru kun ĝojo, ne ĝemante, ne plendante, nur pensante, ke ĉiu laboro estas necesa kaj tial ni ne malestimu ĝin.





supren al la komenco de la paĝo