Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 3a de septembro 2026    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Pli bone estas plenmano da trankvilanimeco,
ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo.

Koh 4,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj,
tiom vi faris al mi.

el Mat 25,40



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  De bona vorto lango ne doloras.

Zamenhof, Proverbaro



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro en la ĉielo, via lumo konduku min tra ĉiu maltrankvilo de la vivo.
Mi vidu mian vivtaskon en tiu lumo.
Donu, ke ĝi brilu sur mi en la valoj kaj sur la montoj, en feliĉo kaj male, en prospero kaj ĉagreno.





supren al la komenco de la paĝo