Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 6a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato: 2020-09-03


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Kiu faros la ordonojn kaj instruos ilin,
tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo. – laŭ Mat 5, 19

Ciklo B

¶ Sinjoro,
se vi nur volas, vi povas min purigi.
Kaj Jesuo diris:
Mi volas; estu purigita. – kp. Mar 1, 40-41

Ciklo C

¶ Feliĉaj estas vi malriĉuloj,
ĉar via estas la regno de Dio.
Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas,
ĉar vi satiĝos. – el Luk 6, 20-21

Preĝo


Dio, kiu promesis esti en la koro de tiuj,
kiuj amas Vin kaj plenumas Vian vorton,
igu nin indaj fariĝi daŭra loĝejo por Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Sen 1, 1-7.20-33


Komenciĝas la libro de la Sentencoj.

Sentencoj de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael:
Por scii saĝon kaj moralinstruon;
Por kompreni parolojn de prudento;
Por ricevi instruon pri saĝo,
Vero, justo, kaj honesto;
Por doni al la malkleruloj spiriton,
Al la junulo scion kaj singardemon.
Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion,
Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,
Por kompreni sentencon kaj retoraĵon,
La vortojn de saĝuloj kaj iliajn enigmojn.

La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado.
Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas.

La saĝo krias sur la strato;
Ĝi aŭdigas sian voĉon sur la placoj;
Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj;
En la urbo ĝi diras siajn parolojn.

Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion?
Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado,
Kaj senprudentuloj malamos scion?
Returnu vin al mia predikado;
Jen mi eligos al vi mian spiriton,
Mi sciigos al vi miajn vortojn.
Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis;
Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;
Kaj vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn,
Kaj miajn predikojn vi ne deziris.

Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo;
Mi mokos, kiam timo vin atakos.
Kiam la timo atakos vin kiel uragano,
Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego,
Kiam venos al vi mizero kaj sufero:
Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos;
Ili min serĉos, sed min ne trovos.
Tial ke ili malamis scion,
Kaj timon antaŭ la Eternulo ili ne deziris havi,
Ili ne deziris miajn konsilojn,
Ili malestimis ĉiujn miajn predikojn:
Ili manĝu la fruktojn de sia agado,
Kaj ili satiĝu de siaj pripensoj.
Ĉar la kapricoj de la malsaĝuloj ilin mortigas,
Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas.
Sed kiu min aŭskultas, tiu loĝos sendanĝere,
Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.

Unua Responsorio


Ne opiniu vin saĝaj. Se iu el vi opinias sin saĝa en ĉi tiu mondo, li fariĝu malsaĝulo, por ke li saĝiĝu. Ĉar la saĝeco de ĉi tiu mondo estas malsaĝeco ĉe Dio.

Ne opiniu vin saĝaj. Se iu el vi opinias sin saĝa en ĉi tiu mondo, li fariĝu malsaĝulo, por ke li saĝiĝu. Ĉar la saĝeco de ĉi tiu mondo estas malsaĝeco ĉe Dio.

Ni predikas Kriston krucumitan, la potencon de Dio, kaj la saĝecon de Dio.

Ĉar la saĝeco de ĉi tiu mondo estas malsaĝeco ĉe Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ne opiniu vin saĝaj. Se iu el vi opinias sin saĝa en ĉi tiu mondo, li fariĝu malsaĝulo, por ke li saĝiĝu. Ĉar la saĝeco de ĉi tiu mondo estas malsaĝeco ĉe Dio. – el Rom 12, 16; el 1 Kor 3, 18-19; 1, 23-24

Dua Legaĵo – Ephræm


El komentario de la sankta diakono Efraimo pri la libro Diatessaron

Verbum Dei fons vitæ inexhaustus

Quis unum ex effátis tuis, Dómine, mente penetráre póterit? Plus est quod relínquimus quam quod cápimus, sicut sitiéntes qui bibunt ex fonte. Nam verbum Dómini iŭta multas discéntium perceptiónes multos præbet aspéctus. Dóminus verbum suum multis colóribus depínxit, ut, quisquis dísceret, in id inspíceret quod ei placéret. Vários thesáuros in verbo suo cóndidit, ut quisque nostrum, ubi se exercéret, inde ditésceret.

Verbum Dei arbor vitæ est, quæ ex ómnibus suis pártibus fructum benedíctum tibi offert, sicut illa rupes quæ in desérto aperiebátur, ut ómnibus suis pártibus potum præbéret spiritálem. Edébant, ait Apóstolus, spiritálem cibum, et bibébant potum spiritálem.

Cui ergo áliqua pars ex thesáuro eius contíngit, ne credat id solum, quod ipse invénit, in hoc verbo inésse, sed exístimet se id solum ex multis quæ in eo sunt, inveníre potuísse. Nec proptérea quod hæc pars sola ad eum pérvenit eíque contíngit, ipsum verbum exíle et stérile dicat atque despíciat, sed, quia id cápere non potest, propter divítias eius grátias agat. Gaude quod victus es, neque contristéris quod te superávit. Sítiens gaudet cum bibit, nec contristátur quod fontem exhauríre non potest. Vincat fons sitim tuam, non autem sitis fontem vincat, quia, si sitis tua explétur quin fons exhauriátur, dénuo sítiens íterum ex eo bíbere póteris; si vero, siti tua expléta, fons quoque siccarétur, victória tua in malum tuum verterétur.

Grátias age pro eo quod accepísti, et propter id quod remánsit et abundávit noli contristári. Quod accepísti et ad quod pervenísti, pars tua est, et id quod remánsit, tua est heréditas. Quod propter infirmitátem tuam una hora accípere non potes, áliis horis, si perseveráveris, accípere póteris. Nec mente malígna conéris uno haustu súmere, quod uno haustu sumi nequit, neque ex ignávia desístas ab eo quod paulátim súmere possis.


Originala teksto: Ephræm († 373): Commentarium in Diatessaron, 1, 18-19; en: Sources chrétiennes 121, 52-53

Dua Responsorio


La vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj ĉi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi.

La vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj ĉi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi.

Tio ĉi estas la libro de la ordonoj de Dio: Ŝi estas la leĝo, kiu staras por eterne. Kiuj observas Ŝin, tiuj vivos.

Kaj ĉi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj ĉi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi. – 1 Pet 1, 25; el Bar 4, 1

Preĝo


Dio, kiu promesis esti en la koro de tiuj,
kiuj amas Vin kaj plenumas Vian vorton,
igu nin indaj fariĝi daŭra loĝejo por Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj,
vi tute ne eniros en la regnon de la ĉielo. – el Mat 5, 20

Ciklo B

¶ Jesuo, kortuŝite, etendis la manon kaj tuŝis la leprulon.
Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li fariĝis pura. – kp. Mar 1, 41-42

Ciklo C

¶ Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras,
ĉar vi ridos. – el Luk 6, 21

Preĝo


Dio, kiu promesis esti en la koro de tiuj,
kiuj amas Vin kaj plenumas Vian vorton,
igu nin indaj fariĝi daŭra loĝejo por Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Se vi prezentas vian oferon ĉe la altaro,
kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi,
lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru,
unue paciĝu kun via frato,
kaj poste venu kaj prezentu vian oferon.
Haleluja. – Mat 5, 23-24

Ciklo B

¶ Zorgu, ke vi diru nenion al iu;
sed iru, montru vin al la pastro, por atesto al ili.
Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon. – el Mar 1, 44-45

Ciklo C

¶ Feliĉaj vi estas, kiam oni vin malamos, pro la Filo de homo.
Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu,
ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo. – el Luk 6, 22-23

Preĝo


Dio, kiu promesis esti en la koro de tiuj,
kiuj amas Vin kaj plenumas Vian vorton,
igu nin indaj fariĝi daŭra loĝejo por Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo