Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 16a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato: 2020-09-11


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Kolektu unue la lolon,
kaj ligu ĝin en faskojn, por bruligi ĝin;
sed kolektu la tritikon en mian grenejon. – el Mat 13, 30

Ciklo B

¶ Kaj la apostoloj kolektiĝis al Jesuo,
kaj rakontis al li ĉion, kion ili faris kaj instruis. – Mar 6, 30

Ciklo C

¶ Jesuo eniris en unu vilaĝon;
kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon. – el Luk 10, 38

Preĝo


Estu favora, Dio, al Viaj servantoj,
kaj donu abunde al ni la riĉaĵojn de Via graco,
por ke, fervoraj en espero, kredo kaj karitato,
ni estu konstantaj en la observo de Viaj ordonoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Kor 1, 1-14


Komenciĝas la dua letero al la Korintanoj.

Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj la frato Timoteo, al la eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, kune kun ĉiuj sanktuloj, kiuj estas en la tuta Aĥaja lando: Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de ĉia konsolo; kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktiĝas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio. Ĉar kiel la suferoj de Kristo abundas ĉe ni, tiel same abundas ankaŭ per Kristo nia konsolo. Sed se ni afliktiĝas, tio estas por via konsolo kaj saviĝo; aŭ se ni konsoliĝas, tio estas por via konsolo, kiu energias, per la pacienca elportado de la samaj suferoj, kiujn ni ankaŭ suferadas; kaj nia espero pri vi estas firma, ĉar ni scias, ke kiel vi estas partoprenantoj en la suferoj, tiel ankaŭ vi estas partoprenantoj en la konsolo.

Ĉar ni ne volas, ke vi nesciu, fratoj, pri la aflikto, kiu okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, eĉ pri la vivo; ni ja ricevis la aljuĝon al morto en ni mem, por ke ni fidu ne nin mem, sed Dion, kiu levas la mortintojn, kaj kiu nin forsavis el tia granda morto kaj forsavos; al kiu ni esperis, ke Li ankoraŭ plu nin forsavos; dum vi ankaŭ nin kunhelpas per via petegado, por ke, pro la donaco donita al ni per multaj personoj, danko estu donata de multaj pro ni.

Ĉar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaŭ Dio, ne laŭ homa saĝeco, sed laŭ la graco de Dio, ni kondutadis en la mondo, kaj precipe ĉe vi. Ĉar ni skribas al vi nenion alian krom tio, kion vi legas kaj prikonsentas, kaj mi esperas, ke vi prikonsentos ĝis la fino; kiel ankaŭ vi ja parte prikonsentis pri ni, ke ni estas via singratulado, tiel same, kiel vi ankaŭ estas la nia en la tago de nia Sinjoro Jesuo.

Unua Responsorio


Via boneco, ho Eternulo, min subtenis. Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon.

Via boneco, ho Eternulo, min subtenis. Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon.

Ĉar kiel la suferoj de Kristo abundas ĉe ni, tiel same abundas ankaŭ per Kristo nia konsolo.

Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Via boneco, ho Eternulo, min subtenis. Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon. – el Psa 94, 18-19; 2 Kor 1, 5

Dua Legaĵo – Ignatius Antiochenus


Komenciĝas la letero de la sankta episkopo kaj martiro Ignaco el Antioĥio al la Magnesianoj.

Konvene estas ne nur nomiĝi kristanoj, sed ankaŭ esti tiaj.

Ignacio, ankaŭ nomata Teoforo, al la benata en la graco de Dio la Patro kaj Kristo Jesuo nia Savanto, en kiu mi salutas la eklezion, kiu estas en Magnesio ĉe Meandro, kaj mi preĝas en Dio la Patro kaj en Jesuo Kristo: plejan ĝojon!

Sciante pri via disĉiplineco en la amo al Dio, kun granda ĝojo mi decidis alparoli vin en la fido je Jesuo Kristo. Trovita inda je la plejdia nomo, en la katenoj, kiujn mi portas, mi ekkantas al la eklezioj, en kiuj mi preĝas pri unueco kun karno kaj spirito de Jesuo Kristo, nia vivo por ĉiam, en fido kaj amo, ol kio nenio estas preferinda, kaj kio plej gravas, kun Jesuo kaj la Patro. Se ni eltenas la atakojn de la Princo de ĉi mondo kaj eskapas, ni atingos Dion.

Ĉar do mi meritis vidi vin, en la persono de Damaso, via mirinda episkopo kaj viaj indaj presbiteroj Baso kaj Apolonio kaj mia kunsklavo la diakono Zotiono, kies amikecon mi daŭre ĝuu; ĉar li estas submetita al la episkopo kiel al la graco de Dio kaj al la prebiteraro kiel al la leĝo de Jesuo Kristo, mi nun skribas al vi.

Nu, decas al vi ne misuzi la junaĝon de via episkopo, sed pro la forto de Dio la Patro doni al li ĉian respekton, kiel mi scias, ke faras la sanktaj presbiteroj, kiuj juĝas tro haste pro lia videbla junaĝa aspekto, sed kiel mem saĝaj en Dio, konsentas kun li –, aŭ ne kun li, sed kun la Patro de Jesuo Kristo, la episkopo de ĉiuj. Por honori Lin do, kiu deziris nin, decas ke vi obeas la episkopon sen ajna hipokriteco; ĉar neniu erarigus tiun videblan episkopon, sed la nevideblan oni trompus. Tio ĉi ne temas pri la karno, sed pri Dio, kiu vidas ĉiujn sekretojn.

Konvene estas ne nur nomiĝi kristanoj, sed ankaŭ esti tiaj; kiel kelkaj iun nomas episkopo, sed ĉion faras sene de li. Tiaj homoj ne ŝajnas al mi havi bonan konsciencon, ĉar ili ne kuniĝas laŭ la ordono.

Nu, ĉio havas finon, kaj ĉi ambaŭ samtempe kuŝas antaŭ ni – la morto kaj la vivo – kaj ĉiu iros al sia propra loko, kiel ankaŭ estas du specoj de moneroj, tiu de Dio kaj tiu de ĉi mondo, kaj ambaŭ el ili havas sian propran bildon stampita sur si, la senfiduloj tiun de ĉi mondo, la fiduloj en la amo la bildon de Dio la Patro pere de Jesuo Kristo, kaj se per li ni ne estas pretaj morti en lian Pasionon, lia vivo ne estas en ni.

Originala teksto: Ignatius Antiochenus (2a jarcento), Epistola ad Magnesios, Inscriptio; nn. 1, 1 - 5, 2; en: Funk 1, 191-195 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per ĉasteco. Tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas.

Vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per ĉasteco. Tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas.

Estu diligenta pri tiuj aferoj; dediĉu vin al ili, por ke via progreso evidentiĝu al ĉiuj.

Tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per ĉasteco. Tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas. – el 1 Tim 4, 12.16.15

Preĝo


Estu favora, Dio, al Viaj servantoj,
kaj donu abunde al ni la riĉaĵojn de Via graco,
por ke, fervoraj en espero, kredo kaj karitato,
ni estu konstantaj en la observo de Viaj ordonoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ La regno de la ĉielo similas al fermentaĵo,
kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezurojn da faruno,
ĝis la tuto fermentis. – el Mat 13, 33

Ciklo B

¶ Kaj Jesuo diris al ili:
Venu mem aparte en dezertan lokon,
kaj iom ripozu. – el Mar 6, 31

Ciklo C

¶ Maria sidis apud la piedoj de la Sinjoro,
kaj aŭskultis lian parolon. – kp. Luk 10, 39

Preĝo


Estu favora, Dio, al Viaj servantoj,
kaj donu abunde al ni la riĉaĵojn de Via graco,
por ke, fervoraj en espero, kredo kaj karitato,
ni estu konstantaj en la observo de Viaj ordonoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Je la fino de la mondaĝo
la justuloj brilos kiel la suno
en la regno de sia Patro. – kp. Mat 13, 43

Ciklo B

¶ Jesuo vidis grandan homamason,
kaj li kortuŝiĝis pri ili,
ĉar ili estis kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston. – el Mar 6, 34

Ciklo C

¶ Maria elektis la bonan parton,
kiu ne estos prenita for de ŝi. – el Luk 10, 42

Preĝo


Estu favora, Dio, al Viaj servantoj,
kaj donu abunde al ni la riĉaĵojn de Via graco,
por ke, fervoraj en espero, kredo kaj karitato,
ni estu konstantaj en la observo de Viaj ordonoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo