Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 18a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato: 2020-09-11


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Kiam denove estis granda homamaso, kaj ili nenion havis manĝi,
Jesuo alvokis al si siajn disĉiplojn, kaj diris al ili:
Mi kortuŝiĝas pro la homamaso. – el Mar 8, 1-2

Ciklo B

¶ Laboru ne por la pereema nutraĵo,
sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo. – el Joh 6, 27

Ciklo C

¶ Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco,
ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj. – el Luk 12, 15

Preĝo


Montru Vian senĉesan korfavoron, Dio,
kaj donu helpon al Via popolo, kiu Vin proklamas paŝtisto kaj patro;
renovigu Vian difektitan kreitaron, kaj gardu tion, kion Vi renovigis.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Amo 1, 1 - 2, 3


Komenciĝas la libro Amos.

Vortoj de Amos, paŝtisto el Tekoa, kiujn li laŭvizie eldiris pri Izrael en la tempo de Uzija, reĝo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael, du jarojn antaŭ la tertremo.

Li diris: La Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem; kaj ekfunebros la paŝtejoj de la paŝtistoj, kaj sekiĝos la supro de Karmel.

Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Damasko kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili draŝis Gileadon per fera draŝilo. Mi sendos fajron sur la domon de Ĥazael, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad. Mi disrompos la riglilojn de Damasko, Mi ekstermos la loĝantojn de la valo Aven kaj la tenanton de sceptro el la domo Edena, kaj la popolo Siria estos forkondukita en Kiron, diras la Eternulo.

Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Gaza kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili tute forkondukis la kaptitojn, por transdoni ilin al Edom. Mi sendos fajron sur la muregon de Gaza, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn. Mi ekstermos la loĝantojn de Aŝdod kaj la tenanton de sceptro el Aŝkelon, Mi direktos Mian manon kontraŭ Ekronon, kaj pereos la restintoj de la Filiŝtoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Tiro kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili transdonis en plenan malliberecon al Edom kaj ne memoris la fratan interligon. Mi sendos fajron sur la muregon de Tiro, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn.

Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li senĉese furiozas en sia kolero kaj konservas sian furiozon por ĉiam. Mi sendos fajron sur Temanon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Bocra.

Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn en Gilead, por plivastigi siajn limojn. Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco. Kaj ilia reĝo iros en forkaptitecon, li, kaj kune ankaŭ liaj eminentuloj, diras la Eternulo.

Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la reĝo de Edom ĝis cindreco. Mi sendos fajron sur Moabon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Keriot; kaj Moab mortos en tumulto, ĉe bruo kaj sonado de trumpeto. Mi ekstermos juĝiston el meze de li, kaj ĉiujn liajn eminentulojn Mi mortigos kune kun li, diras la Eternulo.

Unua Responsorio


La Eternulo pretigis Sian tronon por juĝo, kaj Li juĝos la mondon kun justeco. Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco.

La Eternulo pretigis Sian tronon por juĝo, kaj Li juĝos la mondon kun justeco. Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco.

La Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem.

Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo pretigis Sian tronon por juĝo, kaj Li juĝos la mondon kun justeco. Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco. – el Psa 9, 8; el Amo 1, 2

Dua Legaĵo – Epistola Barnabæ nuncupata


Komenciĝas la tiel nomata Letero de Barnabaso.

La espero de la vivo estas komenco kaj fino de nia fido.

Saluton en paco, filoj kaj filinoj, en la nomo de la Sinjoro, kiu amis nin.

Ĉar la fruktoj de la justigo de Dio al ni estas multaj kaj riĉaj, pro tio superabunde mi ĝojas pri viaj feliĉaj kaj benataj spiritoj, ĉar tiel funde vi ricevis la donacon de spirita graco. Tial mi ankaŭ des pli gratulas min mem pri la espero saviĝi, ĉar vere mi vidas en vi, kiel la Spirito elverŝiĝis sur vin de la Sinjoro, kiu riĉas en amo. Ke vin – tiom sopiratajn – mi vidis, tiom plenigis min per ĝoja miro pri vi.

Do plene konvinkita kaj interne certa, ke, post kiam inter vi mi parolis, mi nun scias, ke la Sinjoro akompanis min en la vojo de l' justeco, kaj ankaŭ tial mi estas devigita ami vin pli ol mian propran animon, ĉar granda fido kaj granda amo loĝas en vi en espero je la vivo, kiun li promesis. Tion konsiderante, do, ke, se mi zorgus transdoni al vi pecon de kion mi ricevis, tio montriĝus al mi sufiĉa rekompenco, se mi servas al tiaj spiritoj, mi hastis mallonge skribi al vi, por ke krom via fido vi ankaŭ ekhavu perfektan scion.

Estas ja tri ordonoj de la Sinjoro: la espero de la vivo, kiu estas komenco kaj fino de nia fido; kaj la justeco, komenco kaj fino de la juĝo; kaj la amo je la ĝojo kaj jubilo, kiuj atestas pri la agoj de l' justeco. Ĉar per la profetoj la Sinjoro konigis al ni ĉion pasintan kaj estontan, kaj li do donis al ni ankaŭ unuaaĵojn por gustumi el ĉio estonta. Se unuope ĉion ĉi ni vidas realiĝi, kiel ĉion li antaŭdiris, ni do devos kun pli da riĉa fido kaj kun pli da ekzaltiĝo alproksimiĝi al li en timo antaŭ li. Kaj mi ne kiel instruisto, sed kiel unu el inter vi montros al vi kelkajn aferojn, per kiuj en ĉi momento vi des pli ekĝojos.

Ĉar la nunaj tagoj estas malbonaj kaj Satano posedas la potencon ĉi-monde, ni devos gardi nin mem kaj serĉi la ordonojn de la Sinjoro. Helpas nin ĉe nia fido la timo antaŭ la Sinjoro, la pacienco, kaj niaflanke batalas toleremo kaj sinregado; se tio restas pura koncerne la Sinjoron, kune kunĝojos ankaŭ la saĝeco, kompreno, scienco kaj scio.

Li ja klare montris al ni per ĉiuj profetoj, ke nek oferojn nek holokaŭstojn nek donacojn Li bezonas, dirante al ni: Por kio Mi bezonas vian multegon da buĉoferoj? – diras la Sinjoro – Mi trosatiĝis de la bruloferoj de ŝafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj ŝafidoj kaj kaproj Mi ne deziras, kiam vi venas por aperi antaŭ Mia vizaĝo. Kiu postulas tion de viaj manoj? Paŝi sur mia korto, tion vi ne plu entreprenu! Se puran tritikon vi alportas – stultaĵo! via oferaĵo estas por Mi abomendindaĵo; viajn novlunojn kaj sabatojn Mi ne eltenas.

Originala teksto: Epistola Barnabæ nuncupata (ĉ. 100): Cap. 1, 1-8; 2, 1-5; en: Funk 1, 3-7 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Sciante, ke praviĝas homo ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo.

Sciante, ke praviĝas homo ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo.

Abraham kredis al la Eternulo; kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.

Ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sciante, ke praviĝas homo ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo. – el Gal 2, 16; Gen 15, 6

Preĝo


Montru Vian senĉesan korfavoron, Dio,
kaj donu helpon al Via popolo, kiu Vin proklamas paŝtisto kaj patro;
renovigu Vian difektitan kreitaron, kaj gardu tion, kion Vi renovigis.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Per kvin panoj kaj du fiŝoj
la Sinjoro satis kvin mil homojn. – kp. Mat 14, 15-21

Ciklo B

¶ Vere, vere, mi diras al vi:
Ne Moseo donis al vi tiun ĉielan panon;
sed mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon. – el Joh 6, 32

Ciklo C

¶ Provizu al vi trezorojn en la ĉielo,
kie nek tineo nek rusto konsumas. – el Mat 6, 20

Preĝo


Montru Vian senĉesan korfavoron, Dio,
kaj donu helpon al Via popolo, kiu Vin proklamas paŝtisto kaj patro;
renovigu Vian difektitan kreitaron, kaj gardu tion, kion Vi renovigis.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Ĉiuj manĝis kaj satiĝis;
kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn. – Mat 14, 20

Ciklo B

¶ Mi estas la pano de vivo;
kiu venas al mi, tiu neniam malsatos,
kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos. – el Joh 6, 35

Ciklo C

¶ Se vi, gefratoj, volas esti vere riĉaj,
vi amu la verajn riĉaĵojn. – fonto ne konata

Preĝo


Montru Vian senĉesan korfavoron, Dio,
kaj donu helpon al Via popolo, kiu Vin proklamas paŝtisto kaj patro;
renovigu Vian difektitan kreitaron, kaj gardu tion, kion Vi renovigis.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo