Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 22a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato: 2020-09-05


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Jesuo komencis montri al siaj disĉiploj,
ke li devas iri al Jerusalem,
kaj multe suferi, kaj esti mortigita,
kaj la trian tagon releviĝi. – el Mat 16, 21

Ciklo B

¶ Observu kaj plenumu la ordonojn de la Eternulo, via Dio;
ĉar tio estas via saĝo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj. – el Rea 4, 6

Ciklo C

¶ Kiam vi estas invitita, iru kaj sidiĝu en la lasta loko;
kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi: Amiko, iru pli alten;
tiam vi havos honoron antaŭ ĉiuj, kiuj sidas kun vi. – el Luk 12, 15

Preĝo


Ĉiopova Dio, unika fonto de perfektaj donacoj,
donu al nia koro amon al Vi kaj pliigu en ni la kredon,
por ke kresku en ni la ĝermo de la bono,
kaj per via helpo ĝi atingu la plenan maturecon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jer 11, 18-20; 12, 1-13


El la libro Jeremia

Vi, ho Eternulo, sciigis tion al mi, por ke mi sciu; Vi montris al mi iliajn farojn.

Kaj mi, kiel milda ŝafido, kondukata al la buĉo, ne sciis, ke ili havas malbonajn intencojn kontraŭ mi, dirante: Ni ekstermu la arbon kun ĝiaj fruktoj, ni elhaku ĝin el la tero de la vivo, por ke lia nomo ne plu estu rememorata.

Sed Vi, ho Eternulo Cebaot, kiu juĝas juste, kiu esploras la internon kaj la koron, vidigu al mi Vian venĝon kontraŭ ili, ĉar al Vi mi transdonis mian proceson.

Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco: kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj ĉiuj perfiduloj vivas trankvile? Vi plantis ilin, kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn; proksima Vi estas en ilia buŝo, sed malproksima de ilia interno. Sed min, ho Eternulo, Vi konas; Vi vidis kaj esploris, kia estas mia koro koncerne Vin. Pelu ilin, kiel ŝafojn al la buĉo, kaj apartigu ilin por la tago de mortigo.

Kiel longe Vi tenos la landon en malĝojo kaj la herbo sur ĉiuj kampoj velkos? Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj, kiuj diras: Li ne scias, kio estos al ni. Se vi kuras kun piedirantoj kaj ili vin lacigas, kiel do vi povas konkuri kun ĉevaloj? se vi esperas trovi sendanĝerecon en lando paca, kion vi faros ĉe la majesta Jordan? Ĉar eĉ viaj fratoj kaj la domo de via patro agas perfide kontraŭ vi, krias post vi plenvoĉe. Ne fidu ilin, eĉ se ili parolos al vi bone. Mi forlasis Mian domon, Mi foriris de Mia heredaĵo; tion, kio estis kara por Mia animo, Mi fordonis en la manojn de ĝiaj malamikoj. Mia heredaĵo fariĝis por Mi kiel leono en la arbaro: ĝi ekblekegis kontraŭ Mi, tial Mi ĝin ekmalamis. Mia heredaĵo fariĝis kiel diverskolora rabobirdo, kiun ĉirkaŭe atakis aliaj rabobirdoj.

Venu, kolektiĝu, ĉiuj bestoj de la kampo, venu, por formanĝi ĝin. Multo da paŝtistoj ruinigis Mian vinberĝardenon, dispremis per la piedoj Mian kampoparton, Mian plej amatan kampoparton ili faris senfrukta dezerto. Ili faris ĝin dezerto, kaj ĝia dezerteco plendas antaŭ Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio. Sur ĉiujn altaĵojn en la dezerto venis ruinigantoj, ĉar la glavo de la Eternulo ekstermas ĉion de unu rando de la lando ĝis la alia; neniu karno estas indulgata. Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili elspezis, sed ne profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la flama kolero de la Eternulo.

Unua Responsorio


Nun maltrankviliĝas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el ĉi tiu horo. Sed por tio mi venis ĝis ĉi tiu horo. Patro, gloru Vian nomon.

Nun maltrankviliĝas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el ĉi tiu horo. Sed por tio mi venis ĝis ĉi tiu horo. Patro, gloru Vian nomon.

Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi?

Patro, gloru Vian nomon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Nun maltrankviliĝas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el ĉi tiu horo. Sed por tio mi venis ĝis ĉi tiu horo. Patro, gloru Vian nomon. – el Joh 12, 27-28; el Psa 42, 6

Dua Legaĵo – Augustinus


El la predikoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Dominus misertus est nostri.

Felices sumus, si quod audimus et cantamus etiam faciamus. Auditio enim nostra seminatio, operatio autem fructus est seminis. Hoc praelocutus admonuerint caritatem vestram, ne infructuose intretis ecclesiam, audiendo tanta bona non bene operando. Quoniam gratia ipsius salvi facti sumus, sicut dicit Apostolus, non ex operibus, ne forte quis extollatur; ipsius enim sumus gratia salvi facti. Non enim praecessit aliqua bona vita, quam ille desuper diligeret et amaret, et diceret: Subveniamus, succurramus istis hominibus, quoniam bene vivunt. Displicuit illi vita nostra, displicuit illi in nobis totum quidquid faciebamus, sed non ei displicuit quod ipse fecit in nobis. Itaque quod fecimus damnabit, quo ipse fecit salvabit.

Non ergo eramus boni. Et misertus est nostri et misit Filium suum qui moreretur, non pro bonis sed pro malis, non pro iustis sed pro impiis. Etenim Christus pro impiis mortuus est. Et quid sequitur? Vix enim pro iusto quis moritur, nam pro bono forsitan quis audeat mori. Forte invenitur aliquis qui audeat mori pro bono. Pro iniusto autem, pro impio, pro iniquo quis velit mori, nisi Christus solus, ita iustus ut etiam iniustos iustificaret?

Nulla ergo, fratres mei, bona opera habebamus, sed omnia mala. Cum ergo talia essent facta hominum, non deseruit homines misericordia ipsius. Et misit Deus Filium suum, ut redimeret nos, non auro, non argento, sed pretio fusi sanguinis sui, agnus immaculatus ad victimam ductus pro ovibus maculatis, si vel maculatis et non totis infectis. Accepimus ergo hanc gratiam. Digne vivamus ipsa gratia quam accepimus, ne tantae gratiae iniuriam faciamus. Medicus tantus venit ad nos, dimisit omnia peccata nostra. Si volumus iterum aegrotare, non solum in nos perniciosi erimus, sed etiam medico ingrati.

Sequamur ergo vias ipsius quas nobis ostendit, praecipue humilitatis viam, quod factus est nobis ipse. Ostendit enim nobis viam humilitatis praeceptis, et fecit illam patiendo pro nobis. Ut, posset ergo pro nobis mori, quod mori non poterat, Verbum caro factum est et habitavit in nobis. Immortalis suscepit mortalitatem, ut moreretur pro nobis, et morte sua occideret mortem nostram.

Hoc fecit Dominus, hoc nobis praestitit. Magnus humiliatus est, humiliatus occisus, occisus et resurgens et exaltatus, ut mortuos nos non relinqueret in inferno, sed exaltaret in se in resurrectione mortuorum, quos exaltavit modo in fide et confessione iustorum. Ergo viam nobis humilitatem dedit. Si ipsam tenuerimus, confitebimur Domino, et non sine causa cantamus: Confitebimur tibi, Deus, confitebimur et invocabimus nomen tuum.


Originala teksto: Augustinus († 430): Sermo 23A, 1-4; en: CCL 41, 321-323

Dua Responsorio


Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, kaj mi honoros Vian nomon eterne. Ĉar granda estas Via boneco al mi.

Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, kaj mi honoros Vian nomon eterne. Ĉar granda estas Via boneco al mi.

Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; mia Dio, Vin mi altigas.

Ĉar granda estas Via boneco al mi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, kaj mi honoros Vian nomon eterne. Ĉar granda estas Via boneco al mi. – el Psa 86, 12-13; 118, 28

Preĝo


Ĉiopova Dio, unika fonto de perfektaj donacoj,
donu al nia koro amon al Vi kaj pliigu en ni la kredon,
por ke kresku en ni la ĝermo de la bono,
kaj per via helpo ĝi atingu la plenan maturecon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon
kaj perdus sian animon? – el Mat 16, 26

Ciklo B

¶ Akceptu kun humileco la enplantitan vorton,
kiu povas savi viajn animojn. – el Jak 1, 21

Ciklo C

¶ Ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita,
kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita. – el Mat 6, 20

Preĝo


Ĉiopova Dio, unika fonto de perfektaj donacoj,
donu al nia koro amon al Vi kaj pliigu en ni la kredon,
por ke kresku en ni la ĝermo de la bono,
kaj per via helpo ĝi atingu la plenan maturecon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ La Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj,
kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj. – Mat 16, 27

Ciklo B

¶ Akceptu kun humileco la enplantitan vorton,
kiu povas savi viajn animojn. – el Jak 1, 21

Ciklo C

¶ Kiam vi faras festenon,
invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn;
kaj vi estos feliĉa, ĉar ili ne povas rekompenci vin,
sed vi rekompenciĝos en la releviĝo de la justuloj. – Luk 14, 13-14

Preĝo


Ĉiopova Dio, unika fonto de perfektaj donacoj,
donu al nia koro amon al Vi kaj pliigu en ni la kredon,
por ke kresku en ni la ĝermo de la bono,
kaj per via helpo ĝi atingu la plenan maturecon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo