Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 30a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato: 2020-09-13


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo?
Kaj Jesuo diris al li:
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro. – el Mat 22, 36-37

Ciklo B

¶ Kiam Jesuo foriris el Jeriĥo,
la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo. – el Mar 10, 46

Ciklo C

¶ La impostisto, starante malproksime,
ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo,
sed batadis sian bruston, dirante:
Ho Dio, estu favora al mi pekulo. – Luk 18, 13

Preĝo


Ĉiopova kaj eterna Dio,
kreskigu en ni kredon, esperon kaj amon;
kaj, por ke ni meritu atingi viajn promesojn,
ebligu, ke ni amu tion, kion Vi ordonas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Saĝ 1, 1-15


Komenciĝas la libro Saĝeco.

Amu justecon, vi kiuj juĝas la teron,
pensu pri la Sinjoro kun boneco,
kaj kun sincereco serĉu Lin.

Ĉar Lin trovas tiuj, kiuj ne tentas Lin,
kaj Li manifestiĝas al tiuj, kiuj ne malkredas je Li.

Ĉar nesincera rezonado apartigas de Dio,
kaj Lia potenco, submetata al provo, refutas la malsaĝulojn,

tial, ke en malican animon ne eniras saĝeco,
nek loĝos en pekema korpo.

La sankta spirito kiu instruas, fuĝas de ruzo
kaj formigras de stultaj pensoj
kaj retiriĝas, se aperas maljusteco.

Homama spirito ja estas saĝeco
sed ne opinios blasfemanton nerespondeca pri siaj lipoj;
ĉar Dio estas atestanto de liaj renoj
kaj vera vokto de lia koro
kaj aŭdanto de lia lango.

Ĉar la spirito de la Sinjoro plenigis la mondon,
kaj tiu, kiu ampleksas ĉion, scias ĉies vorton.

Pro tio neniu povas diri malvirtaĵon kaŝe,
nek malatentos lin la justeco, kiu ĉion refutas.

Ja, la komploto de la malbonulo estos esplorata,
kaj liaj vortoj venos al la orelo de la Sinjoro
por kondamni lin pro liaj malpermesataj agoj.

Ĉar la ĵaluza orelo subaŭdas ĉion,
kaj la bruo de murmurado ne estas kaŝata.

Do gardu vin senprofite murmuradi,
kaj detenu vin de kalumniado;
ĉar neniu sekreta vorto senefike eliros,
kaj mensoga buŝo detruas la animon.

Ne serĉu la morton per la eraroj de via vivo,
nek altiru sur vin pereon per la agoj de viaj manoj.

Ĉar Dio ne faris la morton
nek ĝojas je la pereo de vivanto.

Li ja kreis ĉion, por ke ĝi estadu,
kaj ĉiuj mondaj kreitaĵoj estas sanaj
kaj ne havas en si pereigan venenon,
nek troviĝas surtere la regno de Hadeso.

Ĉar la justeco estas senmorta.

Unua Responsorio


Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon. Ĝi estas pli kara, ol juveloj. Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.

Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon. Ĝi estas pli kara, ol juveloj. Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.

La saĝeco, kiu estas de supre, estas unue ĉasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj.

Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon. Ĝi estas pli kara, ol juveloj. Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco. – el Sen 3, 13.15.17; el Jak 3, 17

Dua Legaĵo – Clemens I


El la unua letero de la sankta papo Klemento la Unua al la Korintanoj

Ĉion Dio en harmonio ordonis estiĝi, bone farante pri la tuto.

Nun ni estas partoprenantoj en multaj kaj grandaj agoj, ni haste revenu al la celo de la paco, kiun dekomence ni ricevis, kaj ni fikse rigardu al la Patro de tuta tiu ĉi mondo, kaj ni ligiĝu al liaj grandiozaj kaj mirindaj donoj kaj bonfaroj de la paco. Ni rigardu al Li enmense, kaj per la okuloj de la animo ni vidu Lian longpaciencan planon; ni konsciiĝu, kiel senkolere Li kondutas al Sia tuta kreo.

La ĉieloj, movataj de Liaj reguloj, en paco submetiĝas al Li. Tago kaj nokto trairas sian de Li indikitan vojon, neniom ĝenante la alian. La suno kaj la luno kaj la ĥoroj de la steloj laŭ la harmonio estigita de Li rondiras inter la limoj fiksitaj por ili, en konkordo, sen iu ajn devojiĝo. La tero, graveda je fruktoj, liveras en siaj tempoj por homoj kaj bestoj kaj ĉiuj estaĵoj, kiuj vivas sur ĝi, abundan nutraĵon laŭ Lia volo, sen protesto aŭ ŝanĝo de la reguloj, kiujn Li preskribis.

La nesondeblajn leĝojn de la abismo kaj la nedireblajn regionojn de l' subterejoj kuntenas la samaj ordonoj. La baseno de la senfina maro, realigita de Lia fakuleco por aranĝi la akvojn, neniam transpasas la barojn, metitajn al ĝi, sed kiel Li ordonis al ĝi, tiel ĝi faras. Ĉar Li diris: Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu, kaj ĉi tie rompiĝados viaj ondoj. La oceano, senfina por la homoj, kaj la mondoj trans ĝi estas regataj de la samaj ordonoj de la Sinjoro.

La sezonoj printempo, somero, aŭtuno kaj vintro laŭvice cedas en paco unu al la alia. La ventoj en siaj ŝirmejoj siatempe plenumas sian servadon sen perturboj. La eterne fluantaj fontoj, kreitaj por la plezuro kaj la sano, senhalte prezentas siajn mamojn por la vivo de la homoj. Eĉ la plej etaj bestetoj formas siajn kunvenojn en konkordo kaj paco.

Ĉion ĉi la granda Artisto kaj Mastro de la universo en paco kaj harmonio ordonis estiĝi, bone farante pri la tuto, sed plej disipe pri ni, kiuj rifuĝas ĉe Lia kompatemo per nia Sinjoro Jesuo Kristo. Al tiu estu la gloro kaj la majesto por eterna eterneco. Amen.

Originala teksto: Clemens papa Primus († 97): Epistola ad Corinthios I, Cap. 19, 2 — 20, 12; en: Funk 1, 87-89 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Ho Sinjoro de ĉieloj kaj tero, kreinto de la akvoj, reĝo de la tuta kreitaĵaro, Vi aŭskultu nian petegon!

Ho Sinjoro de ĉieloj kaj tero, kreinto de la akvoj, reĝo de la tuta kreitaĵaro, Vi aŭskultu nian petegon!

Ho Sinjoro, Dio de la ĉielo, rigardu nian humilecon!

Vi aŭskultu nian petegon!

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Sinjoro de ĉieloj kaj tero, kreinto de la akvoj, reĝo de la tuta kreitaĵaro, Vi aŭskultu nian petegon! – kp. Jut 9, 12; 6, 19

Preĝo


Ĉiopova kaj eterna Dio,
kreskigu en ni kredon, esperon kaj amon;
kaj, por ke ni meritu atingi viajn promesojn,
ebligu, ke ni amu tion, kion Vi ordonas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Amu vian proksimulon kiel vin mem,
diras la Sinjoro. – el Mat 22, 39

Ciklo B

¶ Jesuo, filo de David, kompatu min.
Kion vi volas, ke mi faru al vi?
Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon. – el Mar 10, 47.51

Ciklo C

¶ Ĉi tiu impostisto malsupreniris al sia domo, pravigita
pli ol tiu Fariseo, kiu sin altigis. – kp. Luk 18, 14

Preĝo


Ĉiopova kaj eterna Dio,
kreskigu en ni kredon, esperon kaj amon;
kaj, por ke ni meritu atingi viajn promesojn,
ebligu, ke ni amu tion, kion Vi ordonas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Amu la Eternulon, vian Dion,
kaj amu vian proksimulon kiel vin mem.
De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj. – el Mat 22, 37.39-40

Ciklo B

¶ Jesuo diris al la blindulo:
Iru; via fido vin savis.
Kaj tuj li ricevis vidpovon,
kaj sekvis lin sur la vojo. – Mar 10, 52

Ciklo C

¶ Ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita;
sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita. – el Luk 18, 14

Preĝo


Ĉiopova kaj eterna Dio,
kreskigu en ni kredon, esperon kaj amon;
kaj, por ke ni meritu atingi viajn promesojn,
ebligu, ke ni amu tion, kion Vi ordonas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo