Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 10    >>


1 En la jaro cent sesdek Aleksandro Epifanes, filo de Antioĥo, ekiris al Ptolemaido kaj konkeris ĝin. Oni akceptis lin bone kaj li sin faris reĝo. 2 Kiam tion aŭdis reĝo Demetrio, li kolektis tre grandan armeon kaj ekiris kontraŭ li por venki lin. 3 Demetrio sendis leteron al Jonatan kun pacemaj vortoj, en kiu li promesis kreskigi lian rangon. 4 Li diris:
Ni faru pacon kun ili, antaŭ ol ili sin ligos kun Aleksandro kontraŭ ni. 5 Ĉar li certe memoros ĉiujn malbonaĵojn, kiujn ni faris al li, al liaj fratoj kaj al lia tuta popolo.

6 Demetrio rajtigis Jonatanon, ke li povos kunigi armeon kaj prepari armilojn, kaj li deklaris lin sia kunbatalanto. Kaj li ankaŭ ordonis, ke oni redonu al li la garantiulojn el la citadelo. 7 Alvenis Jonatan kun tiu ĉi letero en Jerusalemon kaj legis la mesaĝon en la ĉeesto de la tuta popolo kaj de la homoj de la citadelo. 8 Vera konsterniĝo ekkaptis ilin, kiam ili aŭdis, ke la reĝo donis al li la permeson kunigi armeon. 9 La homoj de la citadelo transdonis al Jonatan la garantiulojn, kaj li resendis ilin al iliaj gepatroj. 10 Jonatan ekloĝis en Jerusalem kaj komencis rekonstrui kaj novigi la urbon. 11 Al la laboristoj li ordonis precipe rekonstrui la remparojn kaj ĉirkaŭigi la monton Cion per forta murego el hakitaj ŝtonblokoj. Tiel ili faris. 12 La fremduloj, kiuj loĝadis en la fortikaĵoj, konstruitaj de Bakĥido, nun ekfuĝis. 13 Ĉiu forlasis sian loĝejon por reiri al sia lando. 14 Nur en Bet-Cur postrestis kelkaj el tiuj, kiuj forlasis la leĝon kaj la ordonojn; ĝi ja estis urbo de rifuĝo.

15 Kiam reĝo Aleksandro eksciis pri la promesoj, kiujn al Jonatan donis Demetrio, kaj kiam oni rakontis al li pri la heroaĵoj, kiujn kun siaj fratoj li faris en bataloj, kaj ankaŭ pri tio, kiel multe ili devis suferi, 16 li diris: Ĉu ni do trovos alian viron, kiu estas simila al li? Li nun estu nia amiko kaj kunbatalanto. 17 Kaj tuj li skribis kaj sendis al li leteron kun jena enhavo:

18 Reĝo Aleksandro al frato Jonatan: saluton. 19 Ni aŭdis, ke vi estas eksterordinare brava viro kaj inda je nia amikeco. 20 Tial hodiaŭ ni nomumas vin ĉefpastro de via popolo kaj ni donas al vi la titolon amiko de la reĝo (kaj li sendis al li samtempe purpuran vestaĵon kaj oran kronon), por ke vi zorgu pri niaj aferoj kaj gardu al ni vian amikecon.

21 En la sepa monato de la jaro cent sesdek por la festo de la laŭboj Jonatan surmetis la sanktan vestaĵon, kaj li kunigis armeon kaj farigis multajn armilojn.

22 Kiam Demetrio eksciis pri tio ĉi, li tre afliktiĝis kaj diris: 23 Kial tion ni permesis, ke Aleksandro estu pli frua kaj gajnu la amikecon de la Judoj, tiel ke li firmigis sian pozicion! 24 Ankaŭ mi skribos al ili leteron, kun konvinkaj vortoj kaj proponoj pri profito kaj donacoj, por ke ili helpu min. 25 Kaj li sendis al ili leteron kun jena enhavo:
Reĝo Demetrio al la popolo de la Judoj: saluton. 26 Kun granda ĝojo ni eksciis, ke vi gardas la interligon kun ni kaj ke vi persistas en nia amikeco, ne flankiĝante al niaj malamikoj. 27 Daŭre vi konservas vian fidelon al ni; tial do ni rekompencos vin pro la bonaĵoj, faritaj al ni. 28 Ni liberigos vin de multaj devoj kaj ni donos al vi donacojn. 29 Tial jam nun mi malŝarĝas vin, kaj liberigas ĉiujn Judojn de la impostoj, la saltributo kaj la kronopagoj. 30 Koncerne la landon Judujo kaj la tri regionojn de Samario kaj Galileo, kiuj de nun por ĉiam ligiĝos al ĝi, de hodiaŭ mi rezignas pri akceptado de la pago por la triono de la grenrikolto kaj por la duono de la arbofruktoj, kiuj jure apartenas al mi. 31 Jerusalem estu sankta urbo, kaj libera de impostoj, kune kun sia tereno, dekonaĵoj kaj pagoj. 32 Mi ankaŭ rezignas pri la citadelo, kiu estas en Jerusalem, kaj donas ĝin al la ĉefpastro, kiu mem elektu virojn por gardi ĝin. 33 Kaj sen elaĉetpago mi liberigos ĉiujn Judojn, kiuj de Judujo estis forkondukitaj en ekzilon al kiu ajn parto de mia regno. Ili devas esti liberaj de impostoj, ankaŭ por ilia brutaro. 34 Kaj ĉiuj solenaĵoj, sabatoj, monatkomencoj kaj la tagoj fiksitaj de la leĝo, kaj ankaŭ tri tagoj antaŭ la festo kaj tri tagoj post la festo, ĉiuj ĉi tiuj tagoj por ĉiuj Judoj en mia regno estu liberaj de impostoj kaj de deviga laboro. 35 Kaj neniu havos la rajton juĝe alvoki iun el ili antaŭ tribunalon aŭ ĝeni ilin en kiu ajn afero. 36 Kaj oni rekrutigos por la reĝa armeo ĝis tridek mil homojn el inter la Judoj, kaj ili ricevos la saman pagon kiel ĉiuj soldatoj de la reĝo. 37 Kelkajn el ili oni starigos en la grandaj fortikaĵoj de la reĝo, aliaj laboros en konfidulaj postenoj de la regno. El inter ili mem estos elektitaj iliaj estroj, kaj ili povos vivi laŭ la propraj leĝoj, same kiel tion ordonis la reĝo por Judujo. 38 La tri regionoj de Samario, kiuj estos alligitaj al Judujo, devas esti tiel ligitaj al Judujo, ke ili ne estos submetitaj al alia aŭtoritato, sed estos dependaj nur de tiu de la ĉefpastro. 39 Ptolemaidon kun ĝiaj regionoj mi donacas al la sanktejo en Jerusalem por kovri ĝiajn elspezojn. 40 Mi mem ĉiujare donos dekkvin mil arĝentajn siklojn el la reĝaj enspezoj el konvenaj lokoj. 41 Kaj la ankoraŭ ŝuldatan monon, kiun oni ĝis nun ne enpagis, kiel en pasintaj jaroj, tuj nun oni pagu por la laboroj pri la sanktejo. 42 Krom tio la kvin mil arĝentaj sikloj, kiujn ĉiujare oni deprenis kiel imposton pri la temploservado, estos nuligitaj, ĉar la mono apartenas al la pastroj, kiuj plenumas la templajn funkciojn. 43 Ĉiuj, kiuj serĉas rifuĝon en la sanktejo de Jerusalem kaj sur ĝia tereno, ĉar ili estas ŝuldantoj al la reĝo aŭ en io alia, estu liberaj kun la tuta havaĵo, kiun ili posedas en mia regno. 44 La mono por la konstruado kaj rekonstruado en la sanktejo estos pagata el la reĝaj enspezoj. 45 La mono por la konstruado de la fortikigitaj muregoj ĉirkaŭ Jerusalem estos pagata el la reĝaj enspezoj, ankaŭ por la konstruado de la muregoj en aliaj urboj de Judujo.

46 Kiam Jonatan kaj la popolo tion aŭdis, ili ne fidis tion kaj malakceptis. Ĉar ili memoris la grandan malbonon, kiun li faris al Izrael, kaj kiom li suferigis ilin. 47 Tial prefere ili subtenis Aleksandron, ĉar li la unua sin turnis al ili kun pacemaj proponoj. Do ili fariĝis liaj kunbatalantoj por ĉiam. 48 Reĝo Aleksandro kunigis grandegan armeon kaj starigis sian tendaron kontraŭ Demetrio. 49 Kiam ambaŭ reĝoj komencis batali, fuĝis la armeo de Demetrio; Aleksandro persekutis lin kaj venkis ilin. 50 Li batalis furioze ĝis sunsubiro; tiun tagon falis Demetrio. 51 Aleksandro sendis homojn al Ptolemeo, reĝo de Egiptujo, kun tiu ĉi mesaĝo:

52 Mi revenis al mia regno kaj eksidis sur la trono de miaj patroj, mi ekprenis la potencon, neniigis Demetrion kaj ekposedis nian landon. 53 Mi batalis kontraŭ li kaj venkis lin kaj lian armeon; post tio ni eksidis sur la trono de nia regno. 54 Nun ni starigu reciprokan amikecon. Donu vi do al mi vian filinon kiel edzinon, por ke mi fariĝu via bofilo, kaj mi donos al vi kaj al ŝi donacojn, kiuj estas indaj je vi.

55 Reĝo Ptolemeo respondis per tiuj ĉi vortoj:
Feliĉa estas la tago, en kiu vi revenis al la lando de viaj patroj kaj eksidis sur la trono de ilia regno. 56 Nun mi faros por vi tion, pri kio vi skribis; sed vi venu al Ptolemaido, por ke ni persone interkonatiĝu, kaj mi akceptos vin kiel bofilon, laŭ viaj vortoj.

57 Ptolemeo kaj lia filino Kleopatra forlasis Egiptujon, kaj en la jaro cent sesdek du ili atingis Ptolemaidon. 58 Reĝo Aleksandro venis renkonte al ili. La alia donis al li sian filinon Kleopatra kaj aranĝis por ŝi en Ptolemaido tian edziĝofeston, kiel kutime tion faras la reĝoj. 59 Reĝo Aleksandro skribis al Jonatan, ke li venu por renkonti lin. 60 Kun granda pompo Jonatan ekiris al Ptolemaido kaj tie renkontiĝis kun ambaŭ reĝoj. Li donis al ili oron kaj arĝenton. Ankaŭ al iliaj amikoj li enmanigis multe da donacoj, kaj trovis favoron ĉe ili. 61 Kelkaj sentaŭguloj el Izrael, senleĝuloj, unuiĝis kontraŭ li por akuzi lin, sed la reĝo ne aŭskultis ilin. 62 Li eĉ ordonis demeti al Jonatan la vestaĵojn kaj vesti lin en purpuro, kion oni faris. 63 Poste la reĝo sidigis lin apud si, kaj ordonis al siaj gravuloj: Iru eksteren kun li al la mezo de la urbo, kaj anoncu, ke neniu kuraĝu akuzi aŭ ĝeni lin, en kiu ajn afero! 64 Kiam liaj akuzantoj vidis lian gloron, kiel tion diskonigis la heroldoj, kaj ke oni vestis lin en purpuro, ili ĉiuj fuĝis. 65 La reĝo honoris lin kaj alkalkulis lin al siaj plej proksimaj amikoj. Li ankaŭ faris lin generalo kaj regionestro. 66 Post tio Jonatan reiris al Jerusalem en paco, kaj plena je ĝojo.

67 En la jaro cent sesdek kvin, Demetrio, filo de Demetrio, venis de Kreto al la lando de siaj patroj. 68 Reĝo Aleksandro aŭdis tion, tre maltrankviliĝis kaj reiris al Antioĥio. 69 Demetrio faris Apolonion reganto de Celesirio, kaj tiu kunigis grandan armeon kaj starigis sian tendaron apud Jamnia. Li sendis homojn al ĉefpastro Jonatan por diri:

70 Nur vi sola kontraŭas al mi, kaj pro vi mi fariĝis objekto de mokoj kaj insultoj. Kial vi eluzas vian povon kontraŭ ni sur la montaro? 71 Se vi fidas je via armeo, malsuprenvenu al ni al la ebenaĵo: tie ni elprovos niajn fortojn. Ĉar kun mi estas la trupoj el la urboj. 72 Demandu, kaj vi ekscios, kiu mi estas, kaj kiuj estas tiuj, kiuj helpas al ni. Ili diros: Vi ne povos rezisti kontraŭ ni, ĉar jam dufoje viaj patroj estis venkitaj en la propra lando. 73 Tiel ankaŭ vi nun ne povos rezisti kontraŭ nia rajdistaro kaj nia armeo en tiu ĉi ebenaĵo, kie ne estas ŝtonoj nek silikoj nek loko, kien fuĝi.

74 Kiam Jonatan aŭdis tiujn vortojn de Apolonio, li indigniĝis kaj elektis dek mil homojn, kaj foriris el Jerusalem. Lia frato Simon venis renkonte al li por helpi lin. 75 Li starigis sian tendaron apud Jafo, sed la loĝantoj fermis antaŭ ili la pordegojn, ĉar en la urbo troviĝis trupoj de Apolonio. Ili do atakis la urbon. 76 La teruritaj loĝantoj malfermis la pordegojn, kaj Jonatan okupis Jafon. 77 Apolonio aŭdis pri tio kaj ekiris kun tri mil rajdistoj kaj multnombra piediranta armeo direkte al Aŝdod, kvazaŭ por trapasi la landon; fakte li suriris la ebenaĵon, ĉar li havis amason da rajdistoj kaj fidis je tio. 78 Jonatan sekvis lin ĝis Aŝdod, kaj tie la armeoj komencis la batalon. 79 Malantaŭ sia armeo Apolonio tenis mil rajdistojn kaŝitaj. 80 Jonatan rimarkis, ke estas embusko malantaŭ li. La rajdistoj ĉirkaŭis lian armeon, kaj de mateno ĝis vespero ili pafis al ili siajn sagojn, 81 sed laŭ ordono de Jonatan la popolo ĝin eltenis, kaj fine iliaj ĉevaloj laciĝis. 82 Tiam Simon atakigis sian armeon kontraŭ la batalvicoj, ĉar la rajdistoj diskuris; kaj li batis ilin kaj ili fuĝis. 83 La rajdistaro tute disiĝis sur la ebenaĵo. Ili fuĝis al Aŝdod kaj eniris en la sanktejon de sia idolo Dagon, por saviĝi. 84 Sed Jonatan bruligis Aŝdodon kaj la ĉirkaŭajn urbojn kaj kunprenis el ili multan predon. La sanktejon de Dagon kaj ĉiujn, kiuj rifuĝis tien, li forbruligis. 85 Kiuj pereis per la glavo aŭ per la fajro nombris ĉirkaŭ ok mil homojn. 86 Jonatan foriris de tie kaj starigis sian tendaron apud Aŝkelon. La loĝantoj de tiu urbo eliris renkonte al li kun granda pompo. 87 Kun riĉa predo Jonatan kaj liaj soldatoj poste reiris al Jerusalem. 88 Kiam reĝo Aleksandro aŭdis pri tio, li montris al Jonatan des pli grandan honoron: 89 li sendis al li oran bukon, per kiu kutime oni pridonacas nur parencojn de la reĝoj, kaj li ankaŭ donacis al li kiel heredaĵon Ekronon kun tuta ĝia tereno.

<<    Ĉapitro: 10    >>



supren al la komenco de la paĝo