Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 9    >>


1 Demetrio aŭdis, ke falis Nikanor kaj ke malvenkis lia armeo, kaj li decidis denove sendi Bakĥidon kaj Alkimon al Judujo, kun la dekstra alo de la armeo. 2 Ili prenis la vojon al Galileo kaj sieĝis Mesaloton en la regiono de Arbela; la urbon ili konkeris kaj mortigis multe da loĝantoj. 3 La unuan monaton de la jaro cent kvindek du ili starigis sian tendaron apud Jerusalem. 4 De tie ili retiriĝis kaj iris al Berea kun dudek mil piedirantoj kaj du mil rajdistoj. 5 Kun tri mil elektitaj soldatoj Judas havis sian tendaron en Elasa. 6 Kiam ili vidis, kiel granda estas la alia armeo, ili tre ektimis, kaj multaj el ili kaŝe foriris el la tendaro, tiel ke restis ne pli ol okcent soldatoj. 7 Judas vidis, ke lia armeo forfuĝas tuj antaŭ la neevitebla batalo, kaj li tre ektimis, ĉar mankis la tempo denove kunigi ilin. 8 Plena je malespero li diris al la restantoj: Ek, ni ekiru kontraŭ la malamikoj; eble ni povos rezisti ilin. 9 Sed ili provis malhelpi tion, dirante: Ni ne povos, sed prefere ni nun savu la vivon. Poste ni revenos kun niaj fratoj por batali kontraŭ ili. Nun ni estas tro malmultaj. 10 Sed Judas respondis: Neniam tion ni faru, ke ni fuĝus antaŭ ili. Se venis nia horo, ni brave mortu por niaj fratoj, sed ni ne ĵetu makulon sur nian gloron! 11 La armeo eliris el la tendaro kaj stariĝis kontraŭ ili. La rajdistaro estis dividita en du partojn; la ŝtonĵetistoj kaj arkpafistoj antaŭiris antaŭ la armeo; ĉiuj same fortikaj soldatoj. Bakĥido troviĝis je la dekstra flanko. 12 Dum trumpetado ambaŭflanke aperis la trupoj. Ankaŭ la soldatoj de Judas blovis la trumpetojn. 13 La tero tremis pro la terura bruego de ambaŭ armeoj, kaj la batalo komenciĝis; ĝi daŭris de mateno ĝis vespero. 14 Kiam Judas rimarkis, ke Bakĥido kaj la plej forta parto de la armeo troviĝas je la dekstra flanko, li prenis kun si la plej bravajn soldatojn, 15 kaj disbatis tiun flankon. Li persekutis ilin ĝis la montoj de Aŝdod. 16 Sed kiam la soldatoj de la maldekstra flanko vidis, ke la dekstra flanko estas venkita, ili turniĝis kaj de malantaŭe atakis Judason kaj ties kunbatalantojn. 17 La batalo fariĝis furioza; ambaŭflanke falis multege da homoj. 18 Falis ankaŭ Judas, kaj la ceteraj fuĝis. 19 Jonatan kaj Simon kunprenis la korpon de sia frato Judas kaj entombigis lin en la tombo de liaj patroj, en Modin. 20 La tuta popolo de Izrael priploris lin, funebris kaj lamentis plurajn tagojn; oni diris: 21 Kial falis la heroo, la savinto de Izrael! 22 La tuta cetera historio de Judas, kaj la heroaĵoj, kiujn li faris en bataloj, kaj lia gloro kaj grandeco, ne estas priskribitaj ĉi tie, ĉar estis tro multe.

23 Post la morto de Judas denove aperis ĉie en Izrael la senleĝuloj, kaj la malbonuloj denove ekaktivis. 24 Regis en tiu tempo granda malsato; ankaŭ la tero estis perfida. 25 Bakĥido intence elektis la malpiulojn por regi la landon. 26 Tiuj elserĉadis la amikojn de Judas kaj kondukis ilin al Bakĥido, kiu punis kaj primokis ilin. 27 La premateco de Izrael tiutempe estis pli granda ol iam antaŭe depost la agado de la lasta profeto. 28 Tial kolektiĝis ĉiuj amikoj de Judas kaj diris al Jonatan: 29 De kiam mortis via frato Judas, ne plu estas viro simila al li, kiu povus batali kontraŭ niaj malamikoj kaj Bakĥido, kaj kontraŭ ĉiuj, kiuj malamas nian popolon. 30 Tial ni elektis vin hodiaŭ en lia loko: vi fariĝu nia militestro kaj gvidu nin en niaj bataloj. 31 Tiel do Jonatan postsekvis sian fraton Judas, kaj transprenis la gvidadon.

32 Bakĥido sciiĝis pri tio kaj serĉis mortigi lin. 33 Sed tion eksciis Jonatan kaj lia frato Simon kaj ties kunuloj, kaj ili ĉiuj fuĝis en la dezerton de Tekoa, kaj ili starigis sian tendaron apud la cisternoj de Asfar. 34 [Bakĥido estis informita pri tio en sabata tago, kaj kun sia tuta armeo li transiris la riveron Jordan.] 35 Jonatan sendis sian fraton Johano kun la armeo al siaj amikoj la Nabateoj, por peti, ke ĉe ili li povu deponi siajn multnombrajn pakaĵojn. 36 Sed la filoj de Jambri el Medba faris atakon, forkaptis Johanon kaj lian tutan havaĵon kaj foriris. 37 Iom pli poste oni sciigis al Jonatan kaj al lia frato Simon: La filoj de Jambri aranĝas grandan edziĝan feston kaj la fianĉinon, la filinon de unu el la gravuloj de Kanaan, ili tien kondukas en granda pompo el Nadabat. 38 Ili memoris pri la verŝita sango de ilia frato Johano, ekiris kaj trovis kaŝejon en la montaro. 39 Je certa momento ili rimarkis konfuze bruegan grupon kun multaj pakaĵoj: jen iras renkonte al ili la fianĉo, ĉirkaŭita de amikoj kaj fratoj, kun tamburoj, kantoj kaj riĉaj vestaĵoj. 40 El sia embusko ili sin ĵetis sur ilin kaj mortigis ilin. Falis multaj, kaj la postvivantoj fuĝis en la montaron; oni rabis multe da predo. 41 Tiel la edziĝofesto ŝanĝiĝis en funebron kaj la sono de ĝia muziko en veadon. 42 Venĝinte la sangon de sia frato, ili reiris al la marĉaj bordoj de Jordan. 43 Bakĥido aŭdis tion; en sabata tago li iris al la bordoj de Jordan kun granda armeo. 44 Tiam Jonatan diris al siaj kunuloj: Ek! Ni batalu por nia vivo, ĉar neniam ankoraŭ estis tiel malbone kiel nun: 45 jen antaŭ ni kaj malantaŭ ni estas la malamiko, dekstre kaj maldekstre estas la akvo de Jordan, marĉoj kaj arbustaro, kaj ne ekzistas vojo de eskapo. 46 Nun do alvoku la ĉielon, ke Li savu vin el la manoj de niaj malamikoj. 47 Komenciĝis furioza batalo. Jonatan jam etendis la manon por mortigi Bakĥidon, sed tiu, malantaŭen kliniĝante, evitis la baton. 48 Tiam Jonatan kaj liaj kunuloj ensaltis en la riveron Jordan kaj naĝis al la transa bordo, sed la malamikoj ne tranaĝis la riveron por persekuti ilin. 49 Falis tiun tagon flanke de Bakĥido ĉirkaŭ mil homoj.

50 Reveninte en Jerusalem, Bakĥido fortikigis plurajn urbojn de Judujo: la fortikaĵon apud Jeriĥo, Emaus, Bet-Ĥoron, Bet-El, Timnat-Faraton kaj Tefon li ĉirkaŭigis per altaj muregoj, kun pordegoj kun rigliloj. 51 Li lokis tie trupojn por bridi Izraelon. 52 Ankaŭ la urbojn Bet-Cur kaj Gezer li fortikigis, kaj la citadelon; kaj li starigis tie soldatojn kun nutraĵprovizoj. 53 La filojn de gravuloj en la lando li prenis kiel garantiulojn kaj metis ilin sub gardatecon en la citadelo de Jerusalem. 54 En la dua monato de la jaro cent kvindek tri, Alkimo ordonis malkonstrui la muron de la interna korto de la sanktejo; tiel li volis detrui la laboron de profetoj. Li jam komencis malkonstrui, 55 kiam ekkaptis lin malsano; la komencita laboro estis prokrastita. Lia buŝo estis paralizita, li ne plu povis paroli, nek plu regi la aferojn de sia domo. 56 Alkimo mortis sub grandaj suferoj. 57 Bakĥido vidis, ke mortis Alkimo, kaj reiris al la reĝo. Kaj en Judujo regis paco dum du jaroj.

58 Kolektiĝis ĉiuj malpiuloj kaj diris: Jen Jonatan kaj liaj kunuloj vivas trankvile kaj sekure; ni nun venigu Bakĥidon, por ke li kaptu ilin ĉiujn en unu nokto. 59 Ili iris al li kaj interkonsiliĝis. 60 Bakĥido ekiris kun granda armeo kaj kaŝe skribis al ĉiuj siaj kunbatalantoj en Judujo, por ke ili kaptu Jonatanon kaj ties kunulojn. Sed ili tion ne povis fari, ĉar iliaj planoj malkaŝiĝis. 61 Sed Jonatan kaptis ĉirkaŭ kvindek el la estroj de la lando, kiuj planis tiun ĉi malbonon, kaj mortigis ilin. 62 Jonatan, Simon kaj iliaj kunuloj fuĝis al Bet-Basi en la dezerto. Ili rekonstruis ĝiajn ruinojn kaj fortikigis ĝin. 63 Kiam tion eksciis Bakĥido, li kunvokis sian tutan armeon kaj avertis siajn sekvantojn en Judujo. 64 Li alvenis kaj starigis sian tendaron apud Bet-Basi, kaj sieĝis ĝin multajn tagojn kaj konstruigis militmaŝinojn. 65 Jonatan postlasis en la urbo sian fraton Simon kaj kun areto da soldatoj li mem trairis la landon. 66 Li venkis Odomeron kaj liajn fratojn kaj ankaŭ la tendumejon de la Fasironidoj. Pro tiuj sukcesoj kreskis lia armeo. 67 Simon kaj liaj kunuloj intertempe faris atakon el la urbo eksteren, kaj forbruligis la sieĝomaŝinojn. 68 Ili atakis Bakĥidon, kiu estis venkita. Tre lin deprimis la fakto, ke liaj planoj montriĝis esti vanaj. 69 Lin kaptis furiozo kontraŭ la malpiuloj, kiuj konsilis al li iri en ilian landon, kaj multajn el ili li mortigis; poste li decidis reiri al sia propra lando. 70 Kiam tion aŭdis Jonatan, li sendis al li homojn por fari pacon kun li kaj interŝanĝi militkaptitojn. 71 Bakĥido akceptis tion, kaj tenis sin je sia parolo. Li ĵure promesis al la alia, ke neniam li provos fari malbonon al li, ĉiujn tagojn de sia vivo. 72 Kaj li redonis al li la militkaptitojn, kiujn antaŭe li forkondukis el Judujo. Post tio Bakĥido foriris al sia propra lando kaj neniam plu revenis al ilia lando. 73 La glavo ripozis por Izrael. Jonatan ekloĝis en Miĥmaŝ, kie li komencis juĝi super la popolo kaj forigi la malpiulojn el Izrael.

<<    Ĉapitro: 9    >>



supren al la komenco de la paĝo