Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 11    >>


1 La reĝo de Egiptujo kunigis armeon tiel multenombran kiel estas la sablo sur la bordo de la maro, kaj ankaŭ multe da ŝipoj. Li volis ruze ekposedi la regnon de Aleksandro por aldoni ĝin al sia propra regno. 2 Li eniris en Sirion, ŝajnigante pacemajn intencojn. La loĝantaro de la urboj malfermis por li la pordegojn kaj iris renkonte al li, ĉar laŭ ordono de reĝo Aleksandro oni devis akcepti lin, ĉar li estis lia bopatro. 3 Ĉiufoje kiam Ptolemeo alvenis al iu urbo, li tie lasis soldatojn kiel garnizonon. 4 Kiam li alvenis al Aŝdod, oni montris al li la bruligitan sanktejon de Dagon, la ruinojn de Aŝdod kaj ĉirkaŭaĵo, kaj la korpojn, kiuj ĉie kuŝis, kaj la duonbruligitajn restaĵojn de tiuj, kiujn Jonatan bruligis dum la milito. Oni formis el ili grandan amason apud la vojo, kiun trairos la reĝo. 5 Oni ankaŭ rakontis al la reĝo pri ĉio, kion faris Jonatan, por ke la reĝo ekmalamu lin, sed la reĝo silentis. 6 Kun pompo Jonatan iris al Jafo, renkonte al Ptolemeo. Ili kisis unu la alian kaj tie pasigis la nokton. 7 Jonatan akompanis la reĝon ĝis la rivero, kiun oni nomas la Libera, kaj poste li iris al Jerusalem. 8 Sed reĝo Ptolemeo havis malbonajn intencojn kontraŭ Aleksandro kaj okupis la ĉebordajn urbojn ĝis Seleŭkia apud la maro. 9 Samtempe li sendis homojn al reĝo Demetrio por diri: Venu do! Ni faru interligon. Mi donos al vi mian filinon, kiun havas Aleksandro, kaj vi estos reĝo en la regno de via patro. 10 Mi ja bedaŭras, ke al li mi donis mian filinon, ĉar li provis mortigi min. 11 Tiel li kalumniis lin, ĉar li deziris lian regnon. 12 Li reprenis sian filinon, kaj donis ŝin al Demetrio. Tiel li rompis kun Aleksandro, kaj ilia malamo fariĝis publika. 13 Ptolemeo eniris en Antioĥion kaj surmetis al si la kronon de Azio. Tiel li do havis sur la kapo du kronojn: tiun de Egiptujo kaj tiun de Azio. 14 Reĝo Aleksandro en tiu tempo estis en Kilikio, ĉar la loĝantoj de tiu regiono ribelis. 15 Kiam li aŭdis pri tiuj ĉi okazaĵoj, li ekiris kontraŭ li. Ankaŭ Ptolemeo ekiris, atakis lin kun grandaj fortoj, kaj fuĝigis lin. 16 Aleksandro fuĝis al Arabujo por tie serĉi rifuĝejon, kaj reĝo Ptolemeo triumfis. 17 La Arabo Zabdiel detranĉis al Aleksandro la kapon kaj sendis ĝin al Ptolemeo. 18 Sed tri tagojn pli poste reĝo Ptolemeo mortis. La trupoj, kiujn li postlasis en la fortikaĵoj, estis ĉiuj mortigitaj de la loĝantaro. 19 Tiel do en la jaro cent sesdek sep Demetrio fariĝis reĝo.

20 En tiu tempo Jonatan kunigis la loĝantojn de Judujo por konkeri la citadelon de Jerusalem, kaj tiucele li faris multajn sieĝajn maŝinojn. 21 Kelkaj senleĝuloj, kiuj malamis la propran popolon, iris al la reĝo por informi lin, ke Jonatan sieĝas la citadelon. 22 Kiam tion li aŭdis, li koleriĝis, kaj tuj li decidis iri al Ptolemaido. De tie li skribis al Jonatan, ke li ĉesigu la sieĝon kaj kiel eble plej baldaŭ venu al li en Ptolemaidon por interparoli. 23 Kiam tion aŭdis Jonatan, li ordonis daŭrigi la sieĝon, elektis pliaĝulojn de Izrael kaj pastrojn, kaj sin mem almetis al la danĝero: 24 li kunprenis oron, arĝenton, vestaĵojn kaj multe da aliaj donacoj, kaj ekiris al la reĝo en Ptolemaido. Kaj li trovis favoron ĉe la reĝo. 25 Kelkaj senleĝuloj el lia popolo unuiĝis kontraŭ li por akuzi lin, 26 sed la reĝo eĉ traktis lin simile kiel tion faris liaj antaŭuloj: li honoris lin en ĉeesto de ĉiuj siaj amikoj. 27 Kaj li konfirmis lian ĉefpastrecon kaj ĉiujn ceterajn postenojn, kiujn li antaŭe ricevis, kaj alkalkulis lin al siaj plej proksimaj amikoj. 28 Jonatan petis la reĝon liberigi de impostoj Judujon kaj la tri regionojn de Samario, kaj li promesis al li anstataŭe tricent talantojn. 29 La reĝo konsentis al tio, kaj skribis al Jonatan leteron kun jena enhavo:

30 Reĝo Demetrio al sia frato Jonatan kaj al la popolo de la Judoj: saluton. 31 Por informi vin, ni sendas al vi kopion de la letero, kiun ni skribis pri vi al nia kuzo Lastenes: 32 Reĝo Demetrio al sia patro Lastenes: saluton. 33 Pri la Judoj, kiuj estas niaj amikoj kaj kiuj fidele plenumas siajn devojn al ni, ni opinias bona malavare rekompenci ilin pro ilia bonvolemo al ni. 34 Ni do konfirmas, ke tuta Judujo kaj la tri regionoj Aferema, Lida kaj Ratamin, kiuj estis disigitaj de Samario kaj aligitaj al Judujo, kun ĉio, kio apartenas al ili, estas ilia propraĵo. Ĉiu profito apartenas al tiuj, kiuj oferadas en Jerusalem, rekompence por la tributo, kiun antaŭe la reĝo ĉiujare ricevis de ili, el la rikolto kaj la arbofruktoj. 35 Ekde hodiaŭ ni ankaŭ rezignas pri niaj ceteraj rajtoj: la dekonaĵoj, la impostoj, la saltributo kaj la kronopagoj. Ĉion ĉi ni lasas al ili. 36 De nun ĉion ĉi ni atribuas al ili por ĉiam. 37 Nun vi do zorgeme faru kopion de tio ĉi, kaj transdonu ĝin al Jonatan, por ke sur la sankta monto ĝi troviĝu sur bone videbla loko.

38 Kiam reĝo Demetrio vidis, ke en la landoj, kiujn li regas, ekestis trankvilo kaj ke neniu kontraŭas lin, li forsendis ĉiujn siajn armeojn, ĉiun soldaton al lia naskiĝloko, escepte de la fremdulaj trupoj, kiujn li varbis sur la insuloj de la nacianoj. Tial sentis malamon kontraŭ li ĉiuj trupoj, kiuj ankoraŭ servis dum la regado de liaj patroj. 39 Trifon, siatempe sekvanto de Aleksandro, rimarkis, ke la tuta armeo murmuras kontraŭ reĝo Demetrio. Li iris al la Arabo Imalkue, kiu estis la edukanto de Antioĥo, la filo de Aleksandro. 40 Kaj li firme postulis, ke li donu al li la knabon, por ke li fariĝu reĝo anstataŭ lia patro. Samtempe li rakontis al li pri ĉio, kion faris Demetrio kaj pri la malamo, kiun lia propra armeo sentas kontraŭ li. Li restis tie multajn tagojn. 41 Jonatan intertempe petis reĝon Demetrio, ke li forigu siajn soldatojn el la citadelo de Jerusalem kaj ankaŭ el la ceteraj fortikaĵoj; ĉar ili ofte batalis kontraŭ Izrael. 42 Demetrio sendis al Jonatan la respondon:
Ne nur tion mi faros por vi kaj por via popolo, sed mi ankaŭ honoros vin kaj vian popolon, kiam favoran okazon mi trovos. 43 Sed nun plej bone vi faros, se vi sendos al mi homojn por kunbatali kun mi, ĉar mia tuta armeo forlasis min.

44 Tiam Jonatan sendis al Antioĥio tri mil bravajn soldatojn. La reĝo tre ĝojis, kiam ili atingis lin. 45 En la urbo estiĝis ribelo: kolektiĝis ĉirkaŭ cent dudek mil loĝantoj, kiuj volis mortigi la reĝon. 46 Demetrio fuĝis en la palacon, kaj la loĝantaro de la urbo okupis la stratojn de la urbo, kaj ili ekbatalis. 47 La reĝo alvokis la Judojn por helpi lin: ili ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ li, poste disiris tra la urbo, kaj mortigis tiun tagon ĉirkaŭ cent mil loĝantojn. 48 Tiutage ili ekbruligis la urbon kaj kaptis multan predon. Tiel ili savis la reĝon. 49 Kiam la loĝantoj de la urbo vidis, ke la Judoj mastras la urbon kaj faras, kion ili volas, ili perdis la kuraĝon kaj petegis la reĝon per jenaj vortoj: 50 Donu al ni la dekstran manon, por ke la Judoj ĉesu batali kontraŭ ni kaj kontraŭ la urbo. 51 Ili forĵetis la armilojn kaj faris pacon. La Judoj estis honorataj de la reĝo kaj de ĉiuj subuloj de lia regno. Ili reiris al Jerusalem kun grandega predo. 52 Reĝo Demetrio eksidis sur sia trono kaj en lia regno estiĝis paco. 53 Sed li ne plenumis siajn promesojn kaj ŝanĝis sian sintenon al Jonatan. Anstataŭ rekompenci lin pro liaj servoj, li komencis ĝeni lin. 54 Baldaŭ post tiuj ĉi okazaĵoj Trifon revenis kun Antioĥo, kiu en tiu tempo estis ankoraŭ juna knabo. Li fariĝis reĝo kaj surmetis al si la kronon. 55 Ĉiuj trupoj, kiujn forigis Demetrio, kolektiĝis ĉirkaŭ li, kaj ili batalis kontraŭ Demetrio kaj fuĝigis lin. 56 Trifon kaptis la elefantojn kaj okupis Antioĥion. 57 La juna Antioĥo skribis al Jonatan: Mi konfirmas vian ĉefpastrecon kaj mi faras vin reganto super la kvar regionoj, kaj mi volas, ke vi estu inter la amikoj de la reĝo. 58 Samtempe li sendis al li oran tabloservicon kaj rajtigis lin trinki el oraj pokaloj, vesti sin en purpuro kaj porti oran bukon. 59 Kaj lian fraton Simon li faris generalo de la trupoj inter la Ŝtuparo de Tiro kaj la limoj de Egiptujo. 60 Kaj ekiris Jonatan tra la regionoj transe de la rivero kaj vizitis la urbojn, kaj ĉirkaŭ li kolektiĝis la tuta forto de Sirio por kunbatali. Li atingis Aŝkelonon, kie la homoj de la urbo lin kore bonvenigis. 61 De tie li iris al Gaza, sed ties loĝantoj fermis antaŭ li la pordegojn. Li do sieĝis ĝin, bruldetruis la ĉirkaŭaĵon kaj kaptis multan predon. 62 Tiam la loĝantaro de Gaza petis lin pri paco. Jonatan konsentis, sed prenis la filojn de iliaj gravuloj kiel garantiulojn; li sendis ilin al Jerusalem. Poste li trairis la tutan landon ĝis Damasko. 63 Tie Jonatan aŭdis, ke la generaloj de Demetrio estas en Kedeŝ en Galileo kun granda armeo, por vanigi liajn planojn. 64 Li ekiris kontraŭ ili, kaj sian fraton Simon li postlasis en Judujo. 65 Simon sieĝis Bet-Curon dum multaj tagoj kaj enfermis la urbon. 66 Ili petis lin pri paco. Li prezentis al ili la dekstran manon, sed devigis ilin forlasi la urbon. Li ekposedis la urbon kaj donis al ĝi garnizonon. 67 Jonatan kaj lia armeo starigis sian tendaron ĉe la lago Genesaret, kaj frumatene ili iris al la ebenaĵo de Ĥacor. 68 Tie jen ekiras renkonte al li la armeo de la fremduloj; en la montaro ili preparis por li embuskon. Dum la armeo rekte ekiris al ili, 69 eliris el sia kaŝejo tiuj, kiuj estis en embusko, kaj la batalo komenciĝis. 70 Ĉiuj soldatoj de Jonatan fuĝis. Restis neniu krom la militestroj de lia armeo, Matatias, filo de Abŝalom, kaj Judas, filo de Ĥalfi. 71 Tiam Jonatan disŝiris siajn vestaĵojn, priŝutis sian kapon per polvo kaj preĝis. 72 Poste li denove atakis, kaj tiel grave trafis la malamikojn, ke ili fuĝis. 73 Kiam liaj fuĝintaj soldatoj vidis tion, ili revenis al li, kaj kun li persekutis ilin ĝis Kedeŝ, kie estis ilia tendaro. Tie sian propran tendaron ili starigis. 74 Kaj falis el la fremduloj en tiu tago preskaŭ tri mil homoj. Jonatan reiris al Jerusalem.

<<    Ĉapitro: 11    >>



supren al la komenco de la paĝo