Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 12    >>


1 Kiam Jonatan vidis, ke la cirkonstancoj estas favoraj, li elektis kelkajn virojn kaj sendis ilin al Romo por firmigi kaj renovigi la amikecon kun ili. 2 Ankaŭ al la Spartanoj kaj al aliaj lokoj li sendis leterojn kun simila enhavo. 3 La senditoj vojaĝis al Romo; tie ili aperis antaŭ la senato kaj diris: Ĉefpastro Jonatan kaj la popolo de la Judoj sendis nin por renovigi la amikecon kaj la aliancon kun vi, laŭ la antaŭaj kondiĉoj. 4 Kaj ili donis al ili leterojn por la lokaj aŭtoritatuloj, por ke ili lasu ilin trapasi en paco al Judujo. 5 Tio estas kopio de la letero, kiun skribis Jonatan al la Spartanoj:

6 Ĉefpastro Jonatan kaj la pliaĝuloj de la popolo, la pastroj kaj la cetera popolo de la Judoj, al siaj fratoj la Spartanoj: saluton. 7 Jam en pasinta tempo unu el viaj reĝoj, Areios, sendis leteron al ĉefpastro Onias, dirante, ke vi estas niaj fratoj, kiel montras la almetita kopio. 8 Onias bonvenigis la senditon kun granda honoro kaj akceptis la leteron, en kiu oni klare parolas pri alianco kaj amikeco. 9 Tiaĵojn ni ne vere bezonas, ĉar nian konsolon ni ĉerpas el la Sanktaj Skriboj, kiuj estas en niaj manoj. 10 Sed por ne fremdiĝi de vi, ni provas pere de senditoj renovigi nian fratecon kaj amikecon; ĉar jam pasis multe da tempo de la momento, kiam vi sendis al ni vian leteron. 11 Koncerne nin, senlace ni rememorigas pri vi, dum la festoj kaj la ceteraj solenaĵoj, kiam ni alportas oferojn kaj en niaj preĝoj, kiel estas ĝuste kaj juste memori pri siaj fratoj. 12 Ni ĝojas pri via gloro. 13 Niaflanke, ni havas multe da problemoj de ĉiuj flankoj kaj multe da militoj. Atakas nin la najbaraj reĝoj. 14 Tamen ni ne volis impliki vin aŭ aliajn aliancanojn kaj amikojn en tiuj militoj; 15 ĉar ni ja havas la helpon de la ĉielo, kiu subtenas nin. Ni estis savitaj el la manoj de niaj malamikoj, kaj ili estis humiligitaj. 16 Numenion, filon de Antioĥo, kaj Antipatron, filon de Jason, ni elektis kaj sendis ilin al la Romanoj por renovigi la amikecon kun ili kaj la malnovan aliancon. 17 Ni komisiis al ili ankaŭ viziti vin por transdoni niajn salutojn kaj doni nian leteron pri la renovigo de nia frateco. 18 Nun vi faros bone, se vi respondos al tio.

19 Kaj tio estas kopio de la letero, kiun oni skribis al Onias:

20 Areios, reĝo de la Spartanoj, al ĉefpastro Onias: saluton. 21 En skribaĵo pri la Spartanoj kaj la Judoj oni trovis, ke ili estas fratoj kaj devenas el la gento de Abraham. 22 Ĉar tion nun ni scias, vi faros bone, se vi skribos al ni pri via farto. 23 Niaflanke, ni jam skribas al vi: Via brutaro kaj via posedaĵo estas la niaj, kaj la nia estas la via. Ni ordonis, ke oni sciigu vin pri tio.

24 Kiam Jonatan aŭdis, ke la generaloj de Demetrio revenis kun ankoraŭ pli potenca armeo ol antaŭe por batali kontraŭ li, 25 li foriris el Jerusalem kaj trafis ilin en la regiono de Ĥamat. Ĉar li ne volis doni la eblecon, ke ili invados lian landon. 26 Li sendis spionojn al ilia tendaro, kiuj ĉe sia reveno informis lin, ke ili faras tiajn preparojn, kvazaŭ ili intencus ataki tiun nokton. 27 Tuj post sunsubiro Jonatan ordonis al siaj soldatoj resti sendormaj la tutan nokton, kaj esti batalpretaj, kaj ĉirkaŭ la tendaro li ĉie starigis gardistojn. 28 Kiam la malamikoj aŭdis, ke Jonatan kaj lia armeo estas pretaj por la batalo, ili ektimis kaj perdis la kuraĝon. Ili bruligis grandajn fajrojn en la tendaro kaj foriris. 29 Jonatan kaj liaj soldatoj rimarkis ilian fuĝon nur matene, ĉar ili daŭre vidis la flamojn de la fajroj. 30 Jonatan postkuris ilin, sed ne povis atingi ilin, ĉar ili jam transiris la riveron Libera. 31 Jonatan sin do turnis kontraŭ la Araboj, kiujn oni nomas Zabadeoj. Li venkis ilin kaj kaptis predon. 32 Poste li forigis sian tendaron, kaj ekiris al Damasko; kaj li trairis tiun tutan regionon. 33 Ankaŭ Simon ekiris. Li iris ĝis Aŝkelon kaj la najbaraj fortikaĵoj, poste turnis sin kontraŭ Jafo kaj okupis ĝin. 34 Li ja aŭdis, ke oni volas transdoni la fortikaĵon al la sekvantoj de Demetrio. Tial li starigis tie garnizonon por gardi ĝin.

35 Post sia reveno al Jerusalem, Jonatan kunvokis la pliaĝulojn de la popolo kaj decidis kun ili konstrui en Judujo fortikaĵojn 36 kaj plialtigi la muregojn de Jerusalem, kaj inter la citadelo kaj la urbo ili decidis konstrui altan muron por apartigi ĝin de la urbo. La citadelo estu tute izolita, por ke la garnizono povu nek aĉeti nek vendi ion ajn. 37 Ili kuniĝis por rekonstrui la urbon: ĉar teren falis parto de la murego oriente de la torento, oni rekonstruis la tiel nomatan Kafenata. 38 Simon rekonstruis Adidan en la Ŝefela-ebenaĵo, fortikigis ĝin kaj provizis ĝin per pordegoj kaj rigliloj.

39 Trifon strebis al tio, ke li fariĝos reĝo de Azio, surmetos al si la kronon kaj levos la manon kontraŭ reĝo Antioĥo. 40 Sed li supozis, ke Jonatan eble malhelpos lin en liaj intencoj, sed ja batalos kontraŭ li. Tial li volis kapti kaj mortigi lin. Li ekmarŝis kaj alvenis al Bet-Ŝan. 41 Iris renkonte al li Jonatan kun batalpreta armeo de kvardek mil elprovitaj soldatoj, ankaŭ al Bet-Ŝan. 42 Trifon vidis, ke li venis kun tiel multnombra armeo, kaj ne kuraĝis levi la manon kontraŭ li. 43 Li eĉ bonvenigis lin kun honoro, prezentis lin al ĉiuj siaj amikoj, donis al li donacojn kaj ordonis al siaj amikoj kaj al sia armeo, ke ili obeu al li, kvazaŭ lin mem. 44 Fine li diris al Jonatan: Kial vi lacigis tutan ĉi tiun popolon? Ja ne estas milito, kiu minacas nin! 45 Do forsendu ilin al iliaj domoj, elektu al vi kelkajn virojn, kiuj restu kun vi, kaj poste iru kun mi al Ptolemaido. Mi redonos ĝin al vi kaj ankaŭ la ceterajn fortikaĵojn, la restintajn trupojn kaj ĉiujn oficistojn; poste mi mem retroiros, ĉar nur tial mi venis ĉi tien. 46 Jonatan kredis lin kaj plenumis lian deziron: la armeon li forsendis, kaj ĝi reiris al Judujo. 47 Tri mil virojn li tenis ĉe si, el kiuj li sendis du mil al Galileo; do mil homoj akompanis lin. 48 Apenaŭ Jonatan enpaŝis Ptolemaidon, kaj la loĝantoj fermis la pordegojn de la urbo kaj kaptis lin, kaj ĉiujn, kiuj venis kun li, ili mortigis per la glavo. 49 Trifon intertempe sendis trupojn kaj rajdistojn al Galileo kaj al la granda ebenaĵo por mortigi ĉiujn sekvantojn de Jonatan. 50 Tiuj tamen sciiĝis, ke Jonatan estis kaptita kaj mortigita kune kun liaj kunuloj. Ili kuraĝigis sin reciproke kaj ekmarŝis en densaj batalvicoj, pretaj batali. 51 Sed iliaj persekutantoj vidis, ke estos batalo por vivo aŭ morto; tial ili iris returne. 52 Tiel do ĉiuj en paco revenis al Judujo. Oni funebris pri Jonatan kaj liaj kunuloj, kaj estis plenaj je timo. Tuta Izrael grave funebris.

53 Ĉiuj najbaraj popoloj deziris ekstermi ilin; ili diris: Nun ili havas nek militestron nek iun ajn helpon. Do ĝuste nun ni ataku ilin kaj forviŝu la memoron pri ili el inter la homoj.

<<    Ĉapitro: 12    >>



supren al la komenco de la paĝo