Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 13    >>


1 Simon aŭdis, ke Trifon kunigis grandegan armeon por invadi Judujon kaj ruinigi ĝin. 2 Li rimarkis, ke la popolo estas konsternita kaj timoplena. Do li iris al Jerusalem, kunvokis la popolon, 3 kaj kuraĝigis ilin per tiuj vortoj: Vi mem scias, kion ni faris, ni miaj fratoj kaj la domo de mia patro, por defendi la leĝon kaj la sanktejon; kiom da penoj ni devis suferi, kiom da bataloj. 4 Tial ĉiuj miaj fratoj oferis sian vivon por Izrael, kaj restas nur mi sola. 5 Nun, en momento de tiel granda premateco, mi ne volas indulgi mian vivon, ĉar mi estas ne pli bona ol miaj fratoj. 6 Male, mi venĝos mian popolon, la sanktejon, kaj niajn edzinojn kaj infanojn, ĉar ĉiuj nacianoj kuniĝis en sia malamo kaj volas ekstermi nin. 7 Kiam la popolo aŭdis tiujn vortojn, ĝi denove ekhavis kuraĝon. 8 Kaj laŭte ili respondis: Estu vi nia gvidanto, anstataŭ viaj fratoj Judas kaj Jonatan. 9 Gvidu nian batalon, kaj ĉion, kion vi diros, tion ni faros! 10 Tiam li kunigis ĉiujn virojn batalkapablajn kaj plirapidigis la konstruadon de la muregoj de Jerusalem, kaj fortikigis ĝin ĉiuflanke. 11 Li sendis Jonatanon, filon de Abŝalom, kun sufiĉe granda armeo al Jafo; tiu forpelis el la urbo la loĝantojn kaj mem restis tie.

12 Trifon dum tio ekiris el Ptolemaido kun grandega armeo al Judujo. Jonatanon li kondukis kun si kiel militkaptiton. 13 Simon starigis sian tendaron apud Adida sur la rando de la ebenaĵo. 14 Kiam Trifon eksciis, ke Simon transprenis la lokon de sia frato Jonatan, kaj ke li intencas batali kontraŭ li, li sendis al li senditojn kun la vortoj: 15 Mi malliberigis vian fraton Jonatan pro la mono, kiun li ŝuldas al la reĝa trezorejo, pro la ofico, kiun li plenumas. 16 Vi do sendu cent talantojn da arĝento kaj du liajn filojn kiel garantiulojn, por ke post sia liberiĝo li ne rompu kun ni. Tiam ni liberigos lin. 17 Simon sciis, ke sin kaŝas insido en liaj diroj, sed tamen li alportigis la monon kaj la knabojn, por ke li ne elvoku koleron de popolo kontraŭ si. 18 Ili ja povus diri: Li nur pereis, ĉar vi ne sendis la monon nek la knabojn. 19 Li do sendis la knabojn kaj la cent talantojn, sed Trifon mensogis kaj ne liberigis Jonatanon. 20 Post tio Trifon ekiris por invadi kaj neniigi Judujon. Li prenis la ĉirkaŭvojon al Adoraim, sed Simon kaj lia armeo ĉie baris al li la vojon, kiun li volis trairi. 21 La trupoj de la citadelo sendis mesaĝistojn al Trifon por insisti, ke rapide li venu al ili tra la dezerto, kaj kunportu nutraĵojn por ili. 22 Trifon preparis sian tutan rajdistaron por la vojaĝo, sed tiunokte tiel multe neĝis, ke la neĝo malebligis la vojaĝon. Li do forigis sian tendaron kaj iris al Gilead. 23 En la proksimeco de Baskama li mortigis Jonatanon kaj tie enterigis lin. 24 Poste Trifon reiris al sia lando. 25 Simon ordonis venigi la ostojn de sia frato Jonatan kaj enterigis lin en Modin, la urbo de liaj patroj. 26 La tuta Izrael priploris lin kaj funebris dum multaj tagoj. 27 Post tio Simon konstruigis monumenton sur la tombo de sia patro kaj siaj fratoj, tiel altan ke ĝi estis videbla de malproksime; por la antaŭa kaj la malantaŭa flankoj li uzis poluritan ŝtonon. 28 Li ankaŭ starigis sep piramidojn, unu kontraŭ la alia, memore al la patro, la patrino kaj la kvar fratoj. 29 Por tiuj li faris konstruaĵon kun ĉirkaŭe grandaj kolonoj; kaj sur la kolonoj li faris trofeojn, por eterna memoro, kaj apud la trofeoj skulptaĵojn de ŝipoj, kiujn oni povis admiri dum ilia veturado sur la maro. 30 Tia estas la tombo, kiun li starigis en Modin, kaj kiu ankoraŭ tie ekzistas ĝis hodiaŭ.

31 Trifon agis perfide kontraŭ la juna reĝo Antioĥo kaj mortigis lin. 32 Li fariĝis reĝo anstataŭ li kaj surmetis al si la kronon de Azio. Li faris multe da malbono en la lando. 33 Intertempe Simon rekonstruis la fortikaĵojn de Judujo kaj ĉirkaŭigis ilin per altaj turoj kaj grandaj muregoj kun pordegoj kaj rigliloj. En la fortikaĵoj li faris provizojn de nutraĵoj. 34 Simon elektis kelkajn virojn kaj sendis ilin al reĝo Demetrio kun la peto, ke li malŝarĝu la landon de la impostoj, ĉar la tuta agado de Trifon estis nenio alia ol daŭra prirabado. 35 Reĝo Demetrio sendis al li jenan respondon en letero:

36 Reĝo Demetrio al Simon, ĉefpastro kaj amiko de la reĝoj, al la pliaĝuloj kaj al la popolo de la Judoj: saluton. 37 Ni ricevis la oran kronon kaj la palmbranĉon, kiujn vi sendis. Ni estas pretaj fari kun vi daŭran pacon kaj ankaŭ skribi al la oficistoj liberigi vin de ĉiuj impostoj. 38 Ĉio, kion koncerne vin ni nun decidas, estas valida. La fortikaĵoj, kiujn vi konstruis, estu la viaj. 39 Ni pardonas al vi ĉiujn malobservojn kaj krimojn ĝis nun, kaj senigas vin de la kronopago, kiun vi ŝuldas. Se vi ankoraŭ havas iujn ŝuldojn en Jerusalem, ankaŭ tiuj estas neniigitaj. 40 Se kelkaj el inter vi kapablas servi en mia gvardio, ili povas rekrutiĝi. Ekregu inter ni paco!

41 Tiel en la jaro cent sepdek Izrael estis liberigita de la jugo de la nacianoj. 42 Kaj la popolo komencis skribi en kontraktoj kaj dokumentoj: En la unua jaro de Simon, ĉefpastro, militestro kaj reganto de la Judoj.

43 Tiutempe Simon starigis sian tendaron apud Gezer kaj ĉirkaŭigis ĝin per sia armeo. Li konstruis sieĝan maŝinon kaj kondukis ĝin al la urbo. Li faris breĉon en unu el la turoj kaj konkeris ĝin. 44 Kiam la viroj de la sieĝa maŝino eniris la urbon, estiĝis granda paniko. 45 La loĝantoj de la urbo grimpis kun edzinoj kaj infanoj sur la muregojn kaj, disŝirante siajn vestaĵojn, ili laŭte kriis kaj petis Simonon pri paco. 46 Ili diris: Ne traktu nin laŭ nia malnobleco, sed laŭ via kompatemo. 47 Simon lasis sin pacigi kaj ne plu batalis kontraŭ ili. Tamen li forpelis ilin el la urbo, purigis la domojn, en kiuj estis la statuoj de idoloj, kaj poste eniris la urbon kun kantoj kaj dankhimnoj. 48 Li neniigis el ĝi ĉiun malpuraĵon, kaj loĝigis en ĝi virojn, kiuj estis fidelaj al la leĝo; li fortikigis ĝin kaj konstruis por si mem rezidejon. 49 La garnizono de la citadelo de Jerusalem estis tute izolita de la lando, kaj povis nenion vendi nek aĉeti. Ili vivis en ekstrema mizero, kaj multaj el inter ili mortis pro malsato. 50 Ili vokis al Simon, ke li faru pacon kun ili, kaj tion li faris. Tamen li forpelis ilin de tie, kaj purigis la citadelon de ĉiuj postsignoj de la servado al idoloj. 51 La Judoj eniris en ĝin la dudek-trian tagon de la dua monato de la jaro cent sepdek unu, kun laŭdokantoj, palmbranĉoj kaj dum ludado de citroj, cimbaloj kaj harpoj, kun himnoj kaj kantoj, ĉar batita estis granda malamiko de Izrael. 52 Simon decidis, ke ĉiujare tiun tagon oni festos kun ĝojo. Li fortikigis la monton de la sanktejo, apud la citadelo; kaj tie li ekloĝis kun la siaj. 53 Ĉar Simon vidis, ke Johano, lia filo, jam estas viro, li faris lin militestro super la tuta armeo. Li ekloĝis en Gezer.

<<    Ĉapitro: 13    >>



supren al la komenco de la paĝo