Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 14    >>


1 En la jaro cent sepdek du reĝo Demetrio kunigis sian armeon kaj ekiris al Medujo por serĉi helpon por la batalo kontraŭ Trifon. 2 Kiam Arsakes, reĝo de Persujo kaj Medujo, aŭdis, ke Demetrio eniris lian landon, li sendis unu el siaj generaloj por kapti lin viva. 3 La generalo ekiris, venkis la armeon de Demetrio, prenis lin en kaptiteco kaj kondukis lin al Arsakes, kiu ordonis enkarcerigi lin.
    5 Krom sia tuta gloro li eĉ konkeris Jafon,
    faris ĝin sia haveno kaj malfermis aliron al la insuloj de la maro.
    6 Li plilarĝigis la limojn de sia popolo
    kaj regis super la lando.
    7 Li rekondukis multajn militkaptitojn
    kaj fariĝis mastro super Gezer, Bet-Cur kaj la citadelo.
    Li neniigis ĉiun malpuraĵon en ĝi,
    kaj estis neniu por rezisti kontraŭ li.
    8 Ĉiu prizorgis sian grundon en paco,
    kaj la tero donadis siajn produktojn
    kaj la arboj sur la kampoj siajn fruktojn.
    9 Maljunuloj sidis sur la placoj
    kaj ĉiuj parolis pri prospero;
    la junuloj vestis sin en gloro
    kaj portis sian armaĵon.
    10 Al la urboj nutraĵon li liveris
    kaj fortikigis ilin per defendaj muregoj:
    tiel lia gloro atingis la finojn de la tero.
    11 Li restarigis pacon en la lando
    kaj Izrael ĝuis ĝin en granda ĝojo.
    12 Ĉiu povis ripozi sub sia propra vinberarbo aŭ sub sia figujo,
    kaj neniu maltrankviligis ilin.
    13 Malaperis tiuj, kiuj kaŭzis militojn,
    kaj en tiuj tagoj la potenco de la reĝoj estis rompita.
    14 Li altigis ĉiujn humiligitojn el sia popolo,
    fervore li gardis la leĝon
    kaj forpelis ĉiujn malpiulojn kaj malvirtulojn.
    15 La sanktejon li glorigis
    kaj riĉigis ĝin per multaj sanktaj ujoj.
16 La informo pri la morto de Jonatan kaŭzis en Romo kaj Sparto grandan ĉagrenon. 17 Sed kiam ili aŭdis, ke lia frato Simon fariĝis ĉefpastro post li, kaj ke li regas super la lando kaj la urboj en ĝi, 18 ili skribis al li sur bronzaj tabuletoj por renovigi kun li la amikecon kaj la aliancon, kiujn ili faris kun liaj fratoj Judas kaj Jonatan. 19 Oni legis ilin antaŭ la tuta popolo en Jerusalem. 20 Tio estas kopio de la letero, kiun sendis la Spartanoj:
La regantoj kaj la urbo de la Spartanoj al ĉefpastro Simon, al la pliaĝuloj, la pastroj kaj al siaj fratoj, la tuta popolo de la Judoj: saluton. 21 La senditoj, kiujn vi sendis al nia popolo, rakontis al ni pri via gloro kaj via honoro. Ilia veno tre ĝojigis nin. 22 Tion, kion ili diris, ni jene notis inter la decidoj de la popolo: Numenio, filo de Antioĥo, kaj Antipator, filo de Jason, senditoj de la Judoj, venis al ni por renovigi la amikecon kun ni. 23 La popolo decidis, ke oni akceptu ilin kun honoro kaj ke kopion de tio, kion ili diris, oni metu en la publikan arkivon, por ke la popolo de Sparto gardu la memoron pri tio.
Kopion de tio ĉi oni sendis ankaŭ al ĉefpastro Simon. 24 Post tio Simon sendis Numenion kun grandega ora ŝildo de mil minoj al Romo por plifirmigi la interligon kun la Romanoj.

25 Kiam la popolo aŭdis pri ĉio ĉi tio, oni diris: Kiel ni montru nian dankon al Simon kaj al liaj filoj? 26 Ĉar li mem kaj liaj fratoj kaj la domo de lia patro ĉiam estis firmaj kaj batalis kontraŭ la malamikoj de Izrael; ili redonis al ĝi la liberecon. Tion ili do gravuris sur bronzaj tabuletoj kaj tiujn ili fiksis sur kolono sur la monto Cion. 27 Tio estas kopio de tiu teksto:
La dek-okan tagon de la monato Elul en la jaro cent sepdek du, la trian jaron de la ĉefpastreco de Simon, en Asaramel, 28 dum granda kunveno de pastroj kaj popolo, de la gvidantoj de la popolo kaj la pliaĝuloj de la lando, oni sciigis al ni la jenon: 29 Dum la multaj militoj en nia lando, Simon, filo de Matatias, pastro el la idaro de Jojarib, kaj liaj fratoj elmetis sin al multa danĝero kaj rezistis kontraŭ la malamikoj de la popolo, por savi la sanktejon kaj la leĝon. Ili multe kontribuis al la gloro de sia popolo. 30 Jonatan unuigis la popolon kaj fariĝis ilia ĉefpastro. Kiam li estis enterigita ĉe siaj patroj, 31 la malamikoj decidis invadi la landon por ruinigi ĝin kaj levi la manon kontraŭ la sanktejo, 32 Simon ekstaris kontraŭ ili kaj batalis por sia popolo. Li elspezis multe el sia propra mono por armi la trupojn de sia popolo kaj nutris ilin. 33 Li fortikigis la urbojn de Judujo kaj ankaŭ Bet-Curon ĉe la limo de Judujo, kie antaŭe estis tenejo de la armiloj de la malamikoj. Tie li starigis garnizonon de Judaj soldatoj. 34 Ankaŭ Jafon li fortikigis ĉe la maro, kaj Gezeron ĉe la limo de Aŝdod, kie antaŭe loĝis malamikoj, kaj kie li loĝigis Judojn; kaj ambaŭ urbojn li provizis per ĉio necesa por vivteno. 35 Kiam la popolo vidis, kiel fidela estas Simon kaj kian gloron li provas havigi al sia popolo, ili faris lin estro kaj ĉefpastro pro ĉio, kion li faris, pro la justeco kaj fidelo, kiujn li montris al sia popolo, kaj ĉar ĉiumaniere li strebadis altigi sian popolon. 36 Dum liaj tagoj kaj dank' al lia zorgo oni sukcesis forpeli la nacianojn el la lando, precipe tiujn, kiuj loĝis en la urbo de David en Jerusalem, kie ili konstruis al si citadelon, el kiu ili daŭre faris atakojn por malpurigi la ĉirkaŭaĵon de la sanktejo kaj damaĝi ĝian sanktecon. 37 Li loĝigis tie Judojn kaj fortikigis ĝin por sekurigi la landon kaj la urbon. Samtempe li plialtigis la muregojn de Jerusalem. 38 Reĝo Demetrio konfirmis lian ĉefpastrecon. 39 Krom tio li enkalkulis lin inter siaj amikoj kaj grave honoris lin, 40 ĉar li aŭdis, ke la Romanoj nomas la Judojn amikoj, kunbatalantoj kaj fratoj, kaj ke la senditojn de Simon ili bonvenigis kun honoro. 41 Li ankaŭ aŭdis, ke la Judoj kaj la pastroj decidis, ke Simon estu ilia estro kaj ĉefpastro por ĉiam, ĝis ekstaros fidinda profeto, 42 kaj ilia generalo. Li prizorgu la sanktejon kaj nomumu la homojn por inspekti la laborojn pri ĝi, kaj tiujn, kiuj regu la landon kaj gardu pri la armiloj kaj la fortikaĵoj. 43 Li ankaŭ devis prizorgi la sanktejon; ĉiuj devis obei lin kaj ĉiuj kontraktoj en la lando estu farataj en lia nomo. Li sin vestu en purpuro kaj portu la oran bukon. 44 Al neniu el la popolo aŭ el la pastroj estas permesite ŝanĝi iun ajn el tiuj ĉi reguloj, rezisti al liaj ordonoj, kunvoki kunvenon en la lando sen li, vesti sin en purpuro aŭ porti la oran bukon. 45 Se iu kontraŭas tion aŭ ŝanĝas ion el ĝi, li estos punita.

46 La tuta popolo decidis doni al Simon la rajton agi laŭ ĉi tio. 47 Simon akceptis tion kaj konsentis esti ĉefpastro, generalo kaj estro de la Juda popolo kaj ĝiaj pastroj kaj gvidi ĉiujn. 48 Tiun ĉi tekston oni gravurigis sur bronzaj tabuletoj kaj starigis ĝin en bone videbla loko interne de la muro de la sanktejo. 49 Kopio estis deponita en la trezorejo, por Simon kaj liaj filoj.

<<    Ĉapitro: 14    >>



supren al la komenco de la paĝo