Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 4    >>


1 Gorgias kunprenis kvin mil piedirantojn kaj mil elektitajn rajdistojn, kaj kun tiu armeo ekmarŝis nokte 2 por ataki la armeon de la Judoj kaj neatendite bati ilin. La homoj de la fortikaĵo montris al li la vojon. 3 Judas aŭdis pri tio kaj ekiris kun siaj soldatoj por bati la trupojn de la reĝo en Emaus, 4 antaŭ ol ili estos pretaj en batalvicoj ekster la tendaro. 5 Kiam Gorgias alvenis nokte al la tendaro de Judas, li trovis tie neniun. Li serĉis ilin en la montoj, ĉar li diris: Ili fuĝis antaŭ ni. 6 Je tagiĝo Judas aperis en la ebenaĵo kun tri mil homoj. Al ili mankis la ŝirmiloj kaj la glavoj, kiujn ili dezirus. 7 Kiam ili vidis la tendaron de la nacianoj, ege fortikigitan kaj ĉirkaŭitan de rajdistaro – nur soldatoj spertaj en la batalo –, 8 Judas diris al siaj homoj: Ne timu ilian nombron nek malesperu, kiam ili atakos. 9 Memoru, kiel saviĝis niaj patroj ĉe la Ruĝa Maro, kiam postkuris ilin Faraono kun sia armeo. 10 Nun ni alvoku la ĉielon: eble Li estos al ni favora, kaj memoros la interligon de niaj patroj kaj neniigos ankoraŭ hodiaŭ tiun armeon, kiu staras antaŭ ni. 11 Tiam scios ĉiuj popoloj, ke ekzistas Tiu, kiu liberigas kaj savas Izraelon. 12 La nacianoj levis la okulojn kaj vidis ilin alproksimiĝi. 13 Tiam ili forlasis la tendaron, al la batalo. La viroj de Judas blovis la trumpetojn 14 kaj atakis. La nacianoj estis venkitaj kaj fuĝis al la ebenaĵo. 15 Sed tiuj, kiuj retiriĝis kiel lastaj, pereis per la glavo. Ili postkuris ilin ĝis Gezer kaj la ebenaĵoj de Edom, Aŝdod kaj Jamnia. Falis el inter ili preskaŭ tri mil homoj. 16 Kiam Judas kun sia armeo revenis de la persekutado, 17 li diris al la popolo: Ne estu avidaj pri predo, ĉar atendas nin ankoraŭ batalo. 18 Gorgias troviĝas kun sia armeo proksime en la montaro. Kuraĝe rezistu al la malamikoj kaj venku ilin, kaj poste vi povos trankvile kolekti la predon. 19 Apenaŭ Judas finis tiujn parolojn kaj jen aperis sur la montoflanko grupeto da soldatoj. 20 Ili vidis, ke la armeo estis fuĝinta kaj ke la tendaron oni ekbruligis; ĉar la fumo, kiun ili vidis, atestis pri tio, kio okazis. 21 Kiam tion ili komprenis, ili ektimis terure; kaj kiam ili krome vidis, ke la armeo de Judas sur la ebenaĵo staras preta por batalo, 22 ili ĉiuj fuĝis al la lando de la Filiŝtoj. 23 Tiam Judas revenis por prirabi la tendaron. Kaj li prenis multe da oro, arĝento, ŝtofoj el hela kaj malhela purpuro kaj multe da aliaj valoraĵoj. 24 Reirante ili kantis kaj laŭdis la ĉielon: Ĉar Li estas bona, kaj eterna estas Lia kompatemo. 25 Tiutage Izrael grandioze estis liberigita.

26 La nacianoj, kiuj saviĝis, iris al Lisias kaj raportis al li pri ĉio okazinta. 27 Tiu sciigo konsternis lin kaj li perdis la kuraĝon, ĉar la aferoj pri Izrael ne disvolviĝis tiel, kiel li intencis, kaj li ne sukcesis plenumi la ordonojn de la reĝo. 28 Tial la sekvantan jaron li amasigis armeon de sesdek mil elektitaj piedirantoj kaj kvin mil rajdistoj por definitive bati ilin. 29 Ili iris al Edom kaj starigis sian tendaron en Bet-Cur. Ekiris kontraŭ ili Judas kun dek mil homoj. 30 Kiam li vidis tiun fortegan armeon, li preĝis: Benata Vi estas, Savinto de Izrael, Vi, kiu per la mano de Via servanto David rompis la atakon de grandegulo kaj transdonis la tendaron de fremduloj en la manojn de Jonatan, filo de Saul, kaj de lia armilportisto. 31 Transdonu ankaŭ tiun ĉi tendaron en la manojn de Izrael, Via popolo. Kaj hontigu ilin kun tuta ilia armeo kaj iliaj rajdistoj. 32 Sendu panikon inter ilin, forprenu la konfidon pri ilia kuraĝo; forte skuu ilin ilia malvenko. 33 Faligu ilin per la glavo de tiuj, kiuj Vin amas, kaj ĉiuj, kiuj konas Vian nomon, laŭdos Vin per himnoj. 34 Ili kunfrapiĝis en batalo, kaj falis el la armeo de Lisias preskaŭ kvin mil homoj. 35 Kiam Lisias vidis, ke liaj trupoj komencas malvenki, dum la armeo de Judas estas plena je kuraĝo, tute pretaj aŭ vivi aŭ morti brave, li retiriĝis al Antioĥio. Li varbis dungitajn soldatojn por denove aperi en Judujo kun ankoraŭ pli granda armeo.

36 Tiam diris Judas kaj liaj fratoj: Jen, venkitaj estas niaj malamikoj; nun ni do iru purigi la sanktejon por denove konsekri ĝin. 37 Kaj kolektiĝis la tuta armeo, kaj ili supreniris al la monto Cion. 38 Ili vidis la dezertigitan sanktejon, la profanitan altaron, la bruligitajn pordegojn kaj la kortojn kovritajn de arbustoj, kvazaŭ en arbaro aŭ sur iu monto, kaj ankaŭ la detruitajn kromkonstruaĵojn. 39 Kaj ili disŝiris siajn vestaĵojn, kaj forte funebris kaj priverŝis al si la kapojn per cindro. 40 Ili falis vizaĝaltere. Ili trumpetis la signaltrumpetojn kaj levis la voĉojn al la ĉielo. 41 Tiam Judas ordonis al la viroj batali kontraŭ la viroj en la citadelo, ĝis estos purigita la sanktejo. 42 Li elektis senriproĉajn pastrojn fidelajn al la leĝo. 43 Ili purigis la sanktejon kaj forigis la ŝtonojn de la malpuraĵo en malpuran lokon. 44 Ili ankaŭ interkonsiliĝis, kion fari pri la profanita altaro de la bruloferoj. 45 Venis al ili la feliĉa ideo detrui ĝin; tiam neniam iĝos hontokaŭzo, ke profanis ĝin la nacianoj. Ili malkonstruis la altaron, 46 sed la ŝtonojn ili metis en difinita loko sur la templa monteto, ĝis aperos profeto, kiu decidos pri ili. 47 Poste, laŭ la leĝo, ili prenis krudajn ŝtonojn kaj konstruis novan altaron laŭ la modelo de la malnova. 48 Ili ankaŭ rekonstruis la sanktejon kaj ĝian internon kaj ili purigis la kortojn. 49 Ili faris novajn sanktajn vazojn kaj enportis al la sanktejo la kandelabron, la incensaltaron kaj la tablon. 50 Poste ili oferis incenson sur la altaro, ekbruligis la lampojn de la kandelabro, por lumigi la templon. 51 Ili metis sur la tablon la panojn de propono, pendigis la kurtenojn kaj elfinis ĉion, kion ili entreprenis. 52 La dudek-kvinan de la naŭa monato (tio estas Kislev) de la jaro cent kvardek ok, je tagiĝo ili leviĝis, 53 kaj ili alportis oferon laŭ la leĝo sur la nove konstruita altaro de la bruloferoj. 54 En la sama tempo kaj la sama tago, en kiu ĝi estis profanita de la nacianoj, oni konsekris ĝin denove sub la sono de laŭdokantoj, citroj, harpoj kaj cimbaloj. 55 La tuta popolo falis vizaĝaltere, adorante kaj laŭdante sian Feliĉiganton en la ĉielo. 56 Dum ok tagoj ili festis la konsekron de la altaro kaj ĝojplene ili oferis bruloferojn, kaj alportis dankoferojn kaj pacoferojn. 57 La fasadon de la sanktejo ili ornamis per oraj florkronoj kaj malgrandaj ŝildoj kaj ili renovigis la pordegojn kaj la kromkonstruaĵojn, kaj faris novajn pordojn. 58 Kaj tre ĝojis la popolo, ĉar oni forviŝis la honton de la nacianoj. 59 Sed Judas, liaj fratoj kaj la tuta komunumo de Izrael decidis, ĉiujare ĝoje kaj dankeme festi la tagon de la altarkonsekro dum ok tagoj, ekde la dudek-kvina tago de la monato Kislev. 60 En sama tempo ili ĉirkaŭigis la monton Cion per altaj muroj kaj fortaj turoj por malebligi, ke la nacianoj iam denove profanos la lokon. 61 Judas tie restigis trupojn por gardi ĝin. Tiucele li fortikigis Bet-Curon, por ke la popolo havu fortikaĵon kontraŭ Edom.

<<    Ĉapitro: 4    >>



supren al la komenco de la paĝo