Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 5    >>


1 Kiam la najbaraj popoloj eksciis, ke la altaro estas rekonstruita kaj la sanktejo metita en sian antaŭan staton, ili tre koleris pro tio 2 kaj decidis ekstermi el sia mezo la genton de Jakob. Ili do komencis mortigi kaj neniigi la popolon. 3 Judas tiutempe batalis en Edom kontraŭ la idaro de Esav, kiuj minacis la Izraelidojn en Akrabim. Li neniige venkobatis ilin, humiligis ilin kaj kunprenis multan predon. 4 Poste li memoris, kian malbonon faras la idoj de Bajan, kiuj per siaj embuskoj laŭ la vojoj estis kvazaŭ kaptilo kaj falilo por la popolo. 5 Li devigis ilin enfermiĝi en siaj turoj; poste li eksieĝis ilin, anatemis ilin kaj forbruligis la turojn kune kun ĉiuj, kiuj tien rifuĝis. 6 Poste li ekiris kontraŭ la Amonidoj kaj tie renkontis fortan kaj multnombran armeon, kies generalo estis Timoteo. 7 Li multe batalis kontraŭ ili, kaj fine venkobatis kaj humiligis ilin. 8 Li konkeris la urbon Jazer kaj ĝiajn filinojn kaj post tio reiris al Judujo.

9 Sed la nacianoj de Gilead kolektiĝis kontraŭ la Izraelidoj, kiuj loĝis sur ilia tereno, por ekstermi ilin. Tiam ili fuĝis al la fortikaĵo Datema 10 kaj sendis al Judas kaj liaj fratoj la sekvantan leteron:
La najbaraj popoloj kolektiĝis kontraŭ ni por ekstermi nin. 11 Ili sin preparas por alveni kaj konkeri la fortikaĵon, en kiu ni trovis rifuĝon. Ilian armeon gvidas Timoteo. 12 Venu do tuj kaj savu nin el iliaj manoj, ĉar multaj el ni jam pereis. 13 Ili mortigis ĉiujn niajn fratojn, kiuj loĝis en Tubi, kaj forkondukis iliajn edzinojn, infanojn kaj posedaĵojn. Ĉirkaŭ mil virojn tie oni pereigis.

14 Ankoraŭ oni ne finis la legadon de la letero, kaj jam aperis aliaj senditoj el Galileo. Disŝirante siajn vestaĵojn ili transdonis jenan mesaĝon: 15 Kolektiĝis kontraŭ ni Ptolemaido, Tiro, Cidon kaj ĉiuj popoloj de Galileo por pereigi nin. 16 Kiam Judas kaj la popolo aŭdis tiujn vortojn, oni kunvokis grandan kunvenon por konsiliĝi, kiel helpi al tiuj fratoj premataj, kiujn atakas malamikoj. 17 Judas diris al sia frato Simon: Elektu al vi virojn kaj rapidegu helpi al viaj fratoj en Galileo. Mi kaj mia frato Jonatan ekiros al Gilead. 18 Kiel estrojn de la popolo li lasis en Judujo Jozefon, filon de Zeĥarja, kaj Azarjan kun la restaĵo de la armeo, por gardostari. 19 Li donis al ili la ordonon: Prizorgu la popolon kaj ne provoku batalon kun la nacianoj ĝis nia reveno. 20 Al Simon estis konfiditaj tri mil homoj por ekiri al Galileo; Judas ricevis ok mil homojn por Gilead.

21 Ekiris do Simon al Galileo kaj faris multe da bataloj kontraŭ la nacianoj, kaj li neniigis ilin de antaŭ sia vizaĝo. 22 Li persekutis ilin ĝis la pordego de Ptolemaido. Falis el la nacianoj ĉirkaŭ tri mil homoj; kaj li prenis multan predon. 23 Li prenis kun si la Judojn el Galileo kaj Arbata kun iliaj edzinoj, infanoj kaj ĉiuj havaĵoj, kaj kun granda ĝojo kondukis ilin al Judujo. 24 Judas Makabeo kaj lia frato Jonatan transiris la riveron Jordan kaj iris tri tagojn tra la dezerto. 25 Ili renkontis tie Nabateojn, kiuj amike akceptis ilin kaj rakontis al ili pri ĉio, kio okazis al iliaj fratoj en Gilead: 26 Multaj el ili estas enfermitaj en Bocra kaj Bosor, en Alema, Kasfo, Maked kaj Karnajim, ĉiuj grandaj kaj fortikigitaj urboj. 27 Ankaŭ en aliaj urboj de Gilead estas enfermitoj. Kaj iliaj malamikoj preparas sin por morgaŭ ataki la fortikaĵojn por en unu tago konkeri kaj mortigi ilin ĉiujn. 28 Tiam Judas kaj lia armeo subite ŝanĝis la planojn kaj ekiris tra la dezerto al Bocra. Li konkeris la urbon, per la glavo mortigis ĉiujn virojn, rabis ĉiujn havaĵojn kaj bruligis la urbon. 29 De tie li foriris nokte, kaj iris al la fortikaĵo. 30 Kiam matene ili levis la okulojn, jen estis granda nenombrebla amaso da homoj, kiuj levis ŝtupetarojn kaj sieĝajn maŝinojn por konkeri la fortikaĵon; la atako ĵus komenciĝis. 31 Kiam Judas rimarkis, ke la batalo jam okazas kaj ke la batalkrio leviĝas ĉielen, kune kun trumpetsonoj kaj multa kriado, 32 al siaj soldatoj li diris: Hodiaŭ vi batalu por viaj fratoj! 33 En tri grupoj ili ekatakis la dorson de la malamikoj, dum trumpetado kaj laŭtaj preĝoj. 34 Kiam la armeo de Timoteo eksciis, ke tio estas la Makabeo, ili fuĝis. Li forte suferigis ilin, ĉar falis el ili en tiu tago ĉirkaŭ ok mil homoj. 35 Poste li deflankiĝis en la direkto de Alema, atakis kaj kaptis ĝin, mortigis ĉiujn virojn en ĝi, kunprenis la predon kaj forbruligis la urbon. 36 De tie li ekiris, konkeris Kasfon, Makedon kaj Bosoron kaj la ceterajn urbojn de Gilead. 37 Post tiuj okazaĵoj Timoteo kolektis novan armeon kaj starigis sian tendaron kontraŭ Rafon, trans la torento. 38 Sed Judas sendis homojn por esplorrigardi lian tendaron. Ili raportis al li: Kuniĝis kun Timoteo ĉiuj najbaraj popoloj, tre multnombra armeo. 39 Ili varbis ankaŭ Arabojn, kiel helptrupojn, kaj ili starigis sian tendaron trans la torento, pretaj batali kontraŭ vi. Kaj Judas ekiris al ili. 40 Sed, kiam Judas kaj lia armeo alproksimiĝis al la torento, Timoteo diris al siaj soldatestroj: Se li la unua transiros ĝin al ni, ni ne povos rezisti kontraŭ li, ĉar li havos superecon super ni. 41 Sed se li ektimos kaj starigos sian tendaron trans la torento, tiam ni transiros al li kaj ni venkos lin. 42 Kiam Judas alproksimiĝis al la torento, li starigis sur la bordo la skribistojn de la popolo kaj ordonis al ili: Al neniu permesu halti; sed ĉiuj iru al la batalo. 43 Poste li la unua transiris al la malamikoj, kaj sekvis lin la tuta popolo. Li venkis ĉiujn nacianojn, kiuj forĵetis la armilojn kaj fuĝis al la sanktejo de Karnajim. 44 Sed la Izraelidoj konkeris la urbon kaj forbruligis la sanktejon kun ĉiuj, kiuj troviĝis en ĝi. Karnajim estis neniigita kaj neniam plu povis rezisti kontraŭ Judas. 45 Judas nun amasigis ĉiujn Izraelidojn en Gilead, de la plej juna ĝis la plej aĝa, kun edzinoj, infanoj kaj havaĵo (kaj tio estis tre granda nombro) por iri al Judujo. 46 Ili venis al Efron, urbo granda kaj fortikigita, kiu situis tiel, ke oni ne povis preterpasi ĝin, nek dekstre nek maldekstre, sed nur pasi tra ĝia mezo. 47 Sed la loĝantoj de la urbo ne enlasis ilin kaj eĉ baris la pordegojn per ŝtonoj. 48 Judas sendis al ili paceman mesaĝon: Permesu al ni trapasi vian landon survoje al nia lando. Neniu faros malbonon al vi. Ni nur volas pasi. Sed ili ne volis malfermi por li. 49 Tiam Judas ordonigis tra la tendaro, ke ĉiu haltu sur sia loko. 50 La soldatoj prenis siajn poziciojn kaj atakis la urbon tiun tutan tagon kaj nokton; fine ĝi falis en iliajn manojn. 51 Li mortigis per la glavo ĉiujn virojn, ruinigis la urbon kaj prenis la predon. Poste li trairis la urbon irante sur la kadavroj. 52 Poste ili transiris la riveron Jordan al la granda ebenaĵo de Bet-Ŝean. 53 Intertempe Judas atentis pri tio, ke la postrestantoj denove aliĝu al la ceteraj kaj dum la tuta vojaĝo li kuraĝigis la popolon, ĝis ili alvenis al Judujo. 54 Kun ĝojo kaj gajaj ili supreniris sur la monton Cion kaj alportis grandan bruloferon, ĉar el inter ili neniu pereis, sed ĉiuj revenis sanaj.

55 Tiutempe, kiam Judas kaj Jonatan estis en Gilead kaj lia frato Simon en Galileo apud Ptolemaido, 56 armeestroj Jozef, filo de Zeĥarja, kaj Azarja eksciis pri iliaj heroaĵoj kaj bataloj, 57 kaj diris: Ankaŭ ni diskonigu niajn nomojn pere de batalo kontraŭ la nacianoj ĉirkaŭ ni. 58 Kaj ili ordonis al sia armeo ekiri kontraŭ Jamnia. 59 Sed Gorgias kun siaj homoj eliris el la urbo, por ataki ilin. 60 Jozef kaj Azarja estis venkitaj, kaj oni persekutis ilin ĝis la limoj de Judujo. Falis tiun tagon de la Izraela popolo ĉirkaŭ du mil homoj. 61 Tiu grava perdo trafis la popolon, ĉar ili ne obeis al Judas kaj liaj fratoj, sed supozis, ke ankaŭ ili devas konduti heroe. 62 Sed ili ne apartenis al la idaro de tiuj viroj, per kies mano plenumiĝos la savo de Izrael. 63 La granda Judas kaj liaj fratoj akiris grandan famon ĉe tuta Izrael kaj ĉe ĉiuj nacianoj, kie ajn oni aŭdis ilian nomon. 64 De ĉiuj flankoj oni kolektiĝis por gratuli al ili. 65 Poste Judas kaj liaj fratoj ekiris kontraŭ la idoj de Esav en la sudo. Ili konkeris la urbon Hebron kaj ĝiajn filinojn, detruis la defendajn muregojn kaj forbruligis la turojn ĉirkaŭ ĝi. 66 Sekve li pluiris al la lando de la Filiŝtoj, kaj trairis Mareŝan. 67 Tiun tagon falis en la batalo pastroj, kiuj senkonsile ekbatalis, dezirante agi heroe. 68 Tiam Judas direktiĝis al Aŝdod en la lando de la Filiŝtoj, neniigis iliajn altarojn, bruligis la statuojn de iliaj dioj, kunprenis el la urboj multan predon kaj reiris al Judujo.

<<    Ĉapitro: 5    >>



supren al la komenco de la paĝo