Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 6    >>


1 Intertempe reĝo Antioĥo travojaĝis la orientajn regionojn. Li aŭdis, ke en Persujo estas iu urbo Elimes, fama pro sia riĉo je arĝento kaj oro; 2 kaj ankaŭ ĝia sanktejo estis tre riĉa, kun oraj ŝildoj, kirasoj kaj armaĵoj, kiujn tie postlasis la Macedona reĝo Aleksandro, filo de Filipo, kiu la unua estis reĝo super la Grekoj. 3 Li iris tien kaj provis konkeri kaj prirabi la urbon, sed tio ne sukcesis, ĉar la loĝantoj eksciis liajn intencojn. 4 Ili akre batalis kontraŭ li. Li fuĝis kaj tre seniluziita foriris de tie al Babel. 5 Ankoraŭ li troviĝis en Persujo, kiam oni informis lin, ke la armeoj, kiujn li sendis al Judujo, estas venkitaj. 6 Antaŭ ili fuĝis eĉ Lisias, kiu tien estis irinta je la fronto de potenca armeo: ili ja fariĝis pli fortaj dank' al siaj armiloj, siaj trupoj kaj la granda predo, kiun ili rabis el la tendaro de la venkitaj armeoj. 7 La abomenindaĵon, kiun li konstruigis sur la altaro en Jerusalem, ili detruis, kaj la sanktejon, kiel pli frue, ili denove ĉirkaŭigis per altaj muregoj, same kiel lian urbon Bet-Cur. 8 Je tiuj sciigoj la reĝo tiel konfuziĝis, ke li sin ĵetis sur la liton kaj malsaniĝis pro ĉagreno, ĉar ne ĉio okazis laŭ lia deziro. 9 Tie li kuŝadis plurajn tagojn, ĉar ekkaptis lin granda deprimo. Kiam li pensis, ke baldaŭ li mortos, 10 li alvokis ĉiujn siajn amikojn kaj diris al ili: La dormo cedis de miaj okuloj kaj mian koron vundas la zorgoj. 11 Mi diris al mi mem: Kiel grandaj estas miaj afliktoj kaj mia necerteco! Dum mia regado mi ja estis ĉiam milda kaj amata. 12 Sed nun mi memoras la malbonon, kiun mi faris en Jerusalem, kiam de tie mi forprenis ĉiujn ĝiajn arĝentajn kaj orajn vazojn, kaj kiam mi sendis mian armeon por senkaŭze ekstermi la loĝantaron de Judujo. 13 Mi komprenas, ke pro tio min trafis tiuj ĉi malfeliĉoj, kaj pro tio jen mi mortas fremdlande. 14 Li venigis Filipon, unu el siaj amikoj, kaj starigis lin super la tuta regno. 15 Li donis al li diademon, mantelon kaj sigelringon kaj komisiis al li eduki lian filon Antioĥo, por prepari lin por la reĝeco. 16 Reĝo Antioĥo mortis tie en Persujo en la jaro cent kvardek naŭ. 17 Kiam Lisias eksciis, ke mortis la reĝo, li proklamis ties filon Antioĥo, kies edukadon li prizorgis, kiel reĝon, kaj donis al li la kromnomon Eŭpator.

18 La soldatoj en la citadelo daŭre minacis la Izraelidojn en la ĉirkaŭaĵo de la sanktejo. Ili serĉadis metodojn por damaĝi ilin, kaj ĉiam helpis la nacianojn. 19 Tial Judas decidis neniigi ilin; li kunvokis la tutan popolon por sieĝi ilin. 20 Ili kolektiĝis, kaj en la jaro cent kvindek oni komencis la sieĝon. Oni konstruis platformojn por ĵetiloj kaj sieĝomaŝinojn. 21 Kelkaj sieĝatoj sukcesis eskapi. Aliĝis al ili areto da malpiaj Izraelidoj. 22 Kune ili iris al la reĝo kaj diris: Kiam finfine vi kondamnos ilin kaj venĝos niajn fratojn? 23 Ni volonte servis al via patro, plenumis liajn ordonojn kaj agis laŭ liaj indikoj. 24 Sed pro tio la filoj de nia popolo fremdiĝis kontraŭ ni; ja ili eĉ mortigis tiujn el inter ni, kiujn ili trovis, kaj nian havaĵon ili rabis. 25 Kaj ne nur kontraŭ ni ili levis la manon, sed ankaŭ kontraŭ ĉiuj najbaraj landoj. 26 Kaj jen ili nun sieĝas la citadelon de Jerusalem por ekregi ĝin; la sanktejon, same kiel ankaŭ Bet-Curon, ili jam fortikigis. 27 Se vi ne baldaŭ antaŭos ilin, ili faros ankoraŭ pli, kaj tiam vi ne plu povos haltigi ilin. 28 Ekkoleris la reĝo, kiam li aŭdis tion, kaj li kunvokis ĉiujn siajn amikojn, la estrojn de la trupoj kaj de la rajdistaro. 29 Ankaŭ dungitaj soldatoj el aliaj regnoj kaj de la insuloj de la maro venis al li. 30 La nombro de lia armeo estis cent mil piedirantoj, dudek mil rajdistoj kaj tridek du batalsciaj elefantoj. 31 Ili iris tra Edom kaj ili eksieĝis Bet-Curon, kaj dum multaj tagoj ili batalis. Ili ankaŭ faris sieĝomaŝinojn, sed la sieĝatoj plurfoje surprizatakis kaj bruligis ilin, montrante bravan reziston. 32 Fine Judas haltigis la sieĝon de la citadelo kaj starigis sian tendaron antaŭ Bet-Zaĥarja, kontraŭ la armeo de la reĝo. 33 La reĝo ekiris frumatene kaj rapidege kondukis sian armeon al Bet-Zaĥarja. La trupoj stariĝis en batalvicoj kaj oni sonigis la trumpetojn. 34 Al la elefantoj oni trinkigis sangon de vinberoj kaj morusoj por fari ilin batalemaj. 35 La bestojn oni tiel dividis laŭ la trupoj, ke ĉe ĉiu elefanto oni starigis po mil homoj kun maŝkirasoj kaj bronzaj kaskoj. Krom tio al ĉiu besto oni donis po kvincent elektitaj rajdistoj. 36 Ili sekvis ĉiujn movojn de la besto kaj akompanis ĝin ĉie, neniam foriĝante de ĝi. 37 Ĉiu elefanto portis forte ŝirmatan lignan tureton, artplene ligitan al ĝia dorso, en kiu troviĝis po kvar arkpafistoj, kaj Hinda bestgvidanto. 38 La ceterajn rajdistojn la reĝo starigis je ambaŭ flankoj de la armeo, por ataki la malamikon kaj ŝirmi la batalvicojn. 39 Kiam la suno reflektiĝis sur la oraj kaj bronzaj ŝildoj, rebrilis la montoj sur ili, brilante kvazaŭ flamaj torĉoj. 40 Unu parto de la reĝa armeo ekstaris alte en la montaro; alia parto sur la ebenaĵo. Poste tre memfide ili antaŭeniris, en plena ordo. 41 Ĉiuj teruriĝis, aŭdante la sonon de tiu amaso, vidante kiel alproksimiĝas la armeo kaj kiel tintadas la armiloj, ĉar estis tre granda kaj forta armeo. 42 Judas kaj lia armeo komencis la batalon, kaj falis el la armeo de la reĝo sescent homoj. 43 Eleazar, nomata Avaran, vidis, ke unu el la bestoj, kiu estis pli alta ol la ceteraj, surhavas reĝan kirasaĵon. Li do pensis, ke sur ĝi estas la reĝo. 44 Li sin oferis por savi sian popolon kaj akiri senmortan gloron. 45 Kuraĝe li ekkuris al ĝi meze tra la batalvicoj, dekstre kaj maldekstre disdonante mortigajn batojn. Oni ambaŭflanke cedis antaŭ li. 46 Li subiĝis sub la elefanton kaj trapikis ĝin de sube per sia glavo, kaj mortigis ĝin. Ĝi teren falis sur lin; kaj tiel do li mortis. 47 Kiam la Izraelidoj ekkonsciis pri la potenco de la reĝa armeo kaj ĝia batalforto, ili retiriĝis antaŭ ili. 48 La armeo de la reĝo ekiris al Jerusalem, por ataki ĝin. La reĝo starigis la tendaron en Judujo, apud la monto Cion. 49 Ĉar mankis al ili nutraĵoj por pli longe elteni la sieĝon, ĉar tiu jaro estis sabato de ripozo por la tero, kun la loĝantoj de Bet-Cur li faris pacon, kaj ili eliris el la urbo. 50 La reĝo okupis Bet-Curon kaj starigis tie trupojn por gardi ĝin. 51 Li komencis longedaŭran sieĝon de la sanktejo; li starigis kontraŭ ĝi platformojn por ĵetiloj, atakmaŝinojn, fajro- kaj ŝtonĵetilojn, skorpietojn por pafi sagojn kaj katapultojn. 52 Sed ankaŭ la sieĝatoj starigis maŝinojn kontraŭ tiuj de la sieĝantoj; kaj tiel ili sin defendis multajn tagojn. 53 Tamen en la provizejoj estis manko je nutraĵoj, ĉar estis la sabata jaro, kaj tiuj, kiuj el inter la nacianoj rifuĝis al Judujo, formanĝis la reston de la provizoj. 54 En la sanktejo do restis nur malmultaj defendantoj, ĉar ĉiuj suferis pro la malsato, unu post la alia reiris al sia hejmo.

55 Tiumomente Lisias aŭdis, ke Filipo, kiun reĝo Antioĥo ankoraŭ dum sia vivo elektis por eduki lian filon Antioĥo kaj por prepari lin al la reĝeco, 56 revenis el Persujo kaj Medujo je la fronto de la armeo, kiu siatempe sekvis la reĝon, kaj ke li provas transpreni la potencon. 57 Lisias tial decidis, kiel eble plej rapide foriri. Li diris al la reĝo, la generaloj kaj la soldatoj: Ĉiutage ni suferas perdojn, kaj restas al ni ne multe da nutraĵo, kaj la loko, kiun ni sieĝas, estas tre forta. Krom tio ni devas urĝe ordigi la aferojn de la regno. 58 Tial ni prezentu la dekstran manon al tiuj ĉi homoj, kaj faru pacon kun ili kaj kun ilia popolo. 59 Ni permesu al ili vivi laŭ siaj kutimoj, kiel antaŭe; ĉar pro iliaj kutimoj, kiujn ni malpermesis, ili ekkoleris kaj faris ĉion tion. 60 Tiuj vortoj plaĉis al la reĝo kaj la estroj. Li do sendis homojn por fari la pacon; tion ili akceptis. 61 Kaj faris ĵurojn la reĝo kaj la generaloj; post tio la sieĝatoj eliris el la fortikaĵo. 62 Tiam la reĝo supreniris sur la monton Cion, sed kiam li vidis, kiel fortika estas tiu loko, li rompis sian ĵuron kaj ordonis neniigi la muregojn ĉirkaŭ ĝi. 63 Post tio li rapide retiriĝis kaj reiris al Antioĥio, kie li trovis Filipon kiel reganton super la urbo. Li batalis kontraŭ li kaj perforte okupis la urbon.

<<    Ĉapitro: 6    >>



supren al la komenco de la paĝo