Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 7    >>


1 En la jaro cent kvindek unu, Demetrio, filo de Seleŭko, kun grupo da homoj eskapis el Romo al apudmara urbo, kie li deklaris sin reĝo. 2 Kiam li atingis Antioĥion, la ĉefurbon de siaj patroj, lia armeo kaptis Antioĥon kaj Lisiason, kaj kondukis ilin al li. 3 Je tiu sciigo li diris: Ne montru al mi iliajn vizaĝojn! 4 Tiam la soldatoj mortigis ilin, kaj Demetrio eksidis sur la reĝa trono. 5 Venis al li ĉiuj senleĝaj kaj malpiaj viroj el Izrael, kun Alkimo kiel gvidanto; tiu volis fariĝi ĉefpastro. 6 Ili akuzis la popolon antaŭ la reĝo, dirante: Judas kaj liaj fratoj pereigis ĉiujn viajn amikojn, kaj forpelis nin el nia lando. 7 Nun vi do sendu viron, kiun vi fidas, por ke li iru persone rigardi la grandan damaĝon, kiun li faris al ni kaj al la teritorio de la reĝo. Punu ilin, kaj ankaŭ ĉiujn, kiuj helpis ilin. 8 La reĝo elektis el siaj amikoj Bakĥidon, kiu regis trans la rivero Eŭfrato, kaj kiu estis unu el la gravuloj en la regno kaj fidela al la reĝo. 9 Li sendis lin kun la malpia Alkimo, kiun li nomumis ĉefpastro, kaj ordonis al Bakĥido puni la Izraelidojn. 10 Ili foriris kun granda armeo al Judujo. Tie ili sendis senditojn al Judas kaj liaj fratoj, kun ruze pacema mesaĝo. 11 Sed tiuj ne fidis iliajn parolojn; ili ja vidis, ke kun granda armeo ili alvenis. 12 Sed grupo da skribistoj iris al Alkimo kaj Bakĥido por serĉi justecon. 13 La Ĥasidoj estis la unuaj inter la Izraelidoj, kiuj petis ilin pri paco. 14 Ili ja diris: Jen venis pastro el la idaro de Aaron kun granda armeo; li ne faros al ni malbonon. 15 Li parolis kun ili paceme kaj ĵuris al ili: Ni ne faros malbonon al vi, nek al viaj amikoj. 16 Kaj ili kredis lin. Sed li igis kapti el inter ili sesdek virojn, kaj mortigis tiujn la saman tagon, laŭ la skribo: 18 Timo kaj teruro pro ili kaptis la tutan popolon. Oni diris: Nek vero nek justeco ekzistas ĉe tiuj homoj, ĉar ili rompis la interligon malgraŭ la ĵuro, kiun ili ĵuris. 19 Bakĥido foriris de Jerusalem kaj starigis sian tendaron apud Bet-Zajit. De tie multajn batalintojn, kiuj transiris al lia flanko, sed ankaŭ kelkajn el la lokaj homoj li igis kapti; li ordonis mortigi ilin kaj ĵeti en la grandan cisternon. 20 Poste li konfidis la regionon al Alkimo, lasante al li armeon kiel subtenon; Bakĥido mem reiris al la reĝo. 21 Alkimo persiste batalis por sia ĉefpastreco. 22 Ĉirkaŭ li ariĝis ĉiuj malpacemuloj de la popolo; ili fariĝis la mastroj en Judujo kaj faris multe da malbono al Izrael. 23 Sed kiam Judas vidis, ke la malbono de Alkimo kaj de liaj kunuloj superas tiun de la nacianoj, 24 li trairis tutan Judujon por puni la transirintojn, kaj malebligis al ili ankoraŭ vojaĝi en la lando. 25 Sed kiam Alkimo rimarkis, ke Judas kaj liaj kunuloj fariĝis tiel fortaj, ke li ne plu povos rezisti kontraŭ ili, li denove sin turnis al la reĝo, kaj akuzis ilin pri gravaj krimoj.

26 Tiam sendis la reĝo Nikanoron, unu el liaj plej gravaj generaloj, ĝismortan malamikon de Izrael, kun la tasko ekstermi la popolon. 27 Nikanor atingis Jerusalemon kun granda armeo, kaj sin turnis al Judas kaj liaj fratoj kun ŝajne pacemaj, sed fakte ruzaj vortoj: 28 Ne estu batalo inter mi kaj vi; mi venos kun malgranda eskorto, por ke pace mi vidu viajn vizaĝojn. 29 Li venis al Judas, kaj ili sin kisis en paco; sed la malamikoj estis pretaj por kapti Judason. 30 Kiam Judas rimarkis, ke la renkontiĝo estis kaptilo, li fariĝis timema kaj ne volis plu vidi lin. 31 Nikanor komprenis, ke malkaŝiĝis lia plano; li ekiris kontraŭ Judas por batali apud Ĥafarsalama. 32 Falis el la armeo de Nikanor ĉirkaŭ kvincent homoj; la ceteraj fuĝis al la urbo de David. 33 Post tiuj okazaĵoj Nikanor supreniris sur la monton Cion. El la sanktejo kelkaj pastroj kaj pliaĝuloj de la popolo eliris renkonte al li, por lin kisi en paco kaj por montri al li la bruloferon, kiun oni intencis oferi pro la reĝo. 34 Sed li primokis kaj priridis ilin, malpurigis ilin kaj paroladis malhumile. 35 Kolerege li ĵuris jene: Se Judas ne tuj estos liverita en miajn manojn kune kun sia armeo, tiam, kiam mi revenos kiel venkinto, mi forbruligos tiun ĉi sanktejon. Kaj li eliris kolerega. 36 La pastroj reiris internen kaj starante antaŭ la altaro ili diris plorante: 37 Jen, Vi mem elektis tiun ĉi sanktejon, por ke ĝi estu nomata laŭ Via nomo kaj por ke ĝi estu domo de adoro kaj preĝado por Via popolo. 38 Punu Vi do tiun homon kaj lian armeon, ke ili pereu per la glavo. Memoru iliajn blasfemaĵojn kaj ne lasu ilin plu vivi. 39 Nikanor forlasis Jerusalemon kaj starigis sian tendaron en Bet-Ĥoron, kie armeo el Sirio kuniĝis kun li. 40 Judas starigis kun tri mil homoj sian tendaron en Adasa. Tie li preĝis jene: 41 Kiam siatempe la senditoj de la reĝo blasfemis, Via anĝelo venis malsupren kaj ekstermis inter ili cent okdek kvin mil homojn. 42 Tute same nun antaŭ niaj okuloj Vi ekstermu tiun armeon, por ke sciu la postvivantoj, ke terure li blasfemis kontraŭ Via sanktejo. Punu lin laŭ lia malbono. 43 La armeoj batale kunfrapiĝis la dek-trian tagon de la monato Adar. La batita estis la armeo de Nikanor, kaj falis li mem kiel unua sur la batalkampo. 44 Kiam lia armeo vidis, ke falis Nikanor, ili forĵetis la armilojn kaj fuĝis. 45 La aliaj postkuris ilin la tutan tagon de Adasa ĝis Gezer, laŭte trumpetante post ili. 46 Je tiu signalo la homoj eliradis el la najbaraj vilaĝoj de Judujo kaj haltigis la fuĝintojn, kiuj turniĝis kaj ekbatalis kontraŭ la propraj homoj. Ili ĉiuj pereis per la glavo; neniu el ili saviĝis. 47 La venkintoj prenis la predon, detranĉis al Nikanor la kapon kaj la dekstran manon, kiun tiel malhumile li skuadis, kaj pendigis ilin apud Jerusalem. 48 La popolo pleniĝis je granda ĝojo kaj festis tiun tagon tre abunde. 49 Kaj ili decidis, ke oni festu ĝin ĉiujare, en la dek-tria tago de la monato Adar. 50 Kaj dum iom da tempo Judujo ĝuis pacon.

<<    Ĉapitro: 7    >>



supren al la komenco de la paĝo