Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 8    >>


1 Judas aŭdis multe pri la Romanoj kaj ilia potenco; ankaŭ, ke ili estas bonvolemaj al tiuj, kiuj ligas sin kun ili, kaj ke ili starigas amikecon kun ĉiuj, kiuj sin turnas al ili. Vere, ilia potenco estis tre granda. 2 Oni rakontis al li pri iliaj militoj kaj iliaj heroaĵoj, kiujn ili faris kontraŭ la Gaŭloj; ke tiujn ili submetis kaj devigis pagi tributon; 3 ankaŭ pri tio, kion ili faris en Hispanujo por ekposedi la tieajn minejojn de arĝento kaj oro. 4 Dank' al sia prudento kaj sia persistemo ili ekposedis tiun tutan landon, malgraŭ la granda distanco. Kaj la reĝojn, kiuj ekiris kontraŭ ili de la finoj de la tero, ili neniige venkis, kaj la postvivantojn ili devigis al ĉiujara pagado de tributo. 5 Ili venkis kaj submetis Filipon, Perseon, la reĝon de la Kitidoj, kaj ĉiujn, kiuj kontraŭstaris al ili. 6 Ili ankaŭ venkis Antioĥon, la grandan reĝon de Azio, kiu batalis kontraŭ ili per cent dudek elefantoj, rajdistaro, batalĉaroj kaj potenca armeo. 7 Ili kaptis lin vivantan kaj ordonis al li kaj al liaj posteuloj pagi grandan tributon kaj liveri garantiulojn kaj cedi al ili 8 kelkajn el la plej belaj regionoj: Hindujon, Medujon kaj Lidion. Kiam tiujn ili ricevis, ili donacis ilin al reĝo Eŭmenes. 9 Kiam la Grekoj decidis ekstermi ilin, 10 la Romanoj eksciis pri tio. Ili sendis nur unu generalon kaj batalis kontraŭ ili; multaj Grekoj falis en la batalo. Iliajn edzinojn kaj infanojn ili forkondukis en sklavecon, la havaĵojn ili prirabis, ilian landon ili konkeris, detruis la fortikaĵojn kaj sklavigis ilin mem ĝis la hodiaŭa tago. 11 Ĉiujn ceterajn regnojn kaj insulojn, kiuj rezistis kontraŭ ili, ili neniigis kaj submetis. Sed kun siaj amikoj kaj kun tiuj, kiuj fidas je ili, ili rilatas amike. 12 Ili regas super proksimaj kaj malproksimaj reĝoj, kaj kiuj aŭdas ilian nomon, timas ilin. 13 Tiuj, kiujn ili volas helpi por fariĝi reĝoj, fariĝas reĝoj; kaj ili ankaŭ laŭvole forpelas reĝojn; tiel granda estas ilia potenco. 14 Malgraŭ ĉio ĉi neniu el ili portas diademon, nek vestas sin en purpuro por paradi per tio. 15 Ili starigis senaton, en kiu ĉiutage kunvenas tricent dudek viroj por debati pri tio, kiel zorgi pri la bono de la popolo. 16 Ĉiujare ili konfidas la potencon kaj la regadon super la lando al unu sola homo, kiun ĉiuj obeas, kaj nek envio nek ĵaluzo regas inter ili. 17 Judas elektis Eŭpolemon, filon de Johano, filo de Akos, kaj Jasonon, filon de Eleazar, kaj sendis ilin al Romo por starigi amikecon kaj interligon, 18 por ke la Romanoj liberigu ilin el sub la jugo, kiam ili konstatos, ke la regno de la Grekoj sklavigis Izraelon. 19 Ili vojaĝis al Romo, kaj la vojo estis tre longa, kaj enirinte en la senaton ili tiel parolis: 20 Judas, kiun oni kromnomas Makabeo, liaj fratoj kaj la tuta Juda popolo sendis nin al vi por starigi kun vi interligon kaj pacon, kaj por enskribi nin inter viaj aliancanoj kaj amikoj. 21 Tiuj paroloj plaĉis al ili. 22 Jen kopio de la letero, kiun oni gravuris sur bronzaj tabuloj kaj sendis al Jerusalem, por ke ĝi restu tie kiel atestaĵo pri paco kaj interligo:

23 Prosperon al la Romanoj kaj al la Juda popolo, surmare kaj surtere, por ĉiam! Glavo kaj malamiko restu malproksimaj de ili! 24 Sed se Romo aŭ unu el ĝiaj aliancanoj, kie ajn en la regiono de ĝia potenco, kiel unua trafos en militon, 25 tiam la Juda popolo tutkore kunbatalos ĉe ilia flanko, kiel tion postulos de ili la cirkonstancoj. 26 Laŭ decido de Romo, ili nek donos nek liveros al la malamikoj grenon, armilojn, monon aŭ ŝipojn; ili plenumos tiujn ĉi sindevigojn sen rekompenco. 27 Sammaniere, se la Juda popolo kiel unua estos atakita, la Romanoj kunbatalos kun ili, kiel tion postulos de ili la cirkonstancoj. 28 Laŭ decido de Romo, la Romanoj nek donos nek liveros al la kontraŭuloj grenon, armilojn, monon aŭ ŝipojn; ili senmanke plenumos tiujn ĉi sindevigojn. 29 Laŭ tio ĉi starigis la Romanoj interligon kun la Juda popolo. 30 Se tamen poste unuj aŭ la aliaj volus aldoni aŭ depreni ion, ili faru tion laŭ komuna interkonsento, kaj la ŝanĝoj tiam estos validaj. 31 Koncerne la maljustaĵojn, kiujn reĝo Demetrio faras al vi, ni skribis al li: Kial vi surmetas al la Judoj, niaj amikoj kaj aliancanoj, tiel pezan jugon? 32 Se denove ili plendos kontraŭ vi, ni defendos iliajn rajtojn kaj batalos kontraŭ vi surtere kaj surmare.

<<    Ĉapitro: 8    >>



supren al la komenco de la paĝo