Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: II. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 10    >>


1 La Makabeo kaj liaj kunuloj rericevis, helpate de la Sinjoro, la templon kaj la urbon. 2 Ili neniigis la altarojn, kiujn sur la placo starigis la nacianoj, kaj forhakis la sanktajn arbaretojn. 3 Ili purigis la templon kaj konstruis novan altaron. El fajroŝtonoj ili frapis fajrerojn kaj uzante tiun ĉi fajron, post dujara interrompo, ili plenumis oferojn; ili bruligis incenson, lumigis la kandelabrojn kaj metis la panojn de propono. 4 Kiam ili faris tion, ili kliniĝis vizaĝaltere kaj petegis la Sinjoron, ne plu venigi sur ilin tian malfeliĉon; se denove ili pekos, Li traktu ilin malpli severe, kaj ne plu transdonu ilin al blasfemantoj kaj al nacianaj popoloj. 5 Okazis la purigado de la templo en la sama tago, en kiu ĝin profanis la nacianoj, tio estas la dudek kvina tago de la monato Kislev. 6 Kun ĝojo ili festis dum ok tagoj, same kiel dum la festo de laŭboj, rememorante, kiel ankoraŭ ĵus ili devis pasigi la feston de laŭboj en montaraj grotoj, kvazaŭ sovaĝaj bestoj. 7 Jen tial ili portis bastonojn ĉirkaŭvolvitajn de folioj kaj branĉojn, ankaŭ de palmoj, kantante himnojn honore al Tiu, kiu ebligis la purigadon de Sia templo. 8 Oni akceptis oficialan komunan decidon, ke la tuta Juda popolo ĉiujare celebru tiun ĉi tagon.

9 Tiel do mortis Antioĥo, nomata Epifanes. 10 Nun ni rakontos pri la okazaĵoj dum la regado de Antioĥo Eŭpator, filo de la malpiulo. Ĉe tio ni resumos la malbonon, kiun kaŭzis la militoj. 11 Kiam li transprenis la reĝecon, li konfidis al certa Lisias la aferojn de la regno; li nomumis lin ankaŭ kiel reganton de Celesirio kaj Fenicio kaj kiel ĉefan generalon. 12 Post ĉiu maljusteco kiu okazis al la Judoj, Ptolemeo, nomata Makron, kiel unua provis agi juste al ili; li klopodis por aranĝi iliajn aferojn pace. 13 Kelkaj el liaj amikoj tial akuzis lin ĉe Eŭpator. Ĉiuj jam nomis lin perfidulo, ĉar li forlasis Cipron, kiun konfidis al li Filometor, kaj fariĝis sekvanto de Antioĥo Epifanes. Vidante, ke li ne plu inde povos okupi sian postenon, li prenis venenon kaj finis sian vivon.

14 Kiam Gorgias fariĝis generalo en tiuj regionoj, li prenis dungitajn soldatojn kaj ĉie, kie li nur povis, li estigis batalojn kontraŭ la Judoj. 15 Samtempe ankaŭ la Edomanoj ĝenadis la Judojn. Ili posedis fortikaĵojn bone situantajn kaj donis rifuĝejon al tiuj, kiuj estis forpelitaj el Jerusalem, kaj provis daŭrigi la militadon. 16 La kunuloj de la Makabeo preĝis publike la Sinjoron, ke Li estu ilia kunbatalanto, kaj atakis la fortikaĵojn de la Edomanoj. 17 Per kuraĝa atako ili konkeris tiujn, forpelinte ĉiujn, kiuj batalis sur la muregoj. Ili mortigis ĉiun, kiu falis al ili en la manojn. Tiel ili mortigis ne malpli ol dudek mil homojn. 18 Minimume naŭ mil homoj rifuĝis en du tre fortajn turojn, kiuj estis bone provizitaj je ĉio necesa por elteni sieĝon. 19 La Makabeo konfidis la sieĝon al Simon, Jozef kaj ankaŭ al Zakĥeo kun sufiĉe granda nombro da soldatoj, kaj li mem iris al lokoj, kie lia ĉeesto estis pli urĝa. 20 Sed la homoj de Simon estis monavidaj kaj lasis sin de kelkaj sieĝatoj subaĉeti. Por sepdek mil draĥmoj ili lasis certan nombron eskapi. 21 Kiam la Makabeo eksciis pri tio, kio okazis, li kunvokis la estrojn de la popolo kaj akuzis ilin, ke siajn fratojn ili vendis por mono, ĉar ili lasis la malamikojn eskapi. 22 La homojn, kiuj kulpis pri la perfido, li ekzekutigis. Tuj poste li konkeris ambaŭ turojn. 23 Per siaj armiloj li plene sukcesis kaj li mortigis en ambaŭ fortikaĵoj pli ol dudek mil homojn. 24 Timoteo, kiu pli frue estis venkita de la Judoj, amasigis grandegan nombron da dungitaj soldatoj kaj da rajdistoj el Azio; li atakis Judujon, por perforte ekposedi ĝin. 25 Kiam li alproksimiĝis, la homoj de la Makabeo levis preĝojn al Dio, ŝutis cindron sur siajn kapojn kaj zonis sin per sakoj. 26 Ili kliniĝis vizaĝaltere antaŭ la altaro kaj petis Dion, ke Li kompatu pri ili kaj ke, laŭ la vortoj de la leĝo, Li estu malamiko de iliaj malamikoj kaj kontraŭulo de iliaj kontraŭuloj. 27 Fininte la preĝojn, ili prenis la armilojn kaj foriĝis de la urbo sufiĉe malproksimen. Ili haltis ne pli frue ol en la proksimeco de la malamiko. 28 Je tagiĝo ambaŭ flankoj ekatakis. Kiel antaŭgarantiaĵon por la feliĉa venko, unu flanko havis krom sia braveco la fidon je Dio, dum la aliaj konfidis je sia batalemo. 29 En la plej forta miksbatalo ekaperis al la malamikoj el la ĉielo kvin rajdistoj sur ĉevaloj kun oraj bridoj, kiuj transprenis la gvidadon de la Judoj. 30 Ili prenis la Makabeon meze inter si kaj protektis lin per siaj propraj armiloj, tiel ŝirmante lin kontraŭ vundoj. Ili ĵetis fulmosagojn kontraŭ la malamikoj, kiuj estis blindumitaj kaj konfuzite forkuris. 31 Estis mortigitaj dudek mil kvincent piedirantoj kaj sescent rajdistoj. 32 Timoteo mem fuĝis al Gezer, fortikaĵo kies komandanto estis Ĥereas. 33 La homoj de Makabeo kun granda ĝojo sieĝis la fortikaĵon dum kvar tagoj. 34 La sieĝatoj, en kompleta fido je la forteco de la fortikaĵo, terure blasfemadis kaj kriadis hororajn vortojn. 35 La kvinan tagon, je tagiĝo, dudek junaj soldatoj de la Makabeo furioziĝis de kolero pro iliaj blasfemoj. Ili sentime sin ĵetis sur la murojn kaj kvazaŭ leonoj masakris ĉiun, kiun ili renkontis. 36 Aliaj deflanke atakis la sieĝatojn, ekbruligis la turojn, metis fajron en lignoŝtipojn kaj tiel ili vivajn forbruligis la blasfemantojn. Ree aliaj disrompis la pordegojn, enlasis la ceteran parton de la armeo kaj konkeris la urbon. 37 Timoteon, kiu sin kaŝis en puto, ili mortigis, same kiel lian fraton Ĥereas kaj Apolofanon. 38 Post plenumo de ĉio ĉi, ili glorigis en himnoj kaj dankokantoj la Sinjoron, kiu montris al Izrael tiel grandajn bonfarojn, kaj kiu donis al ili la venkon.

<<    Ĉapitro: 10    >>



supren al la komenco de la paĝo