Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: II. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 9    >>


1 Tiutempe Antioĥo devis malhonore retiriĝi el Persujo. 2 Li ja eniris la urbon, kiun oni nomas Persepolo, kaj volis prirabi la templon kaj okupi la urbon. La ekscititaj homamasoj kaptis armilojn por defendi sin, kaj la loĝantoj venkis Antioĥon kaj devigis lin al senhonora foriro. 3 Kiam li troviĝis proksime al Ekbatana, li eksciis, kio okazis al Nikanor kaj Timoteo. 4 Koleriĝinte, li kredis ke li povos venĝi sin al la Judoj ankaŭ por la ofendo, kiun faris al li tiuj, kiuj devigis lin al retiriĝo. Tial li ordonis al sia veturigisto, ke li senhalte veturu, por plirapidigi la finon de la vojaĝo. Dume ekpendis jam super li la verdikto de la ĉielo. Tamen plena de orgojlo li diris: Tombejon de Judoj mi faros el Jerusalem, tuj kiam tie mi estos! 5 La Sinjoro, kiu ĉion vidas, la Dio de Izrael, frapis lin per nekuracebla kaj nevidebla malsano. Apenaŭ tiujn vortojn li finis, kaptis lin neeltenebla doloro en la visceroj kaj akutaj internaj suferoj. 6 Tio estis justa, ĉar li mem ofte turmentis aliajn homojn per diversaj neimageblaj doloroj en la visceroj. 7 Malgraŭ tio li ne seniĝis de sia aŭdaco, kaj li ĉiam restis plena je orgojlo. En brula kolero kontraŭ la Judoj li ordonis plirapidigi la veturadon. Tiam okazis, ke li falegis el la ventrapide kuranta ĉaro. Li falis tiel malbone, ke ĉiuj liaj membroj kontuziĝis. 8 Ankoraŭ ĵus en sia superhoma orgojlo li pensis, ke li povas ordoni al la ondoj de la maro, kaj imagis, ke li povos pesi montopintojn sur pesilo, kaj jen teren falinte li devis esti portata en portseĝo, kio estis por ĉiuj klara signo de la povo de Dio. 9 La vermoj eliradis el la korpo de la malpiulo, kaj dum li ankoraŭ vivis, lia korpo ekdisfalis peco post peco, en doloroj kaj turmentoj, kaj la tutan armeon turmentis la fiodoro, kiun ĝi eligis. 10 Neniu povis resti apud li pro la fiodoro, kiun neniu povis toleri; apud li, kiu ankoraŭ ĵus imagis, ke li povas atingi la stelojn de la ĉielo. 11 Nun, kiam li estis tiel dolore trafita, malpligrandiĝis lia orgojlo, kaj li ekhavis komprenon, daŭre suferante pro la skurĝado de Dio. 12 Kiam li mem ne plu povis toleri la fiodoron de sia korpo, li diris: Juste estas, ke simpla mortemulo submetiĝas al Dio, kaj ne pensas sin egala al Dio. 13 La krimulo eĉ faris votojn al la Sinjoro, kiu ne plu montris al li kompaton, kaj li promesis 14 deklari libera la sanktan urbon, al kiu li rapidis por ĝisfunde ruinigi ĝin kaj por fari el ĝi tombejon; 15 kaj la Judojn, kiujn li eĉ ne opiniis indaj je tombo, kaj kiujn kune kun iliaj infanoj li volis ĵeti kiel manĝaĵon al la birdoj kaj la sovaĝaj bestoj, tiujn ĉiujn li faros egalaj je la Atenanoj. 16 La templon, kiun antaŭe li priŝtelis, li ornamos per plej belaj donacoj, kaj ĉiujn sanktajn vazojn li repagos pluroble, kaj la elspezojn ligitajn al la oferoj, li kovros el siaj propraj enspezoj. 17 Ja li eĉ mem volis fariĝi Judo, kaj traveturi ĉiujn loĝatajn landojn por ĉie proklami la potencon de Dio. 18 Tamen liaj suferoj ne cedis, ĉar alvenis por li la justa juĝo de Dio. Perdinte ĉiun esperon, li skribis al la Judoj la sekvantan leteron en formo de peto. Ĝia enhavo estas jena:

19 Al la Judoj, la plej bonaj civitanoj, Antioĥo reĝo kaj generalo: saluton, sanon kaj prosperon! 20 Se vi kaj viaj infanoj estas sanaj kaj viaj aferoj prosperas laŭ via deziro, mi esprimas mian dankemon. 21 Mi gardas agrablan rememoron pri vi, pro via respekto kaj via amplena bonvolemo. Kiam mi revenis el Persujo, frapis min grava malsano, kaj mi konsideras necesa prizorgi la komunan sekurecon de ĉiuj miaj subuloj. 22 Mi ne malesperas pri mi mem, ĉar mi havas firman esperon eskapi el tiu ĉi malsano. 23 Sed mi memoras, ke ankaŭ mia patro indikis heredonton, kiam li estis forironta en militiro al la pli supraj regionoj 24 por ke, se okazos io eksterordinara aŭ alvenos iu malbona mesaĝo, la loĝantoj de la lando sciu, al kiu oni konfidis la aferojn de la regno kaj ili ne maltrankviliĝu. 25 Krome mi vidas, ke la regantoj najbaraj al nia regno nur atendas oportunan okazon kaj atente sekvas la pluajn eventojn. Tial mi do nomumis kiel heredontan reĝon mian filon Antioĥo, kiun mi jam ofte prezentis kaj tre rekomendis al multaj el inter vi, kiam mi direktiĝis al la pli supraj satrapioj. Mi skribis al li la leteron, kiun tie ĉi mi almetas. 26 Do mi petas vin, kaj priĵuras, ke vi memoru pri miaj bonfaroj, kiujn vi ricevis de mi, ĉiuj kune kaj ĉiu unuope, kaj restu bonvolemaj al mi kaj al mia filo. 27 Ĉar mi estas konvinkita, ke li agos milde kaj bonvoleme laŭ miaj principoj, kaj bone akordiĝos kun vi.

28 Tiu murdinto kaj blasfemulo suferis la plej malbonajn turmentojn, same kiel aliajn li suferigis. En fremda lando, en la montaro, plej ĉagrene li mortis. 29 Filipo, lia kunvartito, transportigis lian kadavron. Li mem iris al Egiptujo, al Ptolemeo, filo de Filometor, pro nefido al la filo de Antioĥo.

<<    Ĉapitro: 9    >>



supren al la komenco de la paĝo