Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: II. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 11    >>


1 Lisias, kuratoro kaj parenco de la reĝo, kiu prizorgis la aferojn de la regno, estis profunde ŝokita de tiuj eventoj. 2 Baldaŭ li jam amasigis ĉirkaŭ okdek mil piedirantojn kaj la tutan rajdistaron, kaj ekmarŝis kontraŭ la Judoj. Li intencis fari el Jerusalem loĝejon por Grekoj, 3 de la templo – same kiel de la nacianaj temploj – kolekti imposton kaj ĉiujare vendi la postenon de ĉefpastro. 4 Neniel ĉe tio li pensis pri la potenco de Dio, sed li plene fidis je siaj dekoj da miloj da piedirantoj, la miloj da rajdistoj kaj la okdek elefantoj. 5 Li eniris Judujon, iris al Bet-Cur, fortikaĵo situanta ĉirkaŭ cent kvindek stadiojn de Jerusalem, kaj atakis ĝin. 6 Kiam la homoj de la Makabeo eksciis ke Lisias sieĝas la fortikaĵon, lamentante kaj plorante kune kun la tuta popolo ili petegis la Sinjoron, ke Li sendu bonan anĝelon por savi Izraelon. 7 La Makabeo mem la unua prenis la armilojn, kaj kuraĝigis la ceterajn, por kune rezisti al la danĝero kaj rapide helpi al siaj fratoj. Ili ekmarŝis kune, plenaj je entuziasmo. 8 Ili ankoraŭ estis proksime al Jerusalem, jen aperis al ili rajdisto, kiu en blanka vestaĵo kaj ora armilaĵo ekrajdis antaŭ ili. 9 Ĉiuj kune ili laŭdis la kompateman Dion, kaj spirite ili tiom plifortiĝis, ke ili estis pretaj bati ne nur homojn, sed eĉ la plej sovaĝajn bestojn kaj ferajn murojn. 10 Ili iris plu en batalordo, kun sia ĉiela kunbatalanto, ĉar la Sinjoro kompatis ilin. 11 Kiel furiozaj leonoj ili atakis la malamikojn, kaj dekunu mil malamikojn ili mortfaligis kaj krom tio mil sescent rajdistojn; ĉiujn ceterajn ili fuĝigis. 12 Multe el ili estis vunditaj kaj savis nur la vivon. Ankaŭ Lisias mem apenaŭ sin savis en hontinda fuĝo.

13 Tamen li ne estis senigita de prudento, kaj pripensis sian malvenkon; li komprenis, ke la Hebreoj estas nevenkeblaj, ĉar ĉe ilia flanko batalas la potenca Dio. 14 Lisias sendis do al ili senditojn kaj provis akiri pacon laŭ justaj kondiĉoj, promesante influi ankaŭ la reĝon, ke li estu ilia amiko. 15 La Makabeo konsentis al ĉiuj proponoj de Lisias, ĉar tion li juĝis avantaĝa por la popolo. La reĝo konsentis al ĉio, kion koncerne la Judojn la Makabeo skribe prezentis al Lisias. 16 La letero de Lisias al la Judoj tekstis jene:
Lisias al la popolo de la Judoj: saluton. 17 Viaj senditoj, Johano kaj Absalom, enmanigis al mi vian skribaĵon kaj ili petis akcepti la postulojn, kiujn ĝi enhavas. 18 Mi prezentis al la reĝo ĉion, kion li devis scii, kaj kio estis akceptebla, tion li akceptis. 19 Se vi daŭre sintenos favore al la regno, ankaŭ estonte mi klopodos por labori por via bono. 20 Al viaj kaj miaj senditoj mi ordonis, ke ili priparolu ĉion kun vi, eron post ero. 21 Fartu bone! En la jaro cent kvardek ok, la dudek kvara tago de la monato Dioskoro.

22 La letero de la reĝo tekstis jene:
Reĝo Antioĥo al sia frato Lisias: saluton. 23 Nia patro foriris al la Dioj. Ni deziras nun, ke ĉiuj subuloj de la regno en paco povas okupiĝi pri siaj propraj aferoj. 24 Ni aŭdis, ke la Judoj ne konsentas en la transiro al la Grekaj moroj, kiel deziris mia patro, sed ke al ili plaĉas plu vivi laŭ siaj propraj moroj, kaj ke ili eĉ petas, ke oni permesu al ili konservi la proprajn leĝojn. 25 Dezirante, ke ankaŭ tiu ĉi popolo estu libera de konfuzoj, ni decidas, ke la templo estu redonita al ili kaj ke ili vivu laŭ la kutimoj de siaj patroj. 26 Vi do bone faros, se vi sendos al ili senditojn, kaj etendos al ili la dekstran manon, por ke ekkoninte niajn intencojn ili estu ĝojaj kaj kun plezuro sin dediĉu al siaj propraj aferoj.

27 La letero de la reĝo al la popolo tekstis jene:
Reĝo Antioĥo al la pliaĝuloj de la Judoj kaj al ĉiuj ceteraj Judoj: saluton. 28 Se vi fartas bone, tio estas, kion ni deziras; ankaŭ ni mem fartas bone. 29 Menelao sciigis nin, ke vi deziras reiri al viaj propraj domoj. 30 La Judoj, kiuj reiros ĝis la trideka tago de la monato Ksantiko, ricevos la certigon, 31 ke, same kiel pli frue, ili povos observi siajn proprajn nutraĵajn regulojn kaj uzi siajn proprajn leĝojn, kaj neniun el ili oni maltrankviligos pro nekonscie faritaj deliktoj. 32 Samtempe ni sendis Menelaon por trankviligi vin. 33 Fartu bone! En la jaro cent kvardek ok, la dek kvina tago de la monato Ksantiko.

34 Ankaŭ la Romanoj sendis al ili leteron, kiu tekstis jene:
Kvinto Memio kaj Tito Manio, senditoj de la Romanoj, al la popolo de la Judoj: saluton. 35 Ankaŭ ni aprobas ĉion, kion koncedis al vi Lisias, parenco de la reĝo. 36 Sed rilate al la aferoj, kiuj laŭ lia opinio devas esti prezentitaj al la reĝo, konsiliĝu kaj senprokraste sendu iun, por informi nin, por ke ni inde traktu vian aferon. Ĉar ni estas survoje al Antioĥio. 37 Tial vi urĝe sendu homojn, por ke ni ekkonu vian opinion. 38 Fartu bone! En la jaro cent kvardek ok, la dek kvina tago de la monato Ksantiko.

<<    Ĉapitro: 11    >>



supren al la komenco de la paĝo