Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: II. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 12    >>


1 Post tiuj ĉi interkonsentoj Lisias reiris al la reĝo, kaj la Judoj okupiĝis pri terkulturado. 2 Tamen kelkaj el inter la generaloj de tiuj regionoj, – kiel Timoteo, Apolonio, filo de Geneo, kaj Hieronimo kaj Demofon, kaj precipe Nikanor, la estro de la dungitaj soldatoj el Cipro –, ne malenviis al la Judoj ĝui de sia kvieto aŭ vivi en paco. 3 La loĝantoj de Jafo faris jenan krimegon: ili invitis la Judojn el sia urbo, ke kune kun edzinoj kaj infanoj ili eniru en la ŝipojn, kiujn ili pretigis. Ŝajne neniun malbonan intencon ili havis kontraŭ ili. 4 Ili ja agis laŭ la dekreto de la urbo. La Judoj, kiuj deziris pacon kaj neniun malbonon suspektis, akceptis la inviton. Kiam ili jam estis sur la maro, oni dronigis ilin – minimume ducent homojn. 5 Kiam Judas eksciis pri tiu kruelaĵo kontraŭ liaj samgentanoj, li kunvokis siajn homojn 6 kaj alvokis kiel atestanton Dion, la justan juĝiston. Poste li ekmarŝis kontraŭ la murdintoj de siaj fratoj. Nokte li brule neniigis la havenon kaj la ŝipojn kaj ĉiujn, kiuj tien rifuĝis, li mortigis. 7 Ĉar la urbo fermis siajn pordojn, li retiriĝis por poste reveni kaj komplete ekstermi la loĝantaron de Jafo. 8 Kiam li eksciis, ke ankaŭ la loĝantoj de Jamnia volas agi same al la Judoj, kiuj loĝas inter ili, 9 li atakis la Jamnianojn dumnokte, kaj bruligis la havenon kun ĝia floto, tiel ke la brilo de la flamoj estis videbla eĉ en Jerusalem, je ducent kvardek stadioj.

10 Kiam ili ekmarŝis kontraŭ Timoteo, post nuraj naŭ stadioj atakis ilin Araba armeo de minimume kvin mil piedirantoj kaj kvincent rajdistoj. 11 Tio fariĝis furioza batalo, en kiu la homoj de Judas, helpe de Dio, venkis. La venkitaj nomadoj petis la dekstran manon de Judas, promesante liveri al li brutojn kaj helpon en ĉio cetera. 12 Ĉar Judas kredis, ke vere ili povas multrilate esti utilaj, li konsentis fari pacon kun ili. Reciproke ili sin donis la manon, kaj ili reiris al siaj tendoj. 13 Poste Judas atakis urbon kun la nomo Kaspin, ŝirmatan per remparoj kaj ĉirkaŭitan de muregoj, kie loĝis homoj diversgentaj. 14 La sieĝatoj fidis je la forto de siaj muregoj kaj je siaj grandaj nutraĵoprovizoj, kaj tre maldece primokis la soldatojn de Judas, insultante ilin, blasfemante kaj kriante, kion ne decas diri. 15 La homoj de Judas alvokis la grandan Sinjoron de la universo, kiu en la tempo de Josuo neniigis Jeriĥon sen murrompiloj aŭ milit-maŝinoj. Poste ili furiozege atakis la muregojn. 16 Laŭ la volo de Dio ili konkeris la urbon. Ili faris nepriskribeblan masakron, tiel ke la apuda lago, larĝa je du stadioj, ŝajnis plena je sango. 17 De tie ili pluiris sepcent kvindek stadiojn kaj turnis sin al Ĥaraks, al la tiel nomataj Tubianaj Judoj. 18 Timoteon ili ne renkontis en tiuj lokoj, ĉar li foriris de tie, nenion farinte. Sed en unu fortikaĵo li postlasis tre fortan garnizonon. 19 Dositeo kaj Sosipatro, du komandantoj el la armeo de la Makabeo, ekmarŝis kaj neniigis la pli ol dek mil homojn, kiujn Timoteo postlasis en la fortikaĵo. 20 La Makabeo dividis sian armeon je grupoj kaj nomumis por ili komandantojn kaj poste li ekmarŝis kontraŭ Timoteo, kiu havis kun si cent dudek mil piedirantojn kaj dumil kvincent rajdistojn. 21 Kiam Timoteo eksciis, ke Judas alproksimiĝas, li forsendis la virinojn, la infanojn kaj la pezajn militveturilojn al Karnajim. Tio ja estis malfacile sieĝebla kaj nealirebla loko, ĉar de ĉiuj flankoj kondukis tien nur mallarĝaj trairejoj. 22 Kiam aperis la unua parto de la armeo de Judas, teruro kaj timo ekkaptis la malamikojn pro la apero de Tiu, kiu ĉion vidas. Ili ekfuĝis, ĉiu siaflanken, tiel ke ofte reciproke ili sin vundis kaj trapikis per la glavopintoj. 23 Judas impete persekutis ilin kaj el la fiuloj li neniigis ĉirkaŭ tridek mil homojn. 24 Timoteo mem trafis en la manojn de la soldatoj de Dositeo kaj Sosipatro. Li petis ilin per flataj erarigaj vortoj, ke oni lasu lin viva, ĉar en lia povo troviĝas la gepatroj aŭ fratoj de multaj Judoj: kaj al tiuj povus fariĝi malbone. 25 Kiam post multa parolado li sin devigis resendi ilin sendifekte, por savi la fratojn oni lasis lin libera. 26 Tiam Judas ekiris kontraŭ Karnajim kaj la templo de Atargatis, kaj mortigis dudek kvin mil homojn. 27 Post ilia malvenko kaj pereo li ekmarŝis kontraŭ la fortikigita urbo Efron, kie loĝis Lisias kaj homoj diversgentaj. Fortaj junaj soldatoj staris antaŭ la muregoj kaj brave batalis, interne estis multe da militmaŝinoj kaj ĵetaĵoj. 28 Sed la Judoj alvokis la Sinjoron, kiu per Sia povo frakasas la potencon de la malamikoj, kaj konkeris la urbon kaj ili mortigis ĉirkaŭ dudek kvin mil loĝantojn. 29 De tie ili ekmarŝis kontraŭ Skitopolo, kiu situas je sescent stadioj de Jerusalem. 30 Sed la tie loĝantaj Judoj atestis, ke la Skitopolanoj montris al ili bonvolemon kaj amikecon, ankaŭ en la tagoj de malfeliĉo. 31 Ili do dankis ilin kaj petis, ke ankaŭ estonte ili konservu bonvolemon por la popolo de la Judoj. Ili reiris al Jerusalem, ĉar la festo de semajnoj estis alvenonta.

32 Post la festo, nomata Pentekosto, ili ekmarŝis kontraŭ Gorgias, la generalo de Edom. 33 Li ekiris kun tri mil piedirantoj kaj kvarcent rajdistoj. 34 Dum la batalo pereis kelkaj Judoj. 35 Certa Dositeo, unu el la rajdistoj de Bakenor, homo tre forta, ekkaptis la mantelon de Gorgias kaj tiris plenforte. Kiam la krimulon li volis kapti viva, unu el la Tracaj rajdistoj sin ĵetis sur lin kaj detranĉis al li la brakon, tiel ke Gorgias povis fuĝi al Mareŝa. 36 La homoj de Esdris batalis ĝis elĉerpiĝo. Tiam Judas vokis la Sinjoron, ke Li estu por ili kunbatalanto kaj gvidanto en la batalo. 37 Post tio, en la gepatra lingvo li eklevis la batalkrion, ekkantis himnon kaj neatendite atakis la homojn de Gorgias, kiujn li devigis al la fuĝo. 38 Poste Judas kondukis la armeon al la urbo Adulam. Ĉar ĵus komenciĝis la sepa tago, ili sin purigis laŭ la kutimo kaj festis tie la sabaton. 39 La sekvantan tagon, – intertempe fariĝis urĝe – ekiris la homoj de Judas por kolekti la korpojn de la batale falintoj por entombigi ilin apud la parencoj en la tomboj de iliaj prapatroj. 40 Sub la ĥitonoj de ĉiuj mortintoj ili trovis amuletojn de la idoloj el Jamnia, kion al la Judoj malpermesas la leĝo. Nun ĉiuj komprenis, ke ĝuste tial ili mortis. 41 Ĉiuj do laŭdis la Sinjoron, la justan juĝiston, kiu malkaŝas la kaŝitajn aferojn. 42 Poste ili preĝis kaj petis, ke Li pardonu la faritan pekon. La nobla Judas admonis la popolon, ke ili estu senpekaj, ĉar ili vidis, kio okazis pro la peko de la mortintoj. 43 Judas ordonis monkolektadon inter la soldatoj, kaj sendis al Jerusalem du mil arĝentajn draĥmojn, por ke oni faru pekoferon. Li agis noble kaj inde, ĉar li pensis pri la releviĝo de la mortintoj. 44 Se li ne atendus, ke releviĝos la mortintoj, estus superflue kaj vane preĝi por la mortintoj. 45 Li ankaŭ rigardis al la tre bela rekompenco, kiu atendas tiujn, kiuj ekdormis en pieco. Vere, tio estis penso sankta kaj pia. Tial li prizorgis la senpekigan oferon por la mortintoj, por ke ili estu pekliberigitaj.

<<    Ĉapitro: 12    >>



supren al la komenco de la paĝo