Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: II. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 13    >>


1 En la jaro cent kvardek naŭ alvenis al la homoj de Judas la sciigo, ke Antioĥo Eŭpator kun granda armeo marŝas kontraŭ Judujo 2 kaj kun li Lisias, lia kuratoro kaj prizorganto de la aferoj de la regno. Ĉiu el ili havis po cent dek mil Grekajn piedirantojn, kvin mil tricent rajdistojn, dudek du elefantojn kaj tricent veturilojn provizitajn per falĉiloj. 3 Aliĝis al ili ankaŭ Menelao, kiu hipokrite parolis al Antioĥo, ne por savi la patrujon, sed en la espero rericevi la ĉefpastrecon. 4 Sed la Reĝo de la reĝoj aranĝis, ke Antioĥo ekflamis per kolero kontraŭ la krimulo, kaj kiam Lisias indikis Menelaon kiel kulpinton pri ĉiuj malfeliĉoj, li ordonis, ke oni konduku lin al Berea por ekzekuti lin laŭ la loka kutimo. 5 Troviĝas tie turo je la alteco de kvindek ulnoj, plena je cindro, provizita per turnebla maŝino, kiu ĉiuflanke deklive kliniĝas en la cindron. 6 Ĉiujn sakrilegiulojn kaj kaŭzintojn de aliaj grandaj krimoj per ĝi oni ĵetas en la pereon. 7 Tiumaniere trovis teruran morton Menelao, kiu ne estis enterigita. 8 Kaj fakte nur prave! Li ja faris multe da krimoj kontraŭ la altaro, kies fajro kaj cindro estas sanktaj, do li trovis la morton en cindro. 9 La reĝo estis plena de barbaraj planoj; por komenci li indikis, ke li traktos la Judojn ankoraŭ pli malbone ol faris lia patro. 10 Je tiu informo Judas ordonis al la popolo, tage kaj nokte alvoki la Sinjoron, por ke ankaŭ nun – kiel iam Li ja faris – Li venu kun helpo al tiuj, kiuj riskas perdi kaj la leĝon, la patrujon kaj la templon. 11 Kaj Li ne permesu, ke la popolo, kiu nur ĵus komencis spiri libere, fariĝos viktimo de malnoblaj nacianoj! 12 Tion ili ĉiuj faris, kaj dum tri tagoj senĉese ili petegis la kompateman Sinjoron surgenue, lamentante kaj fastante. Judas kuraĝigis ilin; tiam li ordonis, ke ili tenu sin pretaj. 13 En sekreta kunsido kun la pliaĝuloj, li decidigis, ke oni ekmarŝos por helpe de Dio decidige batali, antaŭ ol la reĝa armeo invados Judujon kaj okupos la urbon. 14 Konfidinte la decidon al la Kreinto de la mondo, li kuraĝigis siajn homojn, ke ĝismorte ili brave batalu por la leĝo, la templo, la urbo, la patrujo kaj la kutimoj. Li starigis la tendaron apud Modin. 15 Al la soldatoj li donis la signalvorton: Venkon de Dio! Kun elektitaj kaj plej bravaj junuloj li surprizatakis nokte la tendon de la reĝo kaj en la tendaro ili mortigis ĉirkaŭ du mil homojn kaj la plej bonan elefanton kun ties prizorganto. 16 Kiam fine ili plenigis la tutan tendaron je teruro kaj paniko, kiel venkintoj ili retiriĝis. 17 Ĉe tagiĝo, ĉio jam pasis, ĉar la Sinjoro helpis per Sia ŝirmanta apogo. 18 Tiel spertinte la kuraĝon de la Judoj, la reĝo do per ruzo provis ekkapti la urbojn. 19 Kun armeo li ekmarŝis al Bet-Cur, tre forta Juda urbo, sed de tie li estis rebatita; li ree atakis, kaj ree malvenkis. 20 Judas sendis al la sieĝatoj ĉiujn necesaĵojn. 21 Sed unu el la armeo de la Judoj, certa Rodoko, perfidis tiun sekreton al la malamikoj. Sed oni surprizis lin, kaptis kaj malliberigis lin. 22 La duan fojon la reĝo intertraktis kun la loĝantoj de Bet-Cur, proponis al ili la dekstran manon, ricevis ĝin kaj foriris. Li atakis la homojn de Judas kaj estis venkita. 23 Kiam li eksciis, ke ribelis Filipo, kiun en Antioĥio li postlasis por trakti la aferojn de la regno, konsternite li sin turnis al la Judoj, preta al cedoj, kaj ĵuris plenumi ĉiujn iliajn justajn postulojn. Li repaciĝis kun ili kaj prezentis oferon, honorigis la templon kaj traktis la urbon tre bonvoleme. 24 Li eĉ akceptis la Makabeon. Kiel generalon super la regiono de Ptolemaido ĝis Gerar li postlasis Hegemonidon, 25 kaj poste li ekiris al Ptolemaido. Ties loĝantoj ja estis tre malkontentaj pri tiuj interligoj, ege protestis kaj deziris revoki ilin. 26 Lisias suriris la tribunon, defendis ilin kiel eble plej bone, pledis, persvadis, pacigis, vekis bonvolemon kaj reiris al Antioĥio. Tiel disvolviĝis la ekmarŝo kaj la retiriĝo de la reĝo.

<<    Ĉapitro: 13    >>



supren al la komenco de la paĝo