Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: II. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 4    >>


1 La menciita Simon, perfidulo de trezoroj kaj de patrujo, kalumniis Oniason, ke li mistraktis Heliodoron kaj kulpis pri lia malfeliĉo. 2 La bonfaranton de la urbo, la protektanton de la samgentanoj kaj la fervoran observanton de la leĝo de Dio li kuraĝis nomi ŝtatperfidulo. 3 Tiu malamo tiel kreskis, ke kelkaj el la amikoj de Simon eĉ faris murdojn. 4 Onias komprenis la danĝeron de tiu ĉi streĉa situacio, des pli ĉar Apolonio, filo de Menesteo, la reganto de Celesirio kaj Fenicio, subtenis la malbonecon de Simon. 5 Tial li sin turnis al la reĝo, ne por akuzi siajn samgentanojn, sed pro la publika bono de la tuta popolo. 6 Li ja bone komprenis, ke sen interveno de la reĝo paco ne estas atingebla en la publika vivo, ĉar Simon ne rezignos pri siaj frenezaj agoj.

7 Post la morto de Seleŭko sekvis Antioĥo, nomata Epifanes. Jason, frato de Onias, senrajte proprigis al si la ĉefpastrecon. 8 Li promesis al la reĝo, dum ilia renkontiĝo, tricent sesdek talantojn da arĝento kaj okdek talantojn el alia fonto. 9 Krom tio li skribe promesis ankoraŭ pagi cent kvindek talantojn, se li ricevos la rajtigon fondi sportejon kaj ekzercejon por junuloj kaj ŝanĝi la oficialan nomon por la loĝantoj de Jerusalem en Antioĥianojn. 10 Li ricevis tiun rajtigon de la reĝo. Jason ekkaptis la potencon kaj tuj komencis enkonduki ĉe siaj samgentanoj la Grekan vivkutimon. 11 Li nuligis la privilegiojn, kiujn la reĝo donis al la Judoj dank' al Johano, patro de Eŭpolemos, kiu estis sendita al Romo por tie fari pakton de amikeco kaj alianceco kun la Romanoj; li nuligis ankaŭ la ordonojn de la leĝo kaj enkondukis novajn, kontraŭajn al ĝi. 12 Intence tuj apude al la monto de la templo li fondis sportejon kaj la plej eminentajn junulojn li igis porti la efeban ĉapelon. 13 Tiel fariĝis modo Helenismo. Kaj dank' al la neimagebla senhonteco de la malpia Jason, kiu havis en si nenion de ĉefpastro, la alprenado de fremdaj moroj atingis tian kulminon, 14 ke eĉ la pastroj ne plu emis prizorgi la servon ĉe la altaro. Ili malestimis la templon, neglektis la oferojn sed, tuj kiam aŭdiĝis la signalo por la disko-ĵetado, ili rapidis partopreni la konkursojn, kiujn malpermesas la leĝo. 15 Ne rekonante la honoron de siaj prapatroj, ili plej alte estimis la Grekan gloron. 16 Pro ĉio ĉi ili trafis en malfacilan situacion, ĉar tiujn, kies vivmanieron ili tiel fervore imitis kaj al kiuj ili volis tute similiĝi, ili ekhavis kiel malamikojn kaj subpremantojn. 17 Oni ne senpune violentas la leĝon de Dio. Sed tion montros la sekvonta periodo. 18 Kiam en Tiro, en la ĉeesto de la reĝo, oni festis la kvinajarajn sportludojn, 19 el Jerusalem la malnobla Jason sendis kelkajn Antioĥianojn kiel reprezentantojn kun tricent draĥmoj da arĝento por la ofero al Heraklo. Sed ili mem juĝis, ke ne decas destini tiujn por la ofero, kaj elspezis ilin por alia celo. 20 La monon, kiun la sendinto destinis por ofero al Heraklo, dank' al la transdonintoj oni do uzis por la konstruado de triremŝipoj. 21 Okaze de la surtroniĝo de reĝo Filometor, Antioĥo sendis Apolonion, filon de Menesteo, kiel reprezentanton al Egiptujo. De li la reĝo eksciis, ke la Egipta reĝo kontraŭas lian politikon, kaj tial li zorgis pri sia propra sekureco: tiel li venis en Jafo, kaj de tie poste al Jerusalem. 22 Jason kune kun la tuta urbo akceptis lin kun granda pompo. Li estis akceptita ĉe la lumo de torĉoj kaj vivu-krioj. Poste li iris kun sia armeo al Fenicio.

23 Tri jarojn poste Jason sendis Menelaon, fraton de la menciita Simon, por elpagi al la reĝo la ŝuldatan monon kaj por solvi la traktadon pri gravaj ŝtataferoj. 24 Li prezentigis sin al la reĝo, riverencis al li kaj ŝajnigis sin gravulo. Proponante tricent talantojn da arĝento pli ol Jason, li havigis al si la ĉefpastrecon. 25 Ekipite de reĝa letero pri enoficigo, li revenis al Jerusalem. En si mem li havis nenion, kio estus inda je ĉefpastreco, nur la pasion de terura tirano kaj la rabion de sovaĝa besto. 26 Tiel do Jason, kiu ruze forpuŝis la propran fraton, mem estis forpuŝita de iu alia. Li devis serĉi rifuĝejon en la lando de la Amonidoj. 27 Dume Menelao ekfunkciis kiel ĉefpastro, sed li tute nenion faris por pagi al la reĝo la promesitan monon, 28 malgraŭ la admonoj de Sostrato, komandanto de la citadelo; tiu ja devis enhavigi la monon. Tial ili ambaŭ devis prezentiĝi antaŭ la reĝo. 29 Menelao lasis sian fraton Lizimaĥo kiel anstataŭanton en la ĉefpastreco, Sostrato konfidis sian oficon al Krates, la ĉefo de la trupoj Cipraj.

30 Samtempe kun tio en la urboj Tarso kaj Mallo ekestis ribelo, ĉar ili estis donacitaj al la reĝa kromvirino Antioĥis. 31 La reĝo alvenis sen- prokraste por restarigi ordon, postlasinte kiel sian anstataŭanton Andronikon, altrangulon de la kortego. 32 Menelao, konvinkita, ke venis la konvena okazo, rabis el la templo orajn objektojn. Parte li donacis ilin al Androniko kaj la ceteron li vendis en Tiro kaj en la ĉirkaŭaj urboj. 33 Kiam Onias tion eksciis, el sia rifuĝejo en Dafne, proksime al Antioĥio, li pro tio forte riproĉis lin. 34 Tial Menelao sin turnis persone al Androniko kaj insistis, ke li mortigu Oniason. Androniko iris al Onias, kaj konfidante, ke per ruzo li sukcesos, li bonvoleme salutis lin kaj sub ĵuroj etendis al li la dekstran manon. Malgraŭ liaj suspektoj, li persvadis lin forlasi la rifuĝejon. Tuj poste – ne konsiderante la justecon – senskrupule li mortigis lin. 35 Pro tio ĉi indigniĝis kaj ŝokiĝis ne nur la Judoj sed ankaŭ multaj el inter la aliaj popoloj. 36 Kiam la reĝo revenis el Kilikio, plendis ĉe li pri ĉi tiu kontraŭleĝa mortigo de Onias la Judoj de la urbo, kaj la Grekoj same esprimis sian abomenon. 37 Antioĥo estis profunde tuŝita kaj emociita, kaj li ploris ĉe la memoro pri la granda prudento kaj mildeco de la mortigito. 38 Poste, koleriĝinte, li ordonis tuj depreni de Androniko la purpuron, deŝiri de li la vestaĵojn kaj tiel konduki lin tra la tuta urbo al la loko, kie li atencis je Onias. Tie li ekzekutigis la murdinton. Tiel la Sinjoro frapis lin per meritita puno.

39 Kun aprobo de Menelao, Lizimaĥo faris multe da sakrilegiaj agoj en la templo, kaj kiam la famo pri tio disvastiĝis, la loĝantaro amasiĝis kontraŭ Lizimaĥo, sed multe da oraj objektoj jam estis forkondukitaj. 40 Kontraŭ la ekscitita kaj kolera homamaso Lizimaĥo armis ĉirkaŭ tri mil homojn kaj sub komando de certa Aŭrano, same aĝa kiel malsaĝa, li igis fari kuratakojn. 41 Kiam oni rimarkis ke Lizimaĥo volas ataki, unuj ekkaptis ŝtonojn, aliaj bastonojn, kaj kelkaj eĉ manplenon da cindro, kiu tie kuŝis, kaj senorde oni ĵetadis tion al la homoj de Lizimaĥo, 42 el kiuj multajn oni vundis, kelkajn eĉ mortigis. Tiel ili fuĝigis ilin ĉiujn; la sakrilegiulon mem ili mortigis apud la trezorejo. 43 Pro ĉiuj ĉi krimoj oni faris proceson kontraŭ Menelao. 44 La reĝo venis al Tiro, kaj tri senditoj el la pliaĝuloj prezentis la akuzon kontraŭ Menelao. 45 Kiam Menelao vidis, ke li malvenkas, li promesis grandan monsumon al Ptolemeo, filo de Dorimenes, por favorigi al li la reĝon. 46 Ptolemeo akompanis la reĝon al unu el la portikoj, ŝajne por iom refreŝiĝi, kaj persvadis lin ŝanĝi sian opinion. 47 La kulpulon pri ĉiuj ĉi malfeliĉoj, Menelaon, li do absolvis el la akuzo, sed la malfeliĉulojn, kiuj estus absolvitaj, eĉ se sian aferon ili defendus antaŭ la Skitoj, li kondamnis al la morto. 48 Senprokraste ricevis nejustan punon tiuj, kiuj ekstaris por defendi la urbon, la popolon kaj la sanktajn vazojn. 49 La loĝantoj de Tiro pro tio indigniĝis kaj prizorgis ilian enterigon plenhonore. 50 Dume Menelao konservis sian funkcion dank' al la avideco de potenculoj; li kreskis en malboneco kaj montris sin granda malamiko de siaj samgentanoj.

<<    Ĉapitro: 4    >>



supren al la komenco de la paĝo