Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: II. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 5    >>


1 Tiutempe Antioĥo preparis sian duan ekspedicion al Egiptujo. 2 Okazis, ke dum preskaŭ kvardek tagoj ĉie en la urbo oni vidis aperaĵojn de rajdistoj, kiuj en ore broditaj vestaĵoj, lance armitaj, kun svingataj glavoj, laŭ-kohorte galopis tra la aero. 3 Skadrojn de kavalerio oni vidis, en batalordo laŭvice: ili jen atakis, jen retiriĝis. Tintadis ŝildoj, lancoj abundis, sagoj flugis, brilis opaj kirasoj kaj oni vidis plej diversajn armaĵojn. 4 Tial ĉiuj preĝis, ke tiu aperaĵo estu bonaŭgura.

5 Intertempe disvastiĝis la falsa onidiro, ke mortis Antioĥo. Jason kolektis ĉirkaŭ mil homojn, kaj neatendite li atakis la urbon. Li kunpelis la defendantojn de la muregoj kaj fine konkeris la urbon. Menelao rifuĝis al la citadelo. 6 Sed Jason senpardone murdadis samgentanojn, ne konsciante ke venko super samgentanoj estas la plej granda malfeliĉo. Li opiniis ke li venkis malamikojn kaj ne propran genton. 7 Malgraŭ tio li ne sukcesis transpreni la povon, sed fine li altiris sur sin malhonoron pro tiu ĉi atako kaj denove li devis serĉi rifuĝejon en la lando de la Amonidoj. 8 Tie li atingis mizeran vivofinon. Malliberigite de Aretas, reĝo de la Araboj, li sciis eskapi kaj fuĝis de urbo al urbo; persekutate de ĉiuj, malamata kiel renegato de la leĝo, abomenata kiel ekzekutisto de patrujo kaj samgentanoj, li peliĝis al Egiptujo. 9 Li, kiu tiom multe da homoj pelis el la patrujo, devis mem morti en fremdlando, ĉar li fine fuĝis al Sparto, esperante ke pro sia parenceco tie li trovos rifuĝejon. 10 Li, kiu tiom multe da homoj pereigis sen entombigo, ne havis iun por priplori lin kaj prizorgi lian enterigon, kaj li ne ricevis tombon inter siaj patroj.

11 Kiam reĝo Antioĥo eksciis pri tiuj ĉi okazaĵoj, li kredis, ke Judujo celas al disiĝo. Kun besta kolero li ekiris el Egiptujo kaj perforte konkeris la urbon. 12 Al la soldatoj li ordonis mortigi senkompate ĉiujn, kiuj falos al ili en la manojn, kaj ekstermi tiujn, kiuj fuĝis al siaj domoj. 13 Estis tio ekstermo de junuloj kaj maljunuloj, mortigo de neadoltoj, de virinoj kaj de infanoj, murdo de knabinoj kaj de suĉinfanoj. 14 En tiuj tri tagoj estis okdek mil viktimoj, el kiuj kvardek mil pereis en la batalo, kaj oni vendis ne malpli grandan nombron kiel sklavojn. 15 Li ne kontentiĝis pri tio kaj kuraĝis penetri en la templon, la plej sanktan en la tuta mondo, kun Menelao kiel gvidanto, la perfidulo de la leĝo kaj de la patrujo. 16 Li prenis en siajn malpurajn manojn la sanktajn vazojn, kaj la ceterajn aferojn, kiujn aliaj reĝoj oferis por kontribui al la gloro kaj brilo de tiu sankta loko, li kunrabis per siaj malsanktaj manoj. 17 En sia granda memfido, Antioĥo ne komprenis, ke la Sinjoro por mallonga tempo koleriĝis pro la pekoj de la loĝantoj de la urbo, kaj ke tial tiun lokon Li portempe malzorgis. 18 Se ili ne implikiĝus en tiel multege da pekoj, ankaŭ li, tuj kiam li kuraĝis eniri, estus skurĝade forturnita de sia aroganta intenco, same kiel Heliodoro, la sendito de reĝo Seleŭko, kiu venis inspekti la trezorejon. 19 Sed la Sinjoro ne elektis la popolon pro la sankta loko, sed pro sia popolo Li elektis la lokon. 20 Tial tiu loko devis partopreni en la malfeliĉoj de la popolo, same kiel poste en ĝiaj benoj. La Ĉiopovanto en Sia kolero nun forlasis ĝin, sed repaciĝinte la granda Sinjoro denove restarigos ĝin en plena gloro.

21 Antioĥo rabis el la templo mil okcent talantojn kaj pli rapide ol atendite li reiris al Antioĥio. Li imagis en sia orgojla memfido, ke la teron li povos fari navigebla kaj la maron irebla. 22 Li postlasis provincestrojn por suferigi la popolon: en Jerusalem Filipon el Frigio, kiu estis eĉ pli granda barbaro ol la viro, kiu nomumis lin; 23 sur la monto Gerizim Andronikon, kaj kiel plej fia regis super siaj samgentanoj Menelao. Li ja profunde malamis la Judajn civitanojn. 24 La reĝo sendis la estron de la Misoj, Apolonion, kun armeo de dudek du mil soldatoj, kun la ordono ekstermi ĉiujn plenkreskajn virojn, kaj vendi kiel sklavojn la virinojn kaj la junulojn. 25 Alveninte al Jerusalem, li ŝajnigis, ke li estas pacema, kaj li atendis ĝis la sankta tago de la sabato. Kiam li estis certa, ke la Judoj ripozis, li ordonis militparadon. 26 Ĉiujn, kiuj eliris por rigardi la spektaklon, li igis mortigi; poste li trairis la urbon kun siaj soldatoj kaj murdigis multe da homoj. 27 Judas Makabeo kun naŭ aliaj viroj fuĝis en la dezerton. Tie li vivis kun ili kiel la sovaĝaj bestoj sur la montoj. Ili sin nutris nur per kreskaĵoj, por eviti ĉian malpurecon.

<<    Ĉapitro: 5    >>



supren al la komenco de la paĝo