Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: II. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 6    >>


1 Post ne longa tempo la reĝo sendis maljunan Atenanon por devigi la Judojn, malkonfesi la prapatran leĝon, kaj ne plu observi en sia vivo la leĝojn de Dio. 2 Li ankaŭ profanu la templon de Jerusalem, kaj dediĉu ĝin al Zeŭso de Olimpo. Kaj la templon sur la monto Gerizim, laŭ la karaktero de ĝiaj loĝantoj li dediĉu al Zeŭso Gastema. 3 La senbremsa kreskado de la malbono estis por ĉiuj peniga kaj ne eltenebla. 4 La templo pleniĝis konstante de diboĉaj orgioj de la nacianoj, kiuj amuziĝis kun malĉastulinoj kaj kuniĝis kun virinoj en la sanktaj kortoj; ili ankaŭ enportis en la templon multon kio ne decas. 5 La altaro estis plena de hontindaĵoj malpermesitaj de la leĝo. 6 Estis ne plu permesate observi la sabatojn nek la prapatrajn festojn, nek simple konfesi sin Judo. 7 Amara neceseco devigis la Judojn ĉiumonate partopreni oferbankedon okaze de la naskiĝtago de Antioĥo, kaj dum la Dionizaj festoj ili devis, hedere kronitaj, partopreni la procesion honore al Dionizo. 8 Laŭ instigo de Ptolemeo oni dekretis, ke la najbaraj Grekaj urboj agu sammaniere koncerne la Judojn kaj ke oni devigu ilin partopreni la ritajn bankedojn. 9 Kiuj ne alprenos la Grekajn kutimojn, tiuj estu mortigitaj. Estis videble, ke la Judoj multe suferos. 10 Du virinoj estis akuzitaj, ĉar ili cirkumcidis siajn filojn. La suĉinfanojn oni pendigis al ili ĉe la mamoj, kondukis ilin publike tra la urbo, kaj poste oni deĵetis ilin de la remparoj. 11 Aliaj kolektiĝis en proksimaj grotoj por kaŝe celebri la tagon de sabato. Denuncitaj al Filipo, ili ĉiuj estis vivaj bruligitaj; ĉar pro respekto al la sankta tago, ili hezitis defendi sin.

12 Mi petas ĉiujn, al kiuj tiu ĉi libro trafos en la manojn, ke ili ne senesperiĝu pro tiuj ĉi malfeliĉoj, sed ke ili konsciiĝu, ke tiuj ĉi punoj okazis ne por ekstermi, sed por plibonigi nian popolon. 13 Estas ja signo de granda graco, se Dio pekulojn ne longtempe lasas senpunaj, sed tuj ilin punas. 14 Dum ĉe la ceteraj popoloj la Sinjoro pacience atendas pri la puno ĝis la mezuron de siaj krimoj ili plenigis, ĉe ni Li agas ne tiel, 15 por ke Li ne devu kondamni nin, se en niaj pekoj ni antaŭeniĝus ĝis ekstremo. 16 Tial Li neniam senigas nin de Sia kompatemo, sed Li edukas nin pere de malfeliĉoj kaj ne forlasas Sian popolon. 17 Tio estu dirita por memorigo. Post tiu ĉi mallonga flankvojo ni daŭrigu nian rakonton.

18 Eleazar, unu el la plej gravaj skribistoj, viro de alta aĝo kaj kun nobla aspekto, estis devigita malfermi la buŝon por manĝi porkaĵon. 19 Sed li preferis morti en gloro ol vivi en malhonoro kaj libervole ekiris al la torturejo. 20 Li elkraĉis la viandon. Tiel devus fari ĉiuj, kiuj rezistas manĝi tion, kion manĝi estas malpermesite – eĉ ne pro amo al la kara vivo. 21 Tiuj, al kiuj oni konfidis la gvidadon de la kontraŭleĝa oferbankedo, prenis lin flanken, ĉar ili jam konis lin delonge, kaj provis persvadi lin, ke li alportigu viandon, kiun li rajtas manĝi: li eĉ mem preparu ĝin, se li nur konsumu ĝin, ŝajnigante, ke li plenumas la ordonon de la reĝo, manĝante el la oferviando. 22 Se tion li farus, li eskapus la morton, sed pro la malnova amikeco, kiu ilin ligis, ili traktus lin afable. 23 Sed li prenis noblan decidon, indan je lia aĝo kaj decan je la aŭtoritato de lia maljuneco, indan je liaj grizaj haroj kaj je la ekzempleca vivo, kiun li vivis de frua juneco, kaj super ĉio je la sankta leĝo, kiun ordonis Dio mem. Konkorde al tio li tuj respondis: Sendu min senprokraste al la Hadeso. 24 Ĉar ŝajnigo ne konvenas al nia aĝo. Multe da junaj homoj povus ekpensi, ke la naŭdekjara Eleazar alprenis fremdajn kutimojn. 25 Kaj per mia trompo, por savi kelkajn mizerajn momentojn de mia vivo, mi povus erarigi ilin, kaj mi kovrus min per honto kaj malhonoro. 26 Kaj se mi eĉ evitus pormomente la punon de homoj, nek viva nek morta mi eskapos la manojn de la Ĉiopovanto. 27 Tial prefere mi do kuraĝe redonos mian vivon; tiam mi montros min inda je mia maljuneco 28 kaj al la junuloj mi havigos noblan ekzemplon de bela morto, libervola kaj grandanima, por nia respektinda kaj sankta leĝo. Tion dirinte li tuj ekiris al la torturejo. 29 Tiuj, kiuj kondukis lin, pro liaj paroloj, kiujn ili opiniis frenezaĵo, nun ŝanĝis sian ĵusan bonvolemon en malamon. 30 Senkompate bastonita ĝismorte, suspirante li diris: La Sinjoro scias en sia sankta scio, ke mi povis eviti la morton. Kvankam mia korpo terure suferas la bastonadon, tamen mia animo volonte toleras tion, ĉar mi timas Dion. 31 Tiel li lasis per sia morto ne nur al la junuloj, sed al la plimulto de sia popolo ekzemplon de inda karaktero kaj memoraĵon de virto.

<<    Ĉapitro: 6    >>



supren al la komenco de la paĝo