Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: II. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 7    >>


1 Okazis, ke oni kaptis sep fratojn kune kun la patrino. La reĝo volis per vipado kaj skurĝado devigi ilin manĝi la malpermesitan porkaĵon. 2 Unu el ili diris en ĉies nomo: Kion vi serĉas kaj kion vi volas ekscii de ni? Ni estas pretaj prefere morti ol malobservi la prapatran leĝon. 3 La reĝo ekkoleris kaj ordonis fajre varmigi patojn kaj kaldronojn. 4 Tuj kiam ili varmiĝis, li ordonis, en ĉeesto de fratoj kaj patrino, al tiu, kiu parolis en ĉies nomo, detranĉi la langon, senhaŭtigi la kapon kaj detranĉi manojn kaj piedojn. 5 Kiam li estis komplete kripligita, li ordonis lin ankoraŭ vivan konduki al la fajro kaj rosti en la pato. Dum la densa fumo el la pato disiĝis, ili kune kun la patrino per tiuj ĉi vortoj reciproke sin kuraĝigis, por morti sentime: 6 La Sinjoro nia Dio vidas ĉi tion kaj nepre kompatos nin, kiel Moseo deklaris en la kanto, en kiu li klare atestis: Li kompatos Siajn sklavojn. 7 Kiam la unua tiamaniere mortis, oni alkondukis la duan al torturado. Ili forigis de lia kapo la haŭton kune kun la hararo kaj demandis: Ĉu vi manĝos porkaĵon antaŭ ol via korpo estos torturita parto post parto? 8 Kaj li respondis en sia gepatra lingvo: Ne. Tial ankaŭ lin oni torturis kiel la unuan. 9 En sia lasta spiro li diris: Vi, krimulo, vi rabas al ni la surteran vivon, sed la Reĝo de la universo revivigos nin al eterna vivo, ĉar ni mortas pro Lia leĝo. 10 Poste ili torturis la trian. Laŭ peto li tuj elstreĉis la langon kaj sentime prezentis la manojn, 11 post kio kuraĝe li diris: Ilin mi ricevis de la ĉielo, kaj por konservi ties leĝon volonte mi redonas ilin, ĉar mi esperas, ke de ĝi denove mi rericevos ilin. 12 Eĉ la reĝo mem kaj liaj akompanantoj estis plenaj je admiro pri la junulo, ĉar neniel li timas la torturon. 13 Post lia morto ili same torturis la kvaran. 14 Ĉe la lasta momento li diris: Ni, kiuj mortas pro la manoj de homoj, ni trovas konsolon en la espero donita de Dio, ke Li revivigos nin denove. Sed vi ne restariĝos al la vivo. 15 Tuj poste ili alkondukis la kvinan kaj torturis lin. 16 Sed rigardante la reĝon, li diris: Kvankam vi estas mortema, vi havas povon super la homoj kaj vi faras, kion vi volas. Tamen vi ne pensu, ke Dio forlasis nian popolon. 17 Atendu nur pacience kaj vi mem vidos Lian grandan potencon, kiel Li punos vin kaj vian posteularon. 18 Post li ili alkondukis la sesan, kiu diris mortante: Ne vane iluziiĝu. Ni suferas pro niaj propraj pekoj, ĉar ni pekis kontraŭ nia Dio; tial okazas ĉi nekredeblaĵoj. 19 Tamen ne pensu, ke vi senpune eskapos, ĉar vi kuraĝis batali kontraŭ Dio. 20 Ekstreme admirinda estis la patrino, kaj ŝi meritas resti memorata. Ŝi vidis en unu tago perei siajn sep filojn kaj ŝi toleris tion senŝancele, dank' al sia fido je la Sinjoro. 21 Plena de noblaj sentoj, ĉiun el ili ŝi admonis en la gepatra lingvo, kaj sian virinan karakteron ŝi plifortigis per vira kuraĝo. Ŝi diris al ili: 22 Mi ne scias, kiel vi estiĝis en mia ventro, kaj ne mi donacis al vi spiron kaj vivon, kaj ne mi formis harmonian tutaĵon el viaj membroj, 23 sed la Kreinto de la mondo: Li efektivigis la estiĝon de la homo kaj de ĉiuj estaĵoj. Li redonos al vi en Sia kompatemo la spiron kaj la vivon, kiujn vi nun ne ŝparas pro amo al Lia leĝo. 24 Antioĥo kredis, ke ŝi primokas lin, kaj suspektis en ŝiaj vortoj ofendon. Nur la plej juna frato ankoraŭ vivis. Lin li provis konvinki, ne nur per vortoj, sed ankaŭ per ĵuro, ke li faros lin riĉa kaj feliĉa, se li malobservos la prapatrajn kutimojn; li ankaŭ konsideros lin kiel sian amikon kaj konfidos al li altajn postenojn. 25 Kiam la junulo tute ne priatentis tion, la reĝo petis la patrinon, ke ŝi konvinku la knabon por saviĝi. 26 Nur post longaj insistoj ŝi akceptis konvinki la filon. 27 Sed kliniĝinte super li, ŝi primokis la teruran tiranon kaj diris en la gepatra lingvo: Filo mia, kompatu min. Dum naŭ monatoj mi portis vin en la ventro, dum tri jaroj mi mamnutris vin, mi flegis kaj edukis vin ĝis tiu aĝo, kiun nun vi havas. 28 Mi petegas vin, mia infano, rigardu la ĉielon kaj la teron kaj kion ili enhavas, kaj sciu, ke Dio kreis tion el nenio, kaj simile ekestis la homa gento. 29 Ne timu ĉi ekzekutiston, sed montru vin inda je viaj fratoj kaj akceptu la morton, por ke mi reakiru vin kun viaj fratoj en la tago de la kompatemo de Dio. 30 Apenaŭ ŝi finis paroli, kiam diris la junulo: Kion vi atendas? Mi ne obeas la ordonojn de la reĝo, sed ja la ordonojn de la leĝo, kiun niaj prapatroj ricevis de Moseo. 31 Kaj vi, kiu estigis ĉiujn ĉi malfeliĉojn por la Hebreoj, vi ne eskapos la manojn de Dio. 32 Ni suferas pro niaj pekoj, 33 sed eĉ se la vivanta Dio por nelonge koleriĝis, por puni kaj eduki nin, Li tamen denove repaciĝos kun Siaj servantoj. 34 Sed vi, malpiulo, plej malinda de ĉiuj homoj, ne vane orgojlu, senpacienca en viaj iluziaj esperoj, se vi levas la manon kontraŭ servantoj de Dio. 35 Ĉar vi ankoraŭ ne eskapis la juĝon de la ĉiopova Dio, kiu ĉion vidas. 36 Miaj fratoj, post mallonga sufero, pro la interligo kun Dio ricevis eternan vivon. Sed pro via fiereco en la juĝo de Dio vi ricevos la justan punon. 37 Same kiel miaj fratoj, mi oferas korpon kaj animon pro la prapatra leĝo, kaj mi petegas Dion, ke baldaŭ Li kompatu pri Sia popolo; sed sub suferoj kaj plagoj vi devos konfesi, ke nur Li estas la sola Dio. 38 La kolero de la Ĉiopovanto, kiu prave ekpendis super nia tuta popolo, nun haltu ĉe mi kaj ĉe miaj fratoj. 39 Tiam la reĝo ekkoleris kaj ordonis turmenti lin pli terure ol la ceterajn, ĉar lin tuŝis lia mokado. 40 Tiel mortis ankaŭ li kun pura konscienco, tute fidela je la Sinjoro. 41 La lasta, post siaj filoj, mortis la patrino. 42 Tio sufiĉu pri la oferfestenoj kaj pri la kruelaj torturoj.

<<    Ĉapitro: 7    >>



supren al la komenco de la paĝo