Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: II. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 8    >>


1 Judas, kiun oni kromnomis Makabeo, kaj liaj kunuloj sekrete ĉirkaŭiris la vilaĝojn, kunvokis siajn parencojn kaj ĉiujn, kiuj restis fidelaj al Judismo. Tiel ili amasigis ĉirkaŭ ses mil homojn. 2 Ili petegis la Sinjoron rigardi la popolon, mistraktatan de ĉiuj, kaj kompati la templon, malpurigitan de la malpiuloj. 3 Li ankaŭ montru Sian kompaton al la urbo pereanta, kiu baldaŭ komplete ruiniĝos, kaj Li aŭskultu la sangon, kiu vokas al Li, 4 Li memoru la teruran masakron de senkulpaj infanoj kaj la blasfemojn kontraŭ Lia nomo, kaj fine Li montru, ke Li malamas la malbonon! 5 La kolero de Dio ŝanĝiĝis en kompatemon kaj la Makabeo, fronte de sia armeo, fariĝis nevenkebla por la nacianoj. 6 Li surprizatakis urbojn kaj vilaĝojn kaj bruligis ilin, favorajn poziciojn li okupis kaj ne malmultajn malamikojn li fuĝigis. 7 Prefere dumnokte li aranĝis tiajn atakojn, kaj la famo pri lia braveco penetris ĉien.

8 Kiam Filipo vidis, ke la viro en mallonga tempo ne nur atingis sukcesojn, sed ke la batalfeliĉo pli kaj pli favoras liajn entreprenojn, li skribis al Ptolemeo, reganto de Celesirio kaj Fenicio, petante helpon en la aferoj de la reĝo. 9 Ptolemeo tuj nomumis Nikanoron, filon de Patroklo, unu el la plej bonaj amikoj de la reĝo, kaj sendis lin fronte de armeo plurgenta de ĉirkaŭ dudek mil homoj, por neniigi la tutan genton de Judujo. Krome li donis al li kiel apogon Gorgiason, generalon kun granda sperto. 10 Nikanor konfidis je tio, ke la tributon de du mil talantoj, kiujn la reĝo ŝuldis al la Romanoj, li kovros el la vendo de militkaptitaj Judoj. 11 Tuj li invitis la apudmarajn urbojn, ke ili aĉetu militkaptitajn Judojn, kaj li promesis liveri naŭdek homojn kontraŭ unu talanto. Sendube li ne antaŭsentis, ke la puno de la Ĉiopovanto baldaŭ trafos lin. 12 Judas eksciis pri la ekmarŝo de Nikanor. Kiam siajn homojn li informis pri la alproksimiĝado de la armeo, 13 la timemuloj kaj tiuj, kiuj ne fidis je la justeco de Dio, tuj forfuĝis kaj serĉis novan restadejon. 14 La aliaj ĉion vendis, kio ankoraŭ restis al ili, kaj petis la Sinjoron savi ilin de la malpia Nikanor, kiu jam vendis ilin antaŭ la batalo. 15 Se ili mem ne meritus tion, Li tion faru almenaŭ pro la interligo, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj pro Sia glora kaj majesta nomo, kiu estis alvokita super ili. 16 La Makabeo amasigis siajn homojn en la nombro de ses mil, kaj admonis ilin, ke ili ne timu la malamikojn kaj ne teruriĝu pro la granda nombro de nacianoj, kiuj sen pravigo atakis ilin, sed ke ili brave batalu, 17 havante antaŭ la okuloj ilian kriman profanadon de la templo, la suferon de la insultita Jerusalem, kaj la neniigon de la prapatraj kutimoj. 18 Li daŭrigis: Ili fidas sian armilaron kaj sian aŭdacon, sed ni fidas je la ĉiopova Dio, kiu estas kapabla en unu momento ne nur neniigi tiujn, kiuj marŝas kontraŭ ni, sed eĉ la tutan mondon. 19 Li rememorigis al ili ankaŭ la protekton, kiun Li donis al iliaj patroj, ekzemple en la tempo de Sanĥerib, kiam pereis cent okdek kvin mil Asirianoj, 20 aŭ en Babilonio, en la batalo kontraŭ la Galatoj: tie, kun la kvar mil Macedonoj kune nur ok mil homoj, ili venis al batalo, kaj kiam la Macedonoj trafis en problemojn, la ok mil venkobatis la cent dudek mil malamikojn, dank' al helpo de la ĉielo. Kaj ili kaptis multe da predo. 21 Tiel li tiom kuraĝigis ilin, ke ili estis pretaj morti por la leĝo kaj la patrujo. La armeon li dividis je kvar taĉmentoj. 22 Al siaj fratoj Simon, Jozef kaj Jonatan li konfidis la komandon super la taĉmentoj de po mil kvincent homoj; 23 krom tio ankaŭ al Eleazar. Mem li legis el la sankta libro kaj donis la signalvorton: Helpe de Dio! Li mem antaŭ la unuaj batalvicoj atakis Nikanoron. 24 Ĉar la Ĉiopovanto estis ilia kunbatalanto, ili mortigis pli ol naŭ mil malamikojn, la plimulton de la armeo de Nikanor ili vundis aŭ kripligis kaj ĉiujn ili fuĝigis. 25 Ili ankaŭ forprenis la monon de tiuj kiuj alvenis por aĉeti ilin. Ili persekutis la malamikojn sufiĉe longe, sed poste returniĝis, ĉar mankis tempo: 26 estis la antaŭtago de la sabato kaj tial ili ne povis ilin plu postkuri. 27 Kiam ili amasigis la armilojn kaj forprenis la predon de la malamikoj, ili festis la sabaton, benante kaj laŭdegante la Sinjoron, ĉar tiun tagon Li savis ilin kaj tiel denove Li komencis montri Sian pardonemon. 28 Post la sabato al la vunditoj, la vidvinoj kaj la orfoj ili donis parton de la predo, kaj la ceteron ili dividis inter si mem kaj siaj infanoj. 29 Farinte tion, ili komune preĝis kaj petis la kompateman Sinjoron pri porĉiama repaciĝo kun Siaj servantoj. 30 Ili ankaŭ batalis kontraŭ la armeo de Timoteo kaj Bakĥido. Ili mortigis pli ol dudek mil malamikojn kaj konkeris fortikaĵojn alte en la montoj. Ili dividis la grandegan predon en du egalajn partojn: unu por si mem, kaj la alian por vunditoj, vidvinoj, orfoj kaj ankaŭ por la maljunuloj. 31 Ili zorge amasigis la armilojn de la malamikoj kaj metis ilin en konvenajn lokojn. La ceteran predon ili transportis al Jerusalem. 32 La gvardiestron de Timoteo ili mortigis, malpiulon, kiu faris multe da malbono al la Judoj. 33 Dum la festo pri la venko en propra urbo, ili bruligis tiujn, kiuj bruligis la sanktajn pordegojn, kaj ankaŭ Kalistenon, kiu serĉis rifuĝejon en unu sama domo. Li ricevis la merititan pagon por sia profanado. 34 La ĉefa malbonfaranto, Nikanor, kiu venigis la mil komercistojn por aĉeti la Judojn, 35 dank' al la helpo de la Sinjoro estis humiligita de tiuj, kiujn li tre malestimis. Li devis demeti sian pompan veston kaj soleca kiel fuĝinta sklavo li fuĝis tra la kampoj. Tiel la viro, kies plej granda sukceso estis la pereo de lia propra armeo, atingis Antioĥion. 36 Li sindevigis pagi la tributon al la Romanoj el la enspezoj de la militkaptitoj el Jerusalem. Sed nun li devis proklami, ke la Judoj havas Defendanton, kaj ke tial ili estas nevenkeblaj, ĉar ili observas la leĝon, kiun Li donis al ili.

<<    Ĉapitro: 8    >>



supren al la komenco de la paĝo